Lasta ĝisdatigo: 17.9.2003

Ivo Lapenna:

Esencaj kaŭzoj de mia eksiĝo

S-ino Birthe Lapenna afable disponigis al Libera Folio la artikolon de sia bedaŭrata edzo Ivo Lapenna kun la titolo "Esencaj kaŭzoj de mia eksiĝo". Ni publikigas ankaŭ la enkondukon aperintan samtempe kun la artikolo en la hispana revuo Boletin, n-ro 70 (206), novembro-decembro 1974. Komentoj al la artikolo estas bonvenaj retpoŝte.

La 3-an de oktobro Prof. D-ro Ivo Lapenna sendis al la redakcio de la revuo "Esperanto" tekston "Esencaj kaŭzoj de mia eksiĝo". La 8-an de novembro la redaktoro informis Prof. Lapenna, ke la redakcio decidis, aŭdinte ankaŭ opinioj de aliaj, ne publikigi la menciitan tekston. Ankaŭ la eksiĝa letero de S-ro Harry Holmes, ĝis la eventoj en Hamburgo Honora Prezidanto de UEA, kiel ankaŭ la eksiĝaj leteroj de F-ino M. Vermaas, S-ro Jean Thierry k.a. ĝis nun ne aperis kaj verŝajne neniam aperos.
Ni publikigas komplete la tekston kaj konsilas al ĉiuj ricevantoj de tiu ĉi numero de "Boletin" diskonigi ĝin, por ke la vero ne estu sufokita.
Red.

Kiel jam konate, dum la UK en Hamburgo mi eksiĝis el ĉiuj funkcioj en UEA: komitatano B, fakdelegito pri juro, honorofica direktoro de CED, membro de la redakta komitato de LMLP, k.a. Mi ne nur rifuzis la proponitan honoran prezidantecon, sed sentis min devigita eksiĝi ankaŭ el honora membreco kaj de UEA kaj de TEJO. Dum la adiaŭa parolado de la 31-a de julio mi eksplikis al la kongresanoj la ĉefajn principajn kaj personajn motivojn, kiuj morale-intelekte devigis min al tiu paŝo. Kun la escepto de 2-3 misgvidaj komentoj, pri tio aperis nenio en la oficiala organo de la Asocio.

Se persono, kiu dediĉis 46 jarojn de sia vivo al ĉiutaga laboro por Esperanto kaj 36 jarojn seninterrompe al UEA kiel ĝia estrarano, decidiĝas eksiĝi el ĉiuj funkcioj kaj rezigni pri ĉiuj honorigoj, tiam evidente, malantaŭ la decido troviĝas escepte gravaj kaŭzoj. Mi rigardas kiel mian elementan devon informi pri ili, almenaŭ koncize, la tutan membraron, precipe la ĉefdelegitojn kaj delegitojn, kiuj denove ĵus elektis min komitatano B per grandega plimulto de pli ol 83 % malgraŭ la kontraŭaj nete politikaj instrukcioj de la funkciuloj en 4 orienteŭropaj landaj asocioj, harmoniigitaj kun la kampanjo de iliaj politikaj samopiniantoj en la gvidantaro de TEJO.

La ĉefa principa kaŭzo de la eksiĝo estas la kruda malobservo de neŭtraleco kiel, formulita en art. 4 de la Statuto kaj rekonfirmita en art. 13. Siavice, tio estis ligita al aliaj same krudaj malobservoj de la Statuto, ekzemple rilate la demokratecon de elektoj de komitatanoj A, oficdaŭron (kazo de polaj komitatanoj A), kondiĉojn por fariĝi komitatano (komitatano Swistak, nun eĉ estrarano, ne plenumas la kondiĉojn), anstataŭantojn de komitatanoj A (kazo Vitek), regulojn pri elekto de komitatanoj C (preskaŭ ĉiuj), ktp.

La malobservado de neŭtraleco en la postmilita periodo fare de la gvidantoj de la aliĝintaj landaj asocioj en Ĉeĥoslovakio, Bulgario, Hungario kaj Pollando havas longan historion. Tri aspektoj estas distingindaj: (I) malobservadoj interne de la menciitaj LA, kio estis iel akceptebla pro la politika reĝimo en tiuj landoj, kaj kio ne tuŝis rekte la neŭtralecon de UEA; (II) malobservadoj tra t.n. Mondpaca Esperanto-Movado (MEM), kio estis iel tolerebla, ĉar la antaŭaj estraroj de UEA povis ĉiam pruvi, ke MEM ne estas UEA, kiam ajn MEM per siaj politikaj kunvenoj en la universalaj kongresoj kaj per siaj politikaj rezolucioj kaŭzis al UEA malagrablajn ĝenojn interne de la Asocio kaj gravajn malfacilaĵojn antaŭ la aŭtoritatoj; (III) malobservadoj fare de TEJO, kies maldekstrula estraro de la lastaj jaroj, "elektita" surbaze de absurde blufaj membrociferoj, faris grandan nombron da pure politikaj elpaŝoj, establis intimajn kontaktojn kun ekstreme maldekstraj politikaj organizaĵoj, eĉ subskribis kontrakton pri kunlaboro kun la Monda Federacio de Demokrata Junularo (MFDJ), kiun, pro ĝia subversiva agado, la franca registaro elpelis el Parizo jam antaŭ pluraj jaroj - kaj tio neniel plu estis tolerebla, ĉar ĝi plej serioze kompromitis la neŭtralecon de UEA, al kiu TEJO formale apartenas kiel ĝia junulara sekcio. Kompreneble, tiun tutan kontraŭ neŭtralecan agadon mi firme kontraŭstaris ne nur per paciencaj klarigoj, konsiloj kaj admonoj, sed ankaŭ, en ekstremaj kazoj, per la utiligo de la eksplicitaj laŭstatutaj rajtoj de la prezidanto. Tial mi fariĝis la faligenda "bastiono de neŭtraleco" por uzi ilian propran esprimon.

En decembro 1973 kaj komence de 1974 mi eksciis el pluraj fidintaj fontoj, ke la gvidantoj de la menciitaj 4 landaj asocioj, helpataj de pluraj estraranoj kaj estintaj membroj de TEJO, sekrete planas novan atencon kontraŭ la neŭtralecon, ĉi-foje rekte kontraŭ la neŭtraleco de UEA mem. Abunda alarma materialo pruvis tion. En tiaj kondiĉoj mi opiniis kiel mian devon informi la membraron pri la afero, kaj mi faris tion en la aprila ĉefartikolo. Ĉio antaŭvidita en la artikolo plene realiĝis konforme al interkonsentita taktiko, jam bone elprovita en difinita tipo de politikaj sistemoj: por detrui ian "danĝeran" idearon - en la kazo de UEA la idearon ligitan al principoj de neŭtraleco, universaleco kaj demokrateco - ne sufiĉas nur rekte, sisteme atakadi la idearon mem ("mucida neŭtraleco", "kadavro", ktp.) kaj samtempe praktikadi ĝian malon, sed necesas ankaŭ senskrupule kaj maksimume nigrigadi ĝiajn ĉefajn protagonistojn, en nia kazo unuavice min mem. Tial la kampanjo kontraŭ la neŭtralecon estis kaj verŝajne plu estos nedisigeble ligita al hontindaj atakoj, inkluzive sendadon de krimaj anonimaj telegramoj, kontraŭ min persone. Aldone, la taktiko postulas misuzon de ĉiuj homaj malfortoj (ekzemple tro blovitaj ambicioj, envioj kaj ĵaluzoj), de personaj amikecoj aŭ eĉ de familiaj ligoj en medioj gajnotaj por atingi la celon. Ĉio-ĉi okazis precize kiel antaŭvidite en la aprila artikolo. La du ĉefaj centroj de la komploto - tiu de la 4 orienteŭropaj landaj asocioj, gvidata de komitatano N. Aleksiev, kaj tiu de la sekreta kunveno en Kassel (interalie U.J. Moritz, d-rino F. Szabö-Felsö, T. Jansson, Ulla kaj F. Luin) - apogitaj de la aliancanoj en kelkaj aliaj landaj asocioj, intensigis sian kampanjon de intrigoj, kalumnioj kaj misprezentoj per pliaj artikoloj en Heroldo (tuta paĝo en la numero de la 1-a de julio), La Brita Esperantisto (groteskaj atakoj, inkluzive la plej groteska komparo de mi kun De Beaufront; en la maja-junia kaj julia-aŭgusta numeroj) kaj 1-2 malpli gravaj periodaĵoj; per pliaj amasaj cirkuleroj de U.J. Moritz, E.J. Woessink, T. Boersma, k.a.; per pliaj konfidencaj kunvenoj, el kiuj la lasta okazis en Orienta Berlino senpere antaŭ la hamburga kongreso. Ampleksa dokumentaro kun multaj detaloj pri tiu senprecedenca komploto, inkluzive pliajn aŭtentikajn informojn ricevitajn el Orienta Eŭropo post la kongreso, baldaŭ aperos kaj estos sendita al ĉiuj neŭtralaj Esperanto-periodaĵoj. Ĉi tie sufiĉas nur mencii, ke la nova, tute politika, 40-paĝa Programo de Bulgara Esperantista Asocio aperte forĵetis la principon de neŭtraleco kaj anstataŭe postulas la aplikon de t.n. "proleta internaciismo".

Tiun tutan intelektan-moralan marĉon mi milde nomis "abscecoj sur la organismo de UEA" kaj senkompromise deklaris, ke mi foriros de ĉio, se la abscecoj ne estos sanitigaj. En Hamburgo tio ne okazis, kvankam ĝis la lasta momento mi flegis espereton, ke eble - sub la premo de la plebiscita aprobo de la ĝishamburga linio, pli ol klare esprimita en la elekto de komitatanoj B - ordinaraj saĝo kaj prudento tamen venkos. Tial malfermante la kunsidojn de la Komitato en la salono Hodler mi diris, ke espereble la spirito de la fondinto de UEA animos la kunsidojn. Vane. Ĝi forestis.

En tiaj kondiĉoj okazis la elektoj de komitatanoj C fare de la 49 ĉeestintaj komitatanoj A kaj B. La bloko de komitatanoj el la 4 orienteŭropaj landoj (18) kaj de iliaj samopiniantoj el aliaj landoj (minimume 4) plus kelkaj, kiuj aliĝis al la bloko ne pro politikaj, sed pro aliaj motivoj, menciitaj supre, havis absolutan plimulton. Komplete malatentante la principon de art. 25/c de la Statuto kaj la regulojn de art. 29 de la Ĝenerala Regularo, la bloko voĉdonis laŭ antaŭe faritaj interkonsentoj, kaj laŭplaĉe elektis "siajn homojn", el kiuj 3 (U. Moritz, F. Luin kaj R. Triolle) estis klare forĵetitaj en la elektoj de komitatanoj B, almenaŭ 3 pliaj devus esti eksigitaj el kiu ajn kultura organizaĵo, dum la aliaj, kun 2-3 esceptoj, apenaŭ havas ian ajn meriton por la Asocio. Aliflanke ne estis elektitaj valoregaj kandidatoj, inter kiuj H. Holmes (Honora Prezidanto), D-ro P. Neergaard (mondfama sciencisto), Prof. Fuĵio Egami (alia mondfama sciencisto), G. Becker (ĝis tiam ĝenerala sekretario de UEA), D-ro M. Dazzini (ĝenerala sekretario de ILEI), H. Behrmann (la aŭtoro de Esperanto Programita), D-ro J. Wells (jam mondfama fonetikisto), U. Lins (nia plej bona juna historiisto), B. Maertens (specialisto pri financoj), E. Lapenna (multjara ĉefdelegito, komitatano kaj sekretariino de la Belartaj Konkursoj), k.a. kies "spertoj, scioj kaj laboro" (art. 29 de la Ĝenerala Regularo) ja estus ne nur utilaj, sed vere necesegaj al UEA por decide progresigi la lingvon en la nunaj, escepte favoraj eksteraj kondiĉoj. Siavice, tuta aro da elstare valoraj funkciuloj, inter kiuj Prof. G.Waringhien, eksiĝis el siaj funkcioj en UEA.

Okazis, do, ke landaj asocioj kaj unuopuloj, kiuj fakte devus esti eksigitaj el UEA pro la konsciaj malobservoj de la principo de neŭtraleco kaj pro aliaj kontraŭstatutaj agoj, efektive ekregis la Komitaton kaj la Asocion. En la Komitato kreiĝis artefarita plimulto, kiu ne nur ne spegulas, sed rekte kontraŭas la starpunkton de la grandega plimulto de la membraro, kiel tion evidente montras la rezultoj de la elektoj de komitatanoj B, la kortuŝaj manifestacioj okaze de la adiaŭa parolado kaj multnombraj aliaj signoj de apogo. La fakto, ke la supera organo de UEA ne kondamnis - kaj kun tia plimulto evidente ne povis kondamni sen kondamni sin mem - la naŭzajn nigrigojn de mia nomo, estas la persona kaŭzo de la eksiĝo. La postaj laŭdoj, la formalaj promesoj pri daŭrigo de mia linio, jam dementitaj per la unuaj decidoj de la nova Estraro, kaj rezolucioj pri neŭtraleco fare de tiuj, kiuj krude malobservis ĝin, povas, eble, plu blindigadi naivulojn, sed ne povas ŝanĝi la bedaŭrindan realaĵon.

Mi tutkore dankas al ĉiuj geamikoj, al centoj da kunlaborantoj kaj al miloj da apogantoj, kiuj ebligis, ke per komunaj fortostreĉoj ni konstruu la modernan, prestiĝan kaj fortan ĝishamburgan UEA. Kompreneble, laŭ miaj eblecoj mi plu laboros por la Internacia Lingvo, ĉar, malgraŭ ĉio, mi neniel perdis la konvinkon pri la valoro de Esperanto, nek la fidon je tiu idearo de Humaneca Internaciismo, kiu estas nedisigeble ligita al ĝi. Sed mi povas kunlabori nur kun tiuj Esperanto-organizaĵoj kaj plu flegi amikajn rilatojn nur kun tiuj unuopuloj, kiuj senkompromise kondamnas tiun tutan komploton, laŭte aŭdigos sian voĉon kaj agos konforme ĉu en la kadro de UEA ĉu ekster ĝi.

Prof. D-ro Ivo Lapenna

Fotoj: Biblioteko Hector Hodler


reen al la ĉefpaĝo