2.3.2004

Elekto de B-komitatanoj

Nun rekordaj 16 kandidatoj por 6 lokoj!

La nombro de validaj kandidatiĝoj marde kreskis je 3. Inter la kandidatoj estas du nunaj estraranoj de UEA, antaŭa Konstanta Kongresa Sekretario, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto, kaj pluraj antaŭaj kaj nunaj aktivuloj de TEJO. El la 16 kandidatoj nur du estas virinoj. Sep el la kandidatoj loĝas ekster Eŭropo.

Laŭ informoj donitaj de ĝenerala direktoro Trevor Steele ne klaras, kiom da kandidatoj la Centra Oficejo de UEA ricevis ĝis la 28-a de februaro. Tamen Trevor Steele marde oficiale konfirmis, ke estas 16 validaj kandidatiĝoj, kaj listigis la nomojn de tiuj kandidatoj, kiuj sukcesis kolekti la postulatajn dek subtenajn leterojn.

Validaj kandidatiĝoj laŭ oficiala informo donita de Trevor Steele al Libera Folio marde vespere estas tiuj de Yves Bellefeuille, Marija Belošević, Philippe Chavignon, Choi Yun-huy (Hortensio), István Ertl, Slavik Ivanov, Lee Chong-Yeong, Hokan Lundberg, Diccon Masterman, Ivo Osibov, Jukka Pietiläinen, François Simonnet, Chuck Smith, José Antonio Vergara, Amri Wandel kaj Wu Guojiang.

Estas do 16 validaj kandidatiĝoj por la ses lokoj de komitatanoj B, unu pli ol en la rekorda jaro 1998 kiam 15 kandidatoj konkuris pri ok lokoj. Unuafoje dum multaj jaroj estas pli ol duoble tiom da kandidatoj kiom da vakaj lokoj.

Kvar el la nunaj sep komitatanoj B denove mezuros sian popularecon per rekta prijuĝo de la membraro. La plej konata inter ili estas la korea ekonomikisto Lee Chong-Yeong, kiu estis prezidanto de UEA en 1995-98 kaj estrarano denove ekde 2001. Preta por nova mandato estas ankaŭ Amri Wandel el Israelo, kiu supozeble disponeblas ankaŭ por la estraro. Wandel, kiu estas interalie honora prezidanto de TEJO, estis sukcesa estrarano pri faka agado en la estraro de Lee, sed pro kontraŭstaro de Michela Lipari - kiu ankaŭ ĉi-foje ne volas kandidati en demokratia elekto - lia estraraneco limiĝis je unu periodo.

La ĉino Wu Guojiang ĝis nun diskoniĝis kiel diligenta komisiito de UEA pri ĝemelurba agado pli ol kiel B-komitatano. Marija Belošević vekas miksajn sentojn en Kroatio, kie ŝi gvidas asocieton, kiu konkurencas kun la landa asocio de UEA. La konata rusia B-komitatano kaj eldonisto Aleksandr Korĵenkov laŭ la regularo ne povas partopreni en la elektoj, ĉar li ne povis ĉeesti sufiĉe da komitataj kunsidoj dum la lastaj jaroj.

Krom pri Lee, la individuaj membroj povos esprimiĝi nur pri unu alia membro de la nuna estraro, nome la ĝenerala sekretario Ivo Osibov, juristo el Kroatio, kiu ĝis nun estis komitatano C. El la ok nunaj estraranoj nur du rekte reprezentas la membrojn de la asocio: Lee kiel B-komitatano kaj Ans Bakker kiel A-komitatano por Nederlando. Ĉiuj aliaj, eĉ prezidanto Corsetti, estis elektitaj, "pro apartaj meritoj", kiel komitatanoj C. Se ili intencas rekandidatiĝi kiel estraranoj, estas dubinde el la vidpunkto de demokratio, ke ili eskapas la teston de ĝeneralaj balotoj.

Du eksaj oficistoj de UEA, se elektitaj, alportus al la Komitato konon pri la funkciado de la Centra Oficejo, kiu klare estis Aĥila kalkano por la supera organo de UEA. La iama Konstanta Kongresa Sekretario Diccon Masterman, brito loĝanta en Italio, eĉ membris en la Estraro en 1986-89 kaj pretas reestraraniĝi denove. Pli freŝan sperton el la CO alportus István Ertl. Kiel longtempa redaktoro de la revuo Esperanto li ankaŭ elstaras inter la kandidatoj pro sia nedisputeble vasta kono de la nuna movado.

Inter la ceteraj kandidatoj plej multe da sperto havas la kanadano Yves Bellefeuille, kiu dum deko da jaroj aktivis en la estraro kaj aliaj gvidorganoj de TEJO. Kiel juristo li ankaŭ kompetentas pri regularoj, kio ne estas malbonvena virto se oni pensas pri la lastatempa stumblado pri la preparoj por la ĉi-jaraj elektoj.

Kiuj serĉas tute novajn fortojn por la Komitato, povos apogi la nunajn TEJO-aktivulojn Hokan Lundberg kaj Chuck Smith. Ili reprezentas la "retgeneracion", sed ilia kritiko al la nuna Estraro eble impresis tro sovaĝe al la tradicia tavolo de la membraro kaj subfosos ilian balotsukceson. Pli trankvila sed samtempe decida kaj bone argumentita en sia kritiko estis la finna ĵurnalistikisto Jukka Pietilänen, kiu kolektis movadajn spertojn ankaŭ kiel prezidanto de landa asocio. Leviĝanta stelo sur la movada firmamento evidente estas la juna ruslandano Slavik Ivanov, kiu vekis multe da admiro pro sia lerta informa agado pri Esperanto per interreto.

Sen sukceso en tri antaŭaj balotoj partoprenis Philippe Chavignon el Francio, forstisto kaj fakdelegito pri taoismo, vegetarismo kaj aer-sportoj. Li supozeble nun kalkulas pri sia kreskinta konateco interalie en Latina Ameriko, kie li plurfoje instruis. La sola vera latinamerikano inter la kandidatoj estas la ĉilia kuracisto José Antonio Vergara, kiu povus aparte reliefiĝi kiel reprezentanto ne nur de triamondanoj sed de izolitaj Esperanto-aktivuloj ĝenerale.

Choi Yun-huy (Hortensio) el Koreio famiĝis kiel ofta kontribuanto per koreaj dancoj al la arta programo de multaj UK-oj. Ŝiaj klopodoj reaktivigi la virinan komisionon de UEA renkontis malkunlaboremon de eŭropaj virinoj kaj ne atingis grandajn rezultojn.

Tute surpriza nomo inter la kandidatoj estas François Simonnet el Francio. Lia nomo antaŭe ne estis menciita inter la eblaj kandidatoj. S-ro Simonnet estas gimnazia instruisto kaj delegito de UEA en Vincennes apud Parizo. Li estis iniciantinto de alvoko por ke en la preamblo de la proponata konstitucio de EU estu mencio pri la kristanaj radikoj de Unuiĝinta Eŭropo.

Tiel funkcios la elektoj

Por valida kandidatiĝo, ĉiu kandidato devis kolekti subtenon de dek individuaj membroj el minimume tri malsamaj landoj. La kandidatiĝoj kaj la subtenoj devis atingi la Centran Oficejon plej laste sabate la 28-an de februaro. La poŝto en Nederlando ja alportas leterojn en tiu tago, malsame al multaj landoj.

Post tiu dato la ĝenerala direktoro laŭ la regularo de UEA devas unue konstati, ĉu venis pli da validaj kandidatiĝoj ol estas la nombro de la elektotaj komitatanoj B. Ĉar tiel evidente estas ankaŭ ĉi-jare, la direktoro poste devos kunmeti liston de ĉiuj kandidatoj, kun ties biografietoj kaj koncizaj programdeklaroj. Poste tiu listo, kune kun balotilo, estos dissendita al ĉiuj individuaj membroj.

La limdaton por la reveno de la balotiloj al la Centra Oficejo difinas la direktoro, sed inter la ekspedo de la balotiloj el la Centra Oficejo kaj la fino de la balotado devas pasi minimume 45 tagoj. Se la balotiloj estos ekspeditaj ekzemple la 10-an de marto, la plej frua ebla limdato por la fino de la balotado estus la 24-a de aprilo. Tiu tago cetere estas la Malferma Tago, kiam amaseto da individuaj membroj efektive povus atesti la nombradon. Tamen, se la Jarlibro ĉi-jare pretiĝus ĝustatempe,oni povas supozi ke la balotiloj por ŝpari monon estos dissenditaj iom pli malfrue, kune kun la Jarlibro.

La individuaj membroj rajtas voĉdoni por maksimume tiom da kandidatoj, kiom estas la nombro de la elektotaj komitatanoj B, do ĉi-jare oni rajtas kruci maksimume ses nomojn. Ankaŭ balotiloj kun malpli da krucoj estas validaj.

Kiam pasos la limdato fiksita por la fino de la balotado, pri la malfermado de la kovertoj kaj la nombrado de la voĉoj okupiĝos komisiono elektita de la estraro. La komisiono devas konsisti el la ĝenerala direktoro (aŭ la direktoro de la Centra Oficejo, se tia ekzistus) kaj minimume du individuaj membroj de la asocio. Ĉiuj individuaj membroj havas la rajton ĉeesti la malfermadon de la kovertoj kaj la nombradon de la voĉoj.

La ses kandidatoj, kiuj ricevis la plej multajn voĉojn, kompreneble estos elektitaj. En kazo de voĉegaleco decidas, se necese, loto. La novaj komitatanoj B ekoficos en la unua kunsido de la nova komitato en Pekino.


Reen al la ĉefpaĝo