libera folio
 

Atentu: ĉi tiu paĝo ne plu estas aktualigata.
Bonvolu viziti nian novan retejon en www.liberafolio.org

Lasta ĝisdatigo: 30.3.2004

Kandidatoj por B-komitataneco:

Wu Guojiang volas ke komitatanoj raportu

Wu Guojiang estas B-komitatano kaj respondeculo pri la ĝemelurba agado de UEA. Li proponas, ke ĉiuj estraranoj de UEA laŭvice deĵoru dum iu periodo en la Centra Oficejo. Por aktivigi la komitatanojn, li opinias, ke ĉiuj komitatanoj ricevu konkretajn taskojn kaj raportu pri siaj sukcesoj en la laboro. Se petita, li konsentus partopreni en la nova estraro de UEA, elektota en Pekino.

Wu Guojiang naskiĝis en 1965 kaj loĝas en la urbo Fushun en la nordorienta parto de Ĉinio. Li laboras kiel inĝeniero en esplor-instituto. Esperanton li lernis en 1984, kiam li aliĝis al kurso de la ”monda lingvo”, kiel Esperanto nomiĝas en la ĉina, kredante ke temas pri la angla.

- Tamen enirinte en la kurson mi trovis, ke ĝi ne estis pri la angla lingvo. Dum la lernado mi pli forte interesiĝis pri tiu ĉi lingvo, li rakontas. Legu pli

Pli frue publikigitaj intervjuoj:


26.3.2004

Esperanto en la reto

Televido en Esperanto - sed kion ĝi montros?

Hieraŭ finiĝis la eŭropa monkolekta turneo de Flavio Rebello, la iniciatinto de la retejo Ĝangalo kaj de nova projekto, celanta al fondo de esperantlingva reta televidstacio kun la nomo ITV, Internacia Televido.

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, en vortoj subtenis la projekton, kvankam UEA donas nenian realan subtenon al ĝi. Aliaj forte dubas, ĉu ekzistas sufiĉa kvanto da entuziasmaj televidemuloj esperantistaj kun rapida ret-ligo por ke reklamantoj interesiĝu, kaj ĉu eblos produkti spektindan enhavon kun la necese tre limigitaj financaj rimedoj. Nia aŭtoro Jens S. Larsen aŭskultis s-ron Rebello en Kopenhago. Legu pli

El la arkivo


23.3.2004

Komentario

Ĉu eblas ŝanĝi okulvitrojn?

Nia aŭtoro Maria sandelin trovas, ke tro multaj esperantistoj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj. Ŝi proponas foje provi aliajn okulvitrojn, por pli bone vidi la ĉirkaŭaĵon.

”Multegaj homoj havas nigrablankajn okulvitrojn, aliaj rozkolorajn. Inter esperantistoj verdaj okulvitroj estas tre popularaj. Se la okulvitroj estas sufiĉe verdaj, oni juĝas aliajn homojn kaj iliajn agojn aŭ mankojn de agoj laŭ la verda difino. Precipe aliaj esperantistoj devas ja kompreneble tiam esti tre verdaj por ricevi la plej altan poenton.

Vera sektisto parolas kiel la viro kiu reagis kun miro al la anonco de Libera folio pri la Literatura Nobelpremio de J.M. Coetzee. La verdulo demandis: kiel esperanta gazeto povas reklami anglalingvan literaturon? Tiu viro evidente havas tiel verdajn okulvitrojn ke li prefere forprenu ilin tuj, se li entute volas vidi ion esencan dum la resto de sia vivo. ”, ŝi skribas. Legu pli

Pli da komentarioj:


21.3.2004

En la mondo

La bombo kaj ni

Pasis dek tagoj post la detruaj eksplodoj en Madrido. Lige kun tio ni publikigas pensojn de Gonçalo Neves pri la naturo de la homo.

”Jes, oni ploras kaj ĝemas, sed tamen oni ial ŝatas sangon. Se la ploroj kaj ĝemoj estas sinceraj – kaj mi kredas, ke ili estas tiaj – ni jam troviĝas en la regiono de sadomasoĥismo, rande de deliro, sojle de frenezulejo, kio ŝajne la mondo iom post iom fariĝas, sub pluraj tavoloj da pudro kaj ŝminko”, skribas Gonçalo Neves. Legu pli


2.3.2004

Elekto de B-komitatanoj

Rekordaj 16 kandidatoj por 6 lokoj

Libera Folio jam antaŭ UEA mem povas publikigi la oficialan liston de kandidatoj en la elekto de komitatanoj B. La liston ni ricevis de Trevor Steele. Inter la kandidatoj estas du nunaj estraranoj de UEA, antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto, kaj pluraj antaŭaj kaj nunaj aktivuloj de TEJO. El la 16 kandidatoj nur du estas virinoj. Sep el la kandidatoj loĝas ekster Eŭropo.

Laŭ informoj donitaj de ĝenerala direktoro Trevor Steele ne klaras, kiom da kandidatoj la Centra Oficejo de UEA ricevis ĝis la 28-a de februaro. Tamen Trevor Steele marde oficiale konfirmis, ke estas 16 validaj kandidatiĝoj, kaj listigis la nomojn de tiuj kandidatoj, kiuj sukcesis kolekti la postulatajn de subtenajn leterojn.

Validaj kandidatiĝoj laŭ oficiala informo donita de Trevor Steele al Libera Folio marde vespere estas tiuj de Yves Bellefeuille, Marija Belošević, Philippe Chavignon, Choi Yun-huy (Hortensio), István Ertl, Slavik Ivanov, Lee Chong-Yeong, Hokan Lundberg, Diccon Masterman, Ivo Osibov, Jukka Pietiläinen, François Simonnet, Chuck Smith, José Antonio Vergara, Amri Wandel kaj Wu Guojiang.

Estas do 16 validaj kandidatiĝoj por la ses lokoj de komitatanoj B, unu pli ol en la rekorda jaro 1998 kiam 15 kandidatoj konkuris pri ok lokoj. Unuafoje dum multaj jaroj estas pli ol duoble tiom da kandidatoj kiom da vakaj lokoj.

Kvar el la nunaj sep komitatanoj B kuraĝas mezuri sian popularecon per rekta prijuĝo de la membraro. La plej konata inter ili estas la korea ekonomikisto Lee Chong-Yeong, kiu estis prezidanto de UEA en 1995-98 kaj estrarano denove ekde 2001. Preta por nova mandato estas ankaŭ Amri Wandel el Israelo, kiu supozeble disponeblas ankaŭ por la estraro.

Krom pri Lee, la individuaj membroj povos esprimiĝi nur pri unu alia membro de la nuna estraro, nome la ĝenerala sekretario Ivo Osibov.

Legu pli pri la kandidatoj!

La elektoj en UEA en nia arkivo


1.3.2004

Portugalio

Peranto demisias pro fuŝoj en la CO

Post tridek jaroj kiel la peranto de UEA en Portugalio, António da Silva Almeida proteste kontraŭ misadministrado en la Centra Oficejo forlasas ĉiujn postenojn en UEA kaj eksiĝas kiel membro.

Multaj aliaj portugaloj konsideras ne realiĝi por 2004, rakontas la vicprezidanto de Portugala Esperanto-Asocio. "Malfacilas ne ligi tiun ĉi protestan demision al tiuj okazintaj de post la Zagreba Universala Kongreso, ironie kiam reposteniĝas la unua el tiuj forlasintoj", skribas la gazeto de Portugala Esperanto-Asocio. Legu pli


23.2.2004

Diplomatio

Tajvano reaperis, flagoj vekas pasiojn

Same kiel UN, ankaŭ UEA malfacile povas kontentigi ĉiujn. Kiam esperantistoj el kontinenta Ĉinio plendis pri la mencio pri Tajvano kiel aparta lando en la oficiala retejo de UEA, la estraro de UEA unue reagis senkomprene, sed poste decidis provizore forigi ĉiun mencion de Tajvano en la retejo. Tio tamen vekis fortajn reagojn inter eksterlandanoj, eĉ se tajvananoj silentas. La 23-an de februaro Tajvano reaperis en la retejo, sed sen flago. Legu pli

El la arkivo


30.12.2003

Osmo Buller:

”Trevor Steele konvinkis min kandidati”

La financa situacio de la asocio estas malfacila, kaj neniaj novaj dungoj aktualas en la Centra Oficejo, opinias la ĵus elektita ĝenerala direktoro de UEA.

Laŭ Osmo Buller necesas restarigi ekvilibron inter kostoj kaj rimedoj per singarda politiko. ”Mia preteco reveni unuavice signifas deziron servi asocion, kiu estas kara al mi ekde mia membriĝo antaŭ 35 jaroj”, diras Osmo Buller en nia intervjuo. Ankaŭ la amaskomunikiloj en Finnlando kaj Svedio rimarkis la elekton de nova ĝenerala direktoro de UEA.

- Necesas recertigi kaj evoluigi la servojn de UEA kaj ekigi novajn, ĉar ili firmigas la asocion krom finance ankaŭ organize. Mi ne konsentas, ke UEA bazu sian ekonomion je subvencioj de ekstere. Nia fundamento ankaŭ ĉi-rilate estu la membraro kaj esperantistoj ĝenerale, sed ja ni aldone serĉu ankaŭ subvenciojn pli aktive, opinias Buller.


El la arkivo:


9.12.2003

Strategio

Kion ni volas?

Nia aŭtoro Jardar Eggesbø Abrahamsen demandas al si, ĉu altrudi al homoj Esperanton estas esprimo de lingva libereco, kaj ĉu Esperanto restus neŭtrala, se ĝi iĝus oficiala lingvo de la Eŭropa Unio.

"Nu, se oni enkondukus Esperanton desupre laŭ decidoj en EU, ankaŭ Esperanto fariĝus tia altrudita lingvo, ĉu ne? Kaj oni suspektu ke ankaŭ Esperanto havus la saman detruan efekton al lokaj lingvoj kaj kulturoj: Ja en Esperantio evoluis propra kulturo, kaj esperantistoj jam prunteprenas Esperantajn vortojn en siajn gepatrajn lingvojn.", diras Jardar Eggesbø Abrahamsen. Legu pli

El la arkivo:


Arkivitaj artikoloj


Aktualaj ligoj

Komitataj kandidatoj kun propra retpaĝo:
Slavik Ivanov
Jukka Pietiläinen
José Antonio Vergara

Virina retlisto Satino

Komitatano Z
sojle de 2004

UK 2004


La redakcio
La redakcio de Libera folio strebas sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado. Libera folio estis fondita de István Ertl kaj Kalle Kniivilä la 12-an de aprilo 2003. Ĝin redaktas Kalle Kniivilä.

Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, tekstoj el Libera Folio estas libere represeblaj, kondiĉe ke la fonto estas indikita.

Nia retpoŝta adreso: redakcio@liberafolio.org

La konstanta adreso de ĉi tiu paĝo:
www.liberafolio.org

Pri ĉiu signifa ĝisdatigo de Libera Folio ni mesaĝas tra la novaĵservo NUN



La kongresa numero kiel pdf-dosiero


Diskutejoj
La grupo soc.culture.esperanto

La retlisto uea-membroj

La libere legebla retlisto de la komitato

Ĉiuj esperantaj diskutejoj de Yahoo (pli ol 200)


Aliaj ligoj
UEA

TEJO

SAT

esperanto.net

Vikipedio

Reta Vortaro

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

La katalogo de Internacia Esperanto-Muzeo

Tekstkesto
Javaskripta reta konvertilo. Iksoj al ĉapeloj.

Ĝangalo

Radio Polonia

Ĉina radio internacia

Le Monde Diplomatique en Esperanto

Volapüg
Suspektinda gazeto.

Tro laca homo (komitata satiro)

La Postdomo.
El satira romano de István Ertl

Recenzo de La Postdomo en La Ondo de Esperanto

Majstro kaj Martinelli
Alia satira romano. La tuta teksto.

Centoj da elektronikaj libroj en eLibrejo


Artikoloj aliloke
La Ondo de Esperanto: Pluraj tekstoj pri la krizo

Ĝangalo pri la demisio de Rašić

Intervjuo de Rašić ĉe Ĝangalo

La Ondo de Esperanto: Intervjuo de O. Buller

Eventoj: Pri la demisio de O. Buller

Eventoj: Urĝa alvoko al la komitato de UEA

Forumo: Sindefendo de Kep Enderby

Revuo Esperanto: Pri la CO en 2003

Revuo Esperanto: Pri la CO en 2002



Steves free web site templates