14.10.2003
La anonima movado ŝanĝas sian formon
En la oktobra numero de revuo Esperanto aperos pripensinda teksto de Jardar Eggesbø Abrahamsen. La versio kiu aperos tie estas la unua variaĵo de teksto, kiun Jardar Eggesbø Abrahamsen poste reverkis. Kun la permeso de la aŭtoro ni publikigas la novan version.
Ni demandis al Jardar Eggesbø Abrahamsen, kial li ne plu estas kontenta pri la unua versio kaj ne volis, ke ĝi aperu en revuo Esperanto.
- La origina eseo estis tro finvenkisma laŭ mia gusto. Per la ŝanĝoj mi
igis ĝin pli neŭtrala rilate al la diskuto pri finvenkismo kaj raŭmismo,
kaj samtempe mi inkluzivis averton pri politikigo de Esperanto ekzemple per
oficialigo de la lingvo kiel EU-lingvo. Alivorte, la nova versio estas pli
matura.
La aŭtoro esprimis sian malkontenton pri la fakto, ke aperos malnova teksto, kvankam ankaŭ la nova versio longan tempon kuŝis ĉe la redakcio.
- Mi sendis ĝustatempe. Du monatojn poste Stano Marček skribis al mi ke li "tamen
uzis la unuan version" ĉar ĝi ŝajnis al li "pli konvinka, pli
originala, pli bona".
- Mi jam plurfoje spertis ke homoj ne respektas la kopirajton kaj
distriburajton de la verkinto. Pro tiaj malagrablaj spertoj mi
reagas forte kiam redaktoro de serioza periodaĵo aperigas malnovan
version de eseo, version kiun mi retiris. Mi simple ne atendis de la revuo
Esperanto.
Ĉu vi volus iel ĝenerale komenti la nunan linion de revuo
Esperanto?
- Mi taksas la revuon relative serioza, ekzemple kompare al la relative
mensogema kaj skandalema Heroldo de Esperanto. Ĝuste pro tiu ĝenerala
seriozeco min ĉagrenas kaj surprizas tiu redaktora decido. Se Heroldo de
Esperanto farus simile, mi tute ne surpriziĝus.
Ni demandis ankaŭ al la redaktoro de revuo Esperanto Stano Marček, kial okazis tia malrespekto de la aŭtora volo.
- Nu, por esti sincera, mi aperigis lian eseon, kiu jam sufiĉe longe "staris
en la vico", kaj nur post transdono de la revuo al la presejo mi konstatis, ke
intertempe venis alia versio de la eseo (komplete relaborita, kun multaj
principaj ŝanĝoj).
Konstatinte tion mi tuj komparis la du versiojn kaj felĉe konstatis, ke la
unua estas - laŭ mia redaktora prijuĝo - multe pli bona, kaj do mi ne
bedauris la mison. Tamen mi tuj informis la autoron pri la afero (kiu reagis
kolere kaj tuj informis la liston uea-membroj).
Jardar Eggesbø Abrahamsen estis iom surprizita pri tia klarigo:
- Tio estis novaĵo por mi. Stano prezentis al mi la aferon tiel, ke mi
kredis ke li uzis la malnovan version ĉar li trovis ĝin pli bona. Do kvankam mi sendis la novan versio jam antaŭ pli ol du monatoj, mi pli
kontentas pri tiu klarigo ol pri la unua mesaĝo de Stano. Ĝi kolerigis
min. La nova klarigo malkontentigas min, sed ne kolerigas min.
Laŭ Stano Marček vere ne okazis io eksterordinara:
- Mi opinias, ke se mi kiel la redaktoro rajtas elekti inter diversaj
alvenantaj artikoloj kiuj aperu kaj kiuj ne, ke mi rajtas elekti ankaŭ inter
du variaĵoj de la sama artikolo, kiu aperu. Ne temis pri korektitaj faktoj,
sed pri funde ŝang'ita eseo, kiu donis (almenaŭ al mi) tute alian
impreson. (Se venus nur la dua, mi ne elektus ĝin por la aperigo).
Eluzante la okazon, ni demandis ankaŭ, ĉu la lastatempa malfruiĝo de la revuo havas iujn specifajn kaŭzojn.
-Kiel kutime ĉe la septembraj revuoj, pluraj homoj, kiuj promesis kontribui al la kongresa
revuo, ne faris tion au faris tion tre malfrue (mi nomas tion postlibertempa
sindromo - post la libertempo simple homoj eksilentas, ĉar ili eklaboras aŭ
ekstudas, aŭ estas lacaj pro organizado au partoprenado de la aranĝoj). Nu
kaj plie aperis "teknikaj problemoj": la numero estis presita, sed unue
malfruis adresetikedoj de UEA - kaj poste mono, bezonata por la ekspedado
(du iom kronikaj malsanoj nun aperis des pli forte). Verŝajne dum jaroj
nenio bone funkcias post libertempo sur nia malnova kontinento... Tamen la
septembra revuo jam estas ekspedita, la oktobra presata kaj la novembra
kompilata. Mi petas indulgon ĉe la legantoj...
|