16.3.2004

Esperanto en la reto

Retanoj realigas Revon

Reta Vortaro (mallonge Revo) estas senpage uzebla komputila vortaro. La nomo jam esprimas ĝian koncepton. Ĝi estas ne nur konsultebla per Interreto, sed ankaŭ prilaborata de redaktantaro tra la reto. Reta Vortaro ĝi nomiĝas ankaŭ pro la multaj interligoj inter la artikoloj.

Kio do estas tiu Reta Vortaro? Se vi ne jam trovis ĝin, vi mem rigardu ĉe http://purl.org/net/voko/revo/. Temas pri ĝenerala Esperanto-vortaro kun difinoj, ekzemploj kaj plurlingvaj tradukoj. Ĝi estas malpli ampleksa ol Plena Ilustrita Vortaro, sed ĝi daŭre kreskas.

Ekzistas pluraj ebloj aliri la enhavon de la vortaro: krom laŭ la kutima aliro per la kapvortoj vi povas trovi vortojn per la nacilingvaj aŭ fakindeksoj, sed ankaŭ per la interreferencoj kaj la tezaŭro. Ne sciante ekzemple la esperantan nomon de tiu planto el kiu oni faras mustardon, vi povas aŭ iri al la vorto "mustardo" kaj tie trovi la referencon al sinapo. Aŭ - konante, kiel duonbotanikisto, la aspekton de la planto, kaj sciante, ke ĝi parencas al brasiko - vi povas iri al la kapvorto "brasiko", tie sekvi la piedsignojn gvidantajn en la tezaŭron, iri supren al "brasikacoj" kaj laŭ la listo de la specioj vi trovos ankaŭ la artikolon pri "sinapo" kune kun bildo de la planto.

Retan Vortaron kreas aro da redaktantoj, kiuj regule aŭ de tempo al tempo sendas siajn kontribuaĵojn per retpoŝto al redaktoservo. Tiu servo ne estas aro da homoj, kiuj legas multajn retpoŝtaĵojn kaj pene enmetas la redaktojn en la vortaron, tion prizorgas komputila programo, kiu ĉiutage akceptas la retpoŝton, kontrolas la sintakson de la kontribuoj kaj aŭtomate ŝovas ilin en la vortaron.

Poste ĝi rekreas la tutan vortaron kaj la ŝanĝoj aperas horon poste en la publika TTT-ejo de la vortaro - komprenble kun ĉiuj indeksoj aktualigitaj tute aŭtomate. Tiel daŭras averaĝe nur duontagon, ĝis la kontribuoj aperas en la vortaro. Kaj ne necesas ĉefredaktanto, kiu povus bremsi kaj malmotivigi la kontribuantojn. Eraroj kaj aktualigoj povas okazi kvazaŭ tuje, ne nur post 30 jaroj, kiel ĉe la ordinaraj vortaroj.

Malavantaĝo de tiu procedo estas, ke la redaktantoj devas sekvi striktan sintakson, por ke iliaj sendaĵoj povu aŭtomate traktiĝi. Tiu sintakso konvenas al la internacia normo XML kun dokumentodifino aparte kreita por esperanta vortaro. Per XML oni povas doni al la vortaraj artikoloj tre flekseblan, sed klaran strukturon. Saman strukturon cetere uzas Astronomia Vortaro

Cetere la strikta strukturo permesas ankaŭ facilan eltiradon kaj transformadon al aliaj formoj. Tiel oni el unu fontotekstaro povas fari version por poŝkomputilo por presado, nacilingvan aŭ fakvortaron. Ekzemple la matematika vortaro de Marc Bavant, aperinta antaŭ nelonge, baziĝas sur artikoloj per kiuj la sama aŭtoro kontribuis al Reta Vortaro.

Jen kelkaj statistikaj informoj pri la vortaro (de 2004-02-17):

Kapvortoj:

  • artikoloj: 8473
  • derivaĵoj: 17825
  • sencoj: 23457
  • bildoj: 224
Tradukoj:
  • rusaj: 25878
  • germanaj: 23891
  • francaj: 19643
  • nederlandaj: 15500
  • hungaraj: 14713
  • belorusaj: 12643
  • anglaj: 11138
Fakvortoj:
  • matematiko: 1222
  • botaniko: 765
  • zoologio: 736
  • ekonomiko, financo, komerco: 584
  • medicino, farmacio: 441
  • komputiko: 387
La redaktantoj kaj interesitoj pri la vortaro havas diskutforumon kie ili pridiskutas lingvajn kaj teknikajn problemojn. Se vi mem volos kontribui al la vortaro per tradukoj, difinoj, bildoj aŭ simplaj korektoj vi estos tre bonvena inter la redaktantoj. Ĉia helpo, eĉ se malgranda, helpos prosperigi la komunan projekton kun la celo de ĉiam aktuala kaj vere plena, t.e. kompleta, ĝenerala esperanta vortaro.

Wolfram Diestel
(teknika prizorganto de Revo)


Reen al la ĉefpaĝo