Cirk. let. 6/1974: Aldono (Traduko en Esperanto el la ĉeĥlingva originalo)

Praha, aprilo 1974

Strikte konfidenca!

Al ĉiuj delegitoj de UEA en ĈSSR

Afero: Elekto de komitatanoj "B" por periodo 1974-1977

Estimataj delegitoj,

laŭ anonco de la februara numero de revuo Esperanto, okazas ĉijare elektoj de 6 membroj-komitatanoj B/UEA. Ĉar entute anonciĝis 14 kandidatoj, necesas okazigi skriban baloton.

En tiuj ĉi tagoj vi ricevis voĉdonilon kun la nomoj de 14 proponitaj kandidatoj kun iliaj karakterizaĵoj kaj la koncernaj instrukcioj.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la Asocio de Esperantistoj SSR deziras ke la balotojn partoprenu ĉiuj niaj delegitoj de UEA /laŭ la Jarlibro 1973/, iliaj voĉoj validu kaj ke la elektitaj komitatanoj de UEA kontribuu kaj al niaj interesoj kaj al interesoj de ĉiuj Esperanto-movadoj en socialismaj ŝtatoj kaj certe ankaŭ al interesoj de UEA. Tial ni rekomendas al vi kaj petas vin kiel delegitojn de niaj asocioj sekvi jenan proceduron:

- sur la voĉdonilo signu per kruceto /en por tio destinita kvadradeto/ nur ses de ni menciitaj kandidatoj, nome la jenajn: Ĉoliĉ L. Felsö P. Luin F. Moritz U. Pettyn A. Triolle R., Genĉev G.,

- la voĉdonilon subskribu, metu daton kaj la lokon de la delegito kaj sendu en fermita koverto al adreso: C.O. UEA Rotterdam plej malfrue ĝis la 31-a majo 1974 !

- se vi hazarde jam aliel voĉdonis, sed la voĉdonilon ankoraŭ ne forsendis ne surskribu ĝin (en senco: ne ŝanĝu ĝin per novaj skriboj, rimarko de trad.) sed petu je la sama adreso novan voĉdonilon kun klarigo, ke la ekzistanta (la ricevita, rimarko de la trad.) fuŝiĝis senintence.

Per tiu ĉi proceduro ni realigos komunajn interesojn. Ni denove atentigas, ke ne temas pri via privata opinio dum voĉdonado, tiel tion prezentas foje organoj de UEA, sed pri neceso voĉdoni tiel, kiel tion bezonas organizaĵo, kiu vian deligitecon aprobis. Ni atendas vian disciplinitan obeemon.

Pavel Rosa, prezidanto de ZE SSR

ing. Fr. Sviták, prezidanto ĈES

Josef Vítek, ĉefdelegito UEA

Atentigo: Por la multobligo ni uzis la malnovan, ne plu validan leterpaperon.


Reen al la ĉefpaĝo