8.3.2004

Kandidatoj por B-komitataneco:

István Ertl volas pli da demokratio kaj aktiveco

La naŭa en nia serio de intervjuoj estas István Ertl, hungaro kaj franco loĝanta en Bruselo kaj laboranta en Luksemburgo. Li estas antaŭa multjara redaktoro de la revuo Esperanto kaj kunfondinto de Libera Folio. Li lernis Esperanton pro akcidento okazinta en 1977, kaj nun volus aktivigi la komitaton kaj junigi la estraron de UEA.

István Ertl estas 38-jara, posedas hungaran kaj francan pasportojn, loĝas kun esperantistino Fabienne Berthelot kaj iliaj tri infanoj (Klára 8, Ruben 6, Dorián ½) en Bruselo, tradukas por la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgo. Li instruis lingvojn mezlerneje kaj E-literaturon universitate; laboris eldoneje, radie, kaj ĉe Eŭropa Reto kontraŭ Rasismo. Li redaktis la revuojn Opus Nigrum, Internacia Pedagogia Revuo, Kontakto, Esperanto (1992-2001) kaj Libera Folio, kiun li kunfondis. Li verkas kaj tradukas beletre, laste la poemaron ”Provizore” resp. lingvopolitikan libron de R. Phillipson por UEA.

- Esperanton mi lernas ekde 1977: devante kuŝi hejme pro rompita maleolo, mi trovis hungarlingvan E-gramatikon de Kalocsay, kiun mi legis kvazaŭ romanon, elmontrante fruajn signojn (mi aĝis 12 jarojn) de perversa lingvemo. Tiun gramatikon mia patro aĉetis por mia patrino post kiam ŝi naskis min, sed tiam mi verŝajne mem malhelpis ŝian okupiĝon pri la lingvo... La lingvon mi uzas ie ajn, kiam ajn kaj ĉial ajn.

Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiaj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Esperanto utilas por vivteni la movadon, kaj la movado utilas por vivteni Esperanton (ridas) Pli serioze: la uzantoj de Esperanto formas eksterordinaran komunumon, kie la sameco de la komunikilo helpas atenti pri la malsamecoj de la kunkomunikantoj. Kvankam mi ne ŝatas difini celojn kaj taskojn por aliaj, tamen, se mi devus nomi ian unuavican celon, tio estus, sen surprizo, la plivastigo de ĉi tiu komunumo, ankaŭ per la pli-allogigo de ĝiaj internaj kvalitoj.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

- Preskaŭ neniajn, krom la menciitaj redaktorecoj. Ha jes tamen: mi kunfondis en 1986 Esperanto-klubon en la sicilia urbo Kaltaĝiruni (Caltagirone), kaj mi estis ano de la arbitracia komisiono de la ĵus malfondita Tutmonda E-ista Ĵurnalista Asocio. Kaj dum 10 jaroj mi estis salajrata oficisto de UEA.

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco?

- Ne.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- Dum mi kritikis kaj kritikas iujn estraranojn de la periodoj 1998-2001 kaj 2001-2004 (mi havas malbonan opinion pri Renato Corsetti kaj Michela Lipari kiel estraranoj), mi devis koncedi ian pravon al la diro ”ne nur kritiku, ankaŭ faru mem”.

- En la Komitato, mi volas utili por ke UEA superu siajn lastatempajn problemojn. Por tio mi intencas:

  • aktive kaj lojale helpi estraranojn pri miaj kampoj de kompetento: kulturo, informado, eksteraj rilatoj
  • instigi klaran difinon de la movadstrategiaj kaj lingvopolitikaj principoj kiuj gvidu nian agadon
  • esplori eblojn de plia demokratiiĝo kaj plijuniĝo ĉe la UEA-decidostrukturoj
  • kunzorgi ke la Komitato aktivu kiel debatforumo tra la tuta jaro
  • elinterne sproni la konsciiĝon de la EU-aparato pri niaj lingvopolitikaj ideoj, kaj plu kunlabori kun niaj agantoj eŭrop-nivelaj.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Mi ne planas apartan kampanjon, sed mi estas je la dispono de kiu ajn redakcio, establo aŭ unuopa esperantisto kiu havus al mi demandojn aŭ proponojn. Kaj se iu pasas en Bruselo aŭ Luksemburgo, tiu vizitu min por trinki glason da io kaj babili pri la estonteco!

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereuropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Tio evidente estas problemo, kaj mi opinias ke eĉ ia prefer-reĝimo estus aplikebla por atingi ŝanĝon, precipe rilate ekster-eŭropanojn.(Mi uzas la esprimon prefer-reĝimo por eviti la PIV-e neeblan kaj misgustan esprimon pozitiva diskriminacio.) Tamen, oni devas ĉe tio atenti almenaŭ du faktorojn: nome, ke la estraro ja devas iagrade speguli la konsiston de la membraro, pli vira kaj eŭropa ol male; kaj ĉefe tion ke, planante pri estraro, oni devas ne foroferi grupan funkcikapablon al priseksaj kaj prikontinentaj konsideroj. Sed feliĉe nia movado en 2004 ja estas sufiĉe bunta por liveri tiajn talentajn kaj junajn homojn kiel ekz. s-anoj Vergara (Ĉilio), Hounnake (Togolando) aŭ Yu Tao (Ĉinio), kiujn mi tre volonte vidus en la estraro de UEA.

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

- Aŭdante la vorton “funkciado”, oni neeviteble pensas pri problemoj praktikaj. Ĉi tiuj, en la lastaj du jaroj, radikis en la malfortigo de la Centra Oficejo. Pri la grada solviĝo de ĉi tiuj problemoj mi havas bonan esperon nun, kiam ni scias Osmon Buller revenonta al Roterdamo – sed ni memoru ke rekonstruo ĉiam daŭras pli longe ol malkonstruo.

- Tamen, la allogpovo de Esperanto, kaj sekve de UEA, suferis en la lasta dekkvino da jaroj ankaŭ pro amaseto da faktoroj kiujn ĝi malmulte povas influi: pro la nefeliĉigaj lingvaj konsekvencoj de la feliĉiga kolapso de la sovet-satelitaj sistemoj; pro la interreta revolucio, kaj – ni kuraĝu diri – ankaŭ pro tio ke la angla lingvo plenumas por ĉiam pli da homoj ĉiam pli el tiuj funkcioj kies plenumo estas ideale la tasko de Esperanto. En ĉi tia mondsituacio, necesas ĉe UEA, kiel mi skribis pli supre, pli klara difino de la movadstrategiaj kaj lingvopolitikaj principoj kiuj gvidu nian agadon. Sen tio, ni flosos sendirekte inter defendantoj de naciaj apartismoj, batalantoj kontraŭ tutmondigo, politikaj radikaluloj, kaj aliaj porokazaj aliancanoj.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Nu, dependas kiuj estas tiuj ”lastaj jaroj”...

- Tamen, almenaŭ en la kampo de kulturo kaj informado mi vidas sukcesojn: UEA gardis sian gravecon kiel eldonisto kaj libro-distribuanto; en informado la (teorie ne-UEA-a) Brusela Komunikad-Centro faris bonan laboron de instigado kaj kunordigo. Tamen, ne estas facile pravigi ke informada laboro mendita de tutmonda asocio direktiĝu unuavice al unu kontinento.

Ĉu vi antaŭe membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Ne, mi ne membris en la komitato, nur ĉeestis diversajn ĝiajn kunsidojn en kongresoj, precipe pro miaj devoj kiel redaktoro de la revuo Esperanto. Pri ĝia funkciado… nu, simple ĝi devus funkcii pli, ĉar se oni juĝus laŭ ĝia diskutlisto, temas pli pri komato ol pri komitato. Ĝi devas preni multe pli serioze sian rolon de plej supera organo, kaj konstantigi sian observadon kaj diskutadon tra la tuta jaro inter du UK-oj.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- Ankaŭ mi, kiel multaj, opinias ke la individuaj membroj devus esti proporcie pli reprezentataj ol ili estas nun. Tamen, mi ne studis la demandon “matematike” kaj ne povas proponi konkretajn ciferojn.

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

- La nova estraro devas esti plejparte… nu, nova kaj juna! Kiel Zlatko Tišljar skribis en Libera Folio, la generacio de Tyresö devus jam transdoni siajn dosierojn al la postvenantoj... Escepton mi tamen farus por Humphrey Tonkin, kiu daŭre ŝajnas al mi la plej taŭga kandidato por prezidanteco, malgraŭ sia eraro eniri la estraron en 2001, t.e. akcepti super si Renaton Corsetti.

- Mi mem ne sentas min aparte taŭga por eniri la estraron de UEA, sed ja por kritike subteni ĝin.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

- Mi ŝatus rezervi mian respondon ĝis mi povos legi en Libera Folio prezenton pri ĉiuj el la kandidatoj (ridas).

Foto: Jernej Bernard


Reen al la ĉefpaĝo