30.3.2004

Kandidatoj por B-komitataneco:

Wu Guojiang volas ke komitatanoj raportu

Wu Guojiang estas B-komitatano kaj respondeculo pri la ĝemelurba agado de UEA. Li proponas, ke ĉiuj estraranoj de UEA laŭvice deĵoru dum iu periodo en la Centra Oficejo. Por aktivigi la komitatanojn, li opinias, ke ĉiuj komitatanoj ricevu konkretajn taskojn kaj raportu pri siaj sukcesoj en la laboro. Se petita, li konsentus partopreni en la nova estraro de UEA, elektota en Pekino.

Wu Guojiang naskiĝis en 1965 kaj loĝas en la urbo Fushun en la nordorienta parto de Ĉinio. Li laboras kiel inĝeniero en esplor-instituto. Esperanton li lernis en 1984, kiam li aliĝis al kurso de la ”monda lingvo”, kredante ke temas pri la angla.

- Tamen enirinte en la kurson mi trovis, ke ĝi ne estis pri la angla lingvo. Dum la lernado mi pli forte interesiĝis pri tiu ĉi lingvo.

Libera Folio: Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?

- Disvastigo kaj apliko. Multigi membro-nombron kaj vastigi utiligon de Esperanto estas la unuavicaj celoj de la movado.

Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?

Disvastigi kaj apliki Esperanton ĉiam estas miaj taskoj, ekzemple kiel unu el la ĉefaj respondeculoj de la provinca Esperanto-asocio, ĉiujare mi kaj miaj samideanoj iniciatas kelkajn agadojn (diversaj kursoj, seminarioj ktp). Enkadre de UEA mi organizas la agadon pri ĝemelaj urboj.

Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?

- Jes, mi antaŭe dufoje kandidatis por tiu posteno, sed nur la duan fojon mi sukcesis kaj estis elektita por la periodo 2001-2004. Se la memoro ne trompis min, mi siatempe estis la unua ĉina esperantisto, kiu ricevis tian honoron.

Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?

- La movado estas monda, la strukturo de la komitato estas regione reprezenta, kiel esperantisto en evoluanta lando, mi esperas, ke mia kandidatiĝo povas helpi konservi tian kontinuecon. Aktive kontribuante al loka E-movado mi tutkore antaŭenigas la laboron de UEA kaj penas akceli la regionan kaj mondan E-movadon per praktika agado, se mi sukcesos.

Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?

- Ĝis nun mi faris nenion por kampanji krom tio, ke mi petas kelkajn samideanojn, kiuj havas oftajn kontaktojn kun mi, pronponi min kiel kandidatanton por la posteno, ĉar mi kredas ĉiam, ke ĉiu voĉdonanto povu fari sian justan decidon.

En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?

- Mi ĉiam emfazas tiun ĉi problemon, ekzample mi ĉiujare sendas al tiuj virinaj esperantistoj dum la internacia virina tago miajn salutvortojn , en kiuj mi multfoje substrekis tiun problemon. Mi opinias, ke la strukturo de la gvidaj organoj estu regione egaleca kaj reprezenta por faciligi la laboron de UEA. Kompletigi la nunan labor-sistemon kaj elekti talentulojn kun bona kvalito, juno kaj iniciatemo estas grava por ŝanĝi la situacion.

Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?

La ĉefaj problemoj estas, ke la estraranoj de UEA ne laboras en la sidejo, kaj nemalmultaj komitatanoj ne havas substancan laboron. Mi proponas, ke ĉiu estrarano alterne deĵoru en la sidejo de UEA kaj rekte partoprenu kaj gvidu la priajn laborojn, kaj UEA starigu raport-sistemon de komitatano.

Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn?

- Efike regi la falon de la membro-nombro kaj (re)aktivigi utiligon de Esperanto en kelkaj kampoj. Kiel vi scias, nun mi respondecas pri la projekto"Ĝemelaj Urboj", tio multe progresas. Ĝi rilatas multajn kampojn, do, mi plie profundigas la laboron por solidigi tiujn sukcesojn kaj meritojn.

Ĉu vi antaŭe membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?

- Aktiveco kaj iniciatemo estas miaj spertoj dum mia nuna oficperiodo (2001-2004). Pri la funkciado de la komitato mi ĵus priparolis tion, koncize, starigi raport-sistemon por la komitatanoj.

Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?

- La nuna distribuo estas racia, sed oni povas konsideri pliigon de la B-komitatanoj, ĉar la individuaj membroj minimume ĉiujare kontribuas al UEA pere de kotizo-pago

Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi? Kiun taskon?

Unuiĝo, aktiveco, juniĝo, energio, iniciatemo kaj praktika kapablo estas bezonataj. Nun estas malfacile respondi la postajn demandojn. Tamen estas klare, ke mi tutkore plenumus tion se oni proponus iun taskon al mi.

Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?

Mi farus tian elekton laŭ la kriterioj de la labor-sinteno al nia movado, inkluzive de aktiveco, kontribuo, energio, iniciatemo kaj praktika kapablo, precipe la praktika kapablo.


Reen al la ĉefpaĝo