27.1.2004

La elektoj en UEA:

Varia aktiveco dum la jaroj

La plej amasa voĉdonado en la historio de UEA okazis en 1998, kiam 2328 individuaj membroj partoprenis la elektadon de B-komitatanoj. En 1974, kiam ankoraŭ voĉdonis nur la delegitoj, la aktiveco malantaŭ la kulisoj estis enorma. La nuna gvidantaro de UEA volas teni la nomojn de la kandidatoj sekretaj laŭeble longe. Sed jam estas konfirmite, ke Ans Bakker kandidatas por la nova estraro de UEA.

La interesiĝo de la membroj kaj de la gvidantoj al la elektoj tre variis dum la jaroj. En 1974, antaŭ la Hamburga kongreso, la delegitoj laŭ la tiama statuto devis elekti ses komitatanojn B. Tiam estis 14 kandidatoj, kaj okazis intensa kampanjado. Eĉ en oficiala cirkulero de UEA, kiun Ivo Lapenna subskribis kiel prezidanto, li faris reklamon por siaj kandidatoj.

Tamen la tiujara kampanjo okazis grandparte nepublike. Ekzemple la tiama nederlanda ĉefdelegito alvokis siajn delegitojn voĉdoni por kelkaj "taŭgaj" kandidatoj. Samtempe en orienteŭropaj landoj Esperanto-asocioj instigis la delegitojn de UEA voĉdoni por kandidatoj, kiuj estis taŭgaj el la vidpunkto de tiuj oficiale aprobitaj asocioj. En letero sendita al ĉiuj delegitoj de UEA en Ĉeĥoslovakio, la prezidantoj de la du respublikaj Esperanto-asocioj kaj la ĉefdelegito de UEA skribas:

Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la Asocio de Esperantistoj SSR [Slovakio, la red.] deziras ke la balotojn partoprenu ĉiuj niaj delegitoj de UEA /laŭ la Jarlibro 1973/, iliaj voĉoj validu kaj ke la elektitaj komitatanoj de UEA kontribuu kaj al niaj interesoj kaj al interesoj de ĉiuj Esperanto-movadoj en socialismaj ŝtatoj kaj certe ankaŭ al interesoj de UEA.

Poste la delegitoj estas admonataj voĉdoni por ses nomitaj kandidatoj, kaj la letero finiĝas per plia atentigo:

Per tiu ĉi proceduro ni realigos komunajn interesojn. Ni denove atentigas, ke ne temas pri via privata opinio dum voĉdonado, tiel tion prezentas foje organoj de UEA, sed pri neceso voĉdoni tiel, kiel tion bezonas organizaĵo, kiu vian deligitecon aprobis.

(Legu la tutan leteron ĉi tie.)

Poste estis enkondukita la nova statuto de UEA, aprobita en 1980. La nova statuto jam donis la voĉdonrajton al ĉiuj individuaj membroj - proceduro sendube pli demokratia, ĉar la delegitoj ne estas elektitaj de la individuaj membroj. Tamen kompreneble la dissendado de balotiloj al ĉiuj individuaj membroj kostas iom pli da mono.

Dum la jaroj la aktiveco de la membroj kaj de la funkciuloj tre variis, sed ĝis nun nur unufoje okazis, ke la B-komitatanoj estis elektitaj sen voĉdonado. Tio okazis en 1992, kaj ankaŭ tiam fakte dekomence estis pli da kandidatoj ol lokoj. Tamen unu kandidato retiriĝis, por ke UEA, kiu tiam troviĝis en seriozaj financaj problemoj, ne devu uzi milojn da guldenoj por balotado.

En 1995 estis nur 11 kandidatoj por ok lokoj, kaj tiam voĉdonis 1388 membroj. Ĝis nun rekorda estis la partopreno en la jaro 1998, kiam 2328 individuaj membroj voĉdonis por decidi, kiuj el la 15 kandidatoj ricevu la 8 lokojn. Tamen eĉ en tiu rekorda jaro nur 34% el la individuaj membroj fakte uzis sian demokratian rajton influi la konsiston de la komitato. La plej multajn voĉojn, 1436, en tiu jaro ricevis la prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong.

Iom malpli alta estis la aktiveco de la membroj en la sekvaj elektoj en 2001. Tiam voĉdonis precize 1887 membroj el 6010 - 31%. Antaŭ la elektoj la tiama vic-prezidanto de UEA, Renato Corsetti, publike anoncis, ke li ne reprezentas la individuajn membrojn en la estraro de UEA, kaj tial ne vidas iun ajn kialon kandidati en la demokratiaj elektoj.

- "Elekta etoso" ne apartenas al la esperantistaj tradicioj, skribis Renato Corsetti en la komitata diskutlisto, kaj daŭrigis:

- Mi neniam reprezentis en UEA individuajn membrojn kiel tiajn. Se mi reprezentas iun, mi reprezentas poresperantajn aktivulojn (mi substrekas POR-esperantajn) sendepende de tio, ĉu ili estas membroj individuaj aŭ kolektivaj aŭ ne-membroj. Sur siaj ŝultroj, laŭ mi, ili tenas la tutan konstruaĵon. Sekve mi ne havis iun ajn kialon por prezenti min kiel kandidaton por B-komitataneco.

Renato Corsetti promesis baldaŭ respondi al nia demando, ĉu li en ĉi tiu jaro kandidatos por B-komitataneco, kaj poste por la prezidanteco. La informojn pri la jam alvenintaj kandidatiĝoj Ans Bakker, la estrarano pri financoj kaj administrado, volas teni sekretaj.

- Ni atendu la informojn kiujn sendos al ni la instancoj pri tio rajtigitaj. Ili espereble ĝustatempe sendos la dokumentojn al la koncernuloj.

Ne estas klare, pri kiuj "instancoj" parolas Ans Bakker. Neniuj statutaj aŭ aliaj reguloj malpermesas informi pri alvenintaj kandidatiĝoj, kaj finfine tio estus ja absurda - ĉiukaze la nomoj de la kandidatoj estos nepre rivelitaj, kiam komenciĝos la balotado.

Intertempe pro erare sendita mesaĝo malkaŝiĝis, ke Ans Bakker mem kandidatas por la nova estraro de UEA, elektota en Pekino. En mesaĝo evidente celita nur al Ans Bakker persone, la prezidanto de la elekto-komisiono Edvige Tantin-Ackerman petis ke s-ino Bakker sendu sian kandidatiĝan leteron kune kun subteno de du komitatanoj. La privata mesaĝo erare aperis en la diskutlisto de la tuta komitato.

Ans Bakker tamen ne konsentis respondi al demandoj de Libera Folio pri ŝiaj celoj dum la venonta periodo en la estraro de UEA, nek pri tio, kiel ŝi proponas plibonigi la financojn kaj administradon de UEA, pri kiuj ŝi dum ĉi tiu periodo respondecas.

Tamen en la baldaŭa tempo la komitato kaj membraro de UEA kun intereso legos la unuan raporton de la elekta komisiono, kiu serĉas taŭgajn kandidatojn por la sekva estraro. Al la komisiono la kandidatoj espereble prezentis siajn programojn, kio donos ankaŭ al simplaj membroj la eblecon sekvi la elektoprocezon ekde la komenco, kaj ankaŭ nerekte influi ĝin.

Ja la estraron elektas la komitato, sed ĉiuj membroj havos la eblecon diri al siaj komitatanoj sian opinion pri la estraranaj kandidatoj, kaj eĉ proponi aliajn. Sed antaŭ ĉio la individuaj membroj ankoraŭ havas la eblecon influi la konsiston de la komitato mem en la baldaŭaj balotoj.


Reen al la ĉefpaĝo