På svenska: Putins värsta fiende Suomeksi: Putinin pahin vihollinen
La 20-an de aŭgusto Aleksej Navalnij devis morti. Tion rakontas unu el la murdistoj, kiam Navalnij mem telefonas al li post kelkaj monatoj. ”Malfeliĉaj” cirkonstancoj kaŭzis, ke la nervoveneno metita en la blua boksista kalsono de Navalnij ne havis tempon efiki. La aviadilo urĝe surteriĝis kaj la ambulanc-kuracistoj savis lian vivon.
La provo de la sekurservo malaperigi Navalnij montras, ke li estas la ĉefa malamiko de Vladimir Putin. Sed kiu li vere estas? Kia estas lia fono? Kion li volas, kaj kiuj lin subtenas? Kaj antaŭ ĉio: kial li elektis reveni al Rusio – kie lia vivo, kiel li mem diras, ne valoras eĉ tri kopekojn.
La 17-an de januaro 2021 mi sidis tute fiksita ĉe rekta elsendo kiu sekvis la vojaĝon de Aleksej Navalnij reen al Moskvo. La rusiaj aŭtoritatoj faris ĉion por timigi lin, tiel ke li restu en Germanio. Tamen li reveturis.
Mi ne povis ĉesi pensi pri Navalnij. Kaj subite meze de nokto mi vekiĝis kun unu sola penso: pri ĉi tio mi ja devas verki libron. Mi ja sekvis la politikan karieron de Navalnij dum pli ol jardeko, kaj regule verkis pri li en mia svedlingva blogo. Kaj kompreneble la libro aperu ankaŭ en Esperanto.
Ĉi tiu libro temas pri la nun plej konata politika malliberulo en la mondo, pri lia batalo kontraŭ la korupto en Rusio kaj lia tutlanda organizaĵo, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar la rusiaj aŭtoritatoj trovis ĝin ”ekstremisma”.
Ĝi komenciĝas preskaŭ kiel detektivromano: la sortoplena tago de Aleksej Navalnij, la 20-a de aŭgusto 2020, kiam oni provis lin venenmurdi, estas prezentata paŝon post paŝo, okazaĵon post okazaĵo. Li vekiĝas, duŝas sin, surmetas la baldaŭ mondfaman boksistan kalsonon, vestiĝas, veturas al la flughaveno en la siberia urbo Tomsk, enaviadiliĝas.
Kaj tiel ĝi pluiras – detale, aferece, kaj senĉese streĉe. La aŭtoro ne forlasas sian protagoniston eĉ por momenteto, ankaŭ ne kiam li saltas tien kaj reen en la tempo por priskribi la fonon de la okazaĵoj kaj la evoluon de la aferoj.
La riĉo je detaloj kaj la afereco estas la du subtenaj kolonoj de ĉi tiu raportaĵa konstruo. Jen oni ne opiniadas vaste kaj dise – al la konkludoj oni alvenas per detala priskribo, kiu tuŝas diversajn cirkonstancojn, kaj la konkludojn oni fiksas kun afereca trankvilo, sen indignaj emociaj spekulaĵoj.
El recenzo de Dmitri Plax en Expressen 2021-07-12
La libro de Kniivilä estas tre lerte organizita kaj legeblas preskaŭ kiel krimromano. La komenca ĉapitro okazas dum la venena atenco, kaj iom post iom aperas malsamaj retrorigardoj, kiuj ebligas al la leganto kompreni la personan kaj politikan historion de Navalnij kaj de kelkaj liaj proksimaj familianoj kaj kunlaborantoj.
El recenzo de Jesper Lykke Jacobsen en Beletra Almanako 42
/—/
La lingvo uzata en la libro estas modele flua, verva kaj tre preciza. Eĉ hipoteza leganto, kiu tute ne interesiĝas pri la temo, sed kiu ja deziras vidi kiom elegante eblas pritrakti nuntempan socian kaj politikan temon en esperanto, povas ĝui tiun ĉi tekston.
”La malamiko de Putin” estas verkita en frapa kaj klara prozo, kiu sin movas en du temponiveloj. La persona kaj politika biografio de Navalnij aperas paralele kun la trilero pri venenado kiu mistrafis…
Kniivilä prezentas bone disvolvitan raporton pri tio, kial kaj fare de kiu Navalnij estis venenita, kiaj faktoroj kontribuis al tio ke li transvivis la atakon, kaj kiaj konsideroj kondukis al tio, ke Navalnij faris la decidon reveni al Rusio post flegado en Germanio. Kiel konate, Navalnij estis malliberigita tuj je la alveno al Moskvo. La fono de la akuzoj direktitaj kontraŭ li estas klarigata modele pedagogie de Kniivilä, kaj li vive portretas kunlaborantojn, simpatiantojn kaj kontraŭulojn de Navalnij dise en la enorma Rusio.
El recenzo de Inga-Lina Lindquist en Sydsvenskan 2021-06-23
Mendu la libron ĉe UEA, aŭ ĉe Amazon.com, Amazon.de, Bücher.de, Adlibris.se, Adlibris.fi, Ozon.ru. Elektronika versio haveblas ankaŭ ekzemple ĉe Smashwords kaj Google.
Li pravas, ne eblas okupiĝi pri politiko se oni ne troviĝas en Rusio, se oni ne dividas ĉiujn riskojn kun siaj subtenantoj.
Ksenija Fadejeva, ĉefo de la stabejo de Navalnij en Tomsk
Mensogo en ĉiuj formoj estas memdetrua. Kio okazas, kiam la mensogo estas multobligata per la amaskomunikiloj kaj plantita en la cerbojn kaj korojn de infanoj? La ŝtata korpo nun venenas sin mem, ĝi estas malsana. Estas kvazaŭ malica tumoro kiu venenas la histojn, kaj mi ne scias, kiel eblas ĝin kuraci. Bezonatas ia interveno. Ne Navalnij estas en komato, li vekiĝis. La komato minacas nin.
Jurij Ĵ., kuracisto en Sankt-Peterburgo.
Gravas ne timi homojn, kiuj serĉas la veron, sed eble eĉ iel subteni ilin. Rekte, malrekte, aŭ eble eĉ ne subteni, sed almenaŭ mem ne partopreni en ĉi tiu mensogo, ne faciligi la mensogadon, ne igi la mondon malpli bona ĉirkaŭ si.
Aleksej Navalnij en kortumo
Studinte la biografion de Navalnij kaj la naturon de la agado de liaj subtenantoj oni povas alveni al nur unu konkludo: Navalnij sur principa bazo diskreditas la venkon de nia lando en la granda patriota milito. Li subfosas la bazajn principojn de nia multnacia patrujo.
Jekaterina Frolova, prokuroro
Tri jaroj estas nenio. Li lernos kudri, li lernos fari ion. Mi ne vidas en tio grandan problemon. Ĉu povas esti ke li vere estis kulpa? Jes, povas esti. Li estas homo sen principoj. Li ne estas honestulo kaj tio tre videblas.
Stanislav Belov, informisto en Tjumen
Estas nefacile timigi nin, kiuj laboras en la stabejoj. Ni eble iom inertiĝis tiusence. Kaj mi ja komprenas, ke tia ekzota metodo, kun Noviĉok kaj ĉio tio, ja kostas enorme multe. Ke ili murdus ĉiujn kunordigantojn de la stabejoj, tio tamen ŝajnas iom nekredebla.
Olga Kartavceva, estro de la stabejo de Navalnij en Omsk
Fontoj
La faktoj menciitaj en la libro estas unuavice bazitaj sur miaj propraj intervjuoj kun personoj partoprenintaj la okazaĵojn, iliaj afiŝoj en sociaj retejoj kaj iliaj eldiraĵoj en videaj intervjuoj, en radio (ĉefe en Eĥo Moskvi) kaj en fidindaj tekstaj amaskomunikiloj, unuavice ruslingvaj. La ampleksa esploro de Bellingcat pri la okazaĵoj ĉirkaŭ la venenado de Navalnij kompreneble estas unu el la plej gravaj fontoj por granda parto de la rakonto.
Kiam temas pri tempoindikoj indas memori, ke en Rusio ekde 2010 ne estas uzata somera horo. Tio signifas, ke la hordiferenco kompare kun okcidenta Eŭropo dum la somera jarduono estas je unu horo malpli granda ol dum la vintra jarduono.
Ĉi-sube mi mencias la plej gravajn fontojn por ĉiu unuopa ĉapitro. Ligiloj kaj en iuj kazoj pliaj fontindikoj troviĝas en mia persona retejo www.kniivila.net
1. Provo de murdo
- Propra intervjuo kun Ilja Paĥomov la 2-an de marto 2021.
- Kira Jarmiŝ en Youtube la 28-an de augusto 2020.
- Intervjuo de Jurij Dud kun Aleksej Navalnij en Youtube la 6-an de oktobro 2020.
2. Izolŝaŭmo kontraŭ la opozicio
- Propra intervjuo kun Ksenija Fadejeva la 25-an de februaro 2021.
- Intervjuo de Jurij Dud kun Aleksej Navalnij en Youtube la 6-an de oktobro 2020.
- Отслежен весь маршрут Навального перед отравлением: он купался. Moskovskij Kosmomolets la 21-an de aŭgust 2020.
- Navalnij kaj Sergej Gurijev en Youtube la de 30-an decembro 2020.
- La prezidenta programo de Navalnij.
- Navalny.com la 3-an de marto 2020 pri blokitaj bankokontoj.
- «Медуза» нашла испанца, из-за которого ФБК признали «иностранным агентом». Meduza la 18-an de oktobro 2019.
- Geir Flikke: Russlands rebeller. Protest og reaksjon i Putins Russland (2011–2020). Oslo 2020.
3. Suŝia lunĉo en konspira apartamento
- Propra intervjuo kun Ksenija Fadejeva la 25-an de februaro 2021.
- Propra intervjuo kun Vladimir Gelman la 22-an februaro 2021.
4. Metabolaj problemoj
- Propra intervjuo kun Ilja Paĥomov la 2-an de marto 2021.
- Propra intervjuo kun Olga Kartavceva la 23-an de februaro 2021.
- Intervjuo de Jurij Dud kun Julija Navalnaja en Youtube la 6-an de oktobro 2020.
- La Telegram-kanalo de Ivan Ĵdanov la 21-an de aŭgusto 2020.
- Земля томская. Краеведческий портал. Запрос №1480. (Pri la vilaĝo Novij Vasjugan.)
- La Telegram-kanalo de la stabejo de Navalnij en Omsk, 20–22-a de aŭgusto 2020. (Nun forviŝita.)
- Sauli Niinistö en Yle Ykkösaamu la 22-an de aŭgusto 2020.
- Novichok nerve agent poisoning. The Lancet la 22-an de decembro 2020.
- Кто и как спасал Навального в первые два часа. Хроника. BBC la 2-an de septembro 2020.
- ”Обернулся и увидел, что Алексей лежит”. Рассказ летевшего с Навальным пассажира. BBC la 28-an de aŭgusto.
- Navalny ’poisoned’: What are Novichok agents and what do they do? BBC la 2-an de septembro 2020.
- Så här påverkar nervgifterna Novitjok kroppen. Ny Teknik la 2-an de septembro 2020.
- Exclusive: Russian paramedics’ accounts challenge Moscow’s explanation for Navalny’s coma – sources. Reuters, la 14-an de septembro 2020.
- Отравление Алексея Навального. Хронология. La retejo shtab.navalny.com la 27-an de aŭgusto 2020.
- Как в Омске пытались скрывать отравление Навального: хронология событий. Sajten shtab.navalny.com den 25 december 2020.
5. Tri ĉambroj kaj kuirejo
- Константин Воронков: Алексей Навальный. Гроза жуликов и воров. Moskva 2011.
- Чернобыльское детство Алексея Навального. Vesti.ua la 17-an de oktobro 2013.
- Людмила Навальная: «Почему на фоне других политических процессов я должна думать, что к моему сыну проявят справедливость?» The New Times la 17-an de aprilo 2013.
- Враг № 1. Интервью с матерью Алексея Навального. The New Times la 22-an de aprilo 2013. (Intervjuo kun Ljudmila Navalnaja.)
- Intervjuo de Jurij Dud kun Aleksej Navalnyj kaj Julija Navalnaja en Youtube la 6-an de oktobro 2020.
- Сниму квартиру. Navalny.com la 11-an de aŭgusto 2016: Aleksej Navalnij pri la loĝeja situacio de la familio.
- Gazetara komuniko de la registaro de Germanio la 2-an de septembro 2020.
- Case of Navalnyy and Ofitserov v. Russia. ECHR la 24-an de aŭgusto 2016.
- Case of Navalnyye v. Russia. ECHR la 17-a de oktobro 2017.
- The Grand Chamber finds that arrests in 2012 and 2014 caused several violations of Aleksey Navalnyy’s rights. ECHR la 15-an de novembro 2018.
6. Mi telefonis al mia murdinto
- Aleksej Navalnij en Youtube la 21-an de decembro 2020.
- ”If it Hadn’t Been for the Prompt Work of the Medics”: FSB Officer Inadvertently Confesses Murder Plot to Navalny. Bellingcat la 21-an de decembro 2020.
- FSB Team of Chemical Weapon Experts Implicated in Alexey Navalny Novichok Poisoning. Bellingcat la 14-an de decembro 2020.
- Hunting the Hunters: How We Identified Navalny’s FSB Stalkers. Bellingcat la 14-an de decembro 2020.
- «Он не должен был выжить». Один из участников отравления Навального признался в покушении. The Insider la 21-an de decembro 2020.
- Лаборатория. Как сотрудники НИИ-2 ФСБ пытались отравить Алексея Навального. The Insider la 14-an de decembro 2020.
7. Back in the USSR
- Propra intervjuo kun Jekaterina Buŝkova la 23-an de februaro 2021.
- Propra intervjuo kun Pavel Ĉuprunov la 24-an de februaro 2021.
- Propra intervjuo kun Ksenija Fadejeva la 25-an de februaro 2021.
- Rekta elsendo pri la forveturo de Navalnij el Germanio. Nastojaŝĉeje Vremja la 17-an de januaro 2021.
- Rekta elsendo pri la reveno de Navalnij al Moskvo. Nastojasŝĉeje Vremja la 17-an de januaro 2021.
- Thirty Days in ‘Kremlin Central’: The Detention of Alexei Navalny. Olga Zeveleva, Gulag Echoes la 24-an de januaro 2021.
- Case of Navalnyy and Ofitserov v. Russia. ECHR la 24-an de aŭgusto 2016.
- Case of Navalnyye v. Russia. ECHR la 17-a de oktobro 2017.
- The Grand Chamber finds that arrests in 2012 and 2014 caused several violations of Aleksey Navalnyy’s rights. ECHR la 15-an de novembro 2018.
8. Kapta rakonto
- Propra intervjuo kun Jurij Ĵ. (kuracisto) la 22-an de februaro 2021.
- Propra intervjuo kun Jelena Skvorcova la 23-an de februaro 2021.
- Propra intervjuo kun Stanislav Belov la 23-an de februaro 2021.
- Propra intervjuo kun Aleksej (protestanto) la 25-an de februaro 2021.
- Отравление Алексея Навального. Levada.ru la 24-an de decembro 2020.
- Алексей Навальный и его потенциальные сторонники. Levada.ru la 1-an de marto 2021.
- Navalnij kaj Girkin en Eĥo Moskvi la 20-an de julio 2017.
- Aleksej Navalnij en Youtube la 19-an de januaro 2021.
- Aleksej Navalnij en Youtube la 19-an de septembro 2007.
- Aleksej Navalnij en Youtube la 17-an de oktobro 2007.
9. Al nigra truo
- Александр Подрабинек: Диссиденты. Moskvo 2014.
- Aleksandr Podrabinek en Eĥo Moskvi la 29-an de marto 2021.
- R. Eugene Parta: Discovering the Hidden Listener. Stanford 2007.
- «Пускай отдыхает, а то слишком много о себе возомнил». Nastojaŝĉeje Vremja la 1-an de marto 2021.
- Konstantin Kotov kaj Dmitrij Djomuŝkin en la Youtube-kanalo de Navalnij la 1-an de marto 2021.
- «Нацелена на полное уничтожение человека». Чем известна колония, куда этапируют Навального. Mediazona la 27-an de februaro 2021.
- Отца директора ФБК Ивана Жданова этапировали в Архангельскую область. OVD-Info la 8-an de aprilo 2021.
- Колония в Покрове заказала 1200 тушек цыплят-бройлеров. Навальный жаловался, что в отряде стали жарить курицу. Otkrytyje Media la 8-an de aprilo 2021.
- Капризный пациент. Как отбывает наказание Навальный. Rossija-24 la 2-an de aprilo 2021.
- «Отказывается от работы и лечения»: что говорят в колонии о Навальном и условиях его содержания. RT la 2-an de aprilo 2021.
- «Всё, крышка. Теперь он долго не протянет». Diletant la 13-an de septembro 2018.
- Как выглядит пропаганда насилия в «Новой газете» по мнению ИК-2. Navalny.com la 14-an de aprilo 2021.
10. Мorna epoko
- Propra intervjuo kun Vladimir Gelman la 22-an de februaro 2021.
- Propra intervjuo kun Olga Kartavceva la 23-an de februaro 2021.
- Характер и структура массовой тревожности в России. Levada.ru la 21-an de aprilo 2021.
- Bofit Russia statistics.
- Песков напомнил, что призывы к акциям в поддержку Навального звучат из-за границы. TASS la 19-an aprilo 2021.