16.12.2003

Roy McCoy en nia intervjuo:

"Ni ne vere povas scii kion esperi"

Roy McCoy, multjara oficisto de UEA, nuntempe la redaktoro de la Jarlibro, konsentis rakonti al Libera Folio pri la etoso kaj funkciado de la Centra Oficejo. Laŭ li, la estraro ne demandis la opinion de la oficistoj rilate la elekton de nova direktoro.

Libera Folio: La kvanto de oficistoj en la CO malpliiĝis kompare kun la pasintaj jaroj. Kiel tio influis la laboron de la oficistoj?

Roy McCoy: Okazis ja redukto, sed ĝi ankoraŭ ne plene sentiĝis. Rob Moerbeek emeritiĝis, sed ankoraŭ venas al la CO kaj laboras volontule, kiel faras ankaŭ Katarína Bodnárová, la partnero de Trevor Steele. Ne estas sufiĉe da homoj eĉ kun tiuj du sensalajraj laborantoj, kaj tio iĝos pli malbona post la foriro de Katarĺna kun Trevor fine de marto.

La rezulto de homomanko, ĉiuokaze, estas ke iuj aferoj ne iĝas faritaj. Komencas okazi pli kaj pli ĉe mi, ekzemple, ke iu skribas al mi petante ke mi faru ion, kion la homo ofte scias esti tute ekster miaj respondecoj. Mi foje povas helpi kiam tio okazas, sed ĝi prenas tempon de aferoj kiujn mi pli devus esti faranta, kaj cetere mi ofte tute ne scias kion fari por solvi la koncernan problemon. Se iu ne ricevas la revuon aŭ la Jarlibron, ekzemple, mi scias nek kial tio okazis, nek kiel korekti ĝin.

Kiuj estas la ĉefaj problemoj en la funkciado de la Centra Oficejo lastatempe?

Mi ne kredas ke ili estas esence malsamaj ol antaŭe. Ni ankoraŭ havas la saman malnovan komputilan sistemon, ekzemple. Ankoraŭ ne estas sufiĉe da homoj, ankaŭ foje mankas sperto, kompetento aŭ motivado. La problemoj povos esti pli severaj post la baldaŭaj foriroj de Trevor kaj Katarína, kaj cetere de Joost Witteveen, la sola oficisto kun aprezinda sperto ĉe la uniksa/linuksa komputila sistemo. Preskaŭ certe okazos daŭraj neplenumoj de iuj rutinaĵoj - respondoj al informpetoj, ĝustatempaj traktoj pri diversaj aferoj ktp - kaj cetere minacas ke iujn aferojn oni simple ne povos fari, ĉar mankos homo kun la necesa komputila scio aŭ lerteco.

Antaŭ iom da tempo oni multe parolis pri plendoj de membroj rilate la servojn de la asocio. Ĉu tiuj plendoj malpliiĝis?

Laŭ mia impreso ne, sed mi ne estas vere en pozicio povi diri pri tio kun plena certeco.

Kia estas la etoso inter la oficistoj?

Ĝi ne estas tute homogena, sed ja indas ripeti tion kion ĉiam diras la nuna KKS Clay Magalhães: ke la rilatoj de la oficistoj inter si ĉiam estis bonaj kaj amikaj, kaj ke tiuj kiuj diras alie prezentas misan bildon. Mi memoras pri la lastatempa aserto de estrarano Grigorjevskij, ke la problemoj de la CO kiam venis Trevor Steele "kernis en la interpersonaj rilatoj", kaj ke Trevor revenigis la Oficejon al normala laborstato ktp. Estis neniu bazo por tia diro. Unue, neniam estis seriozaj problemoj inter la oficistoj; kaj due, Trevor ne efektivigis pozitivan ŝanĝon tiurilate. Tiaj diroj kulpigas la oficistojn pri la miseco, kio estas nejusta, kaj kreditas la Estraron pri solvo, kio estas neĝusta.

Kiel la oficistoj akceptis la informon pri la demisio de Trevor Steele?

Silente. Senvorte.

Kion oni esperas rilate la novan direktoron?

Ni ne diskutis pri niaj revoj rilate tion, kaj mi do ne povas paroli por la aliaj - krom eble diri ke la sugestata reveno de Osmo Buller ĝenerale ne estus malbonvena. Ni ne scias kiuj estas la aliaj kandidatoj, nek scios antaŭ ol la Estraro anoncos sian decidon sen konsulti nin, kaj ni do ne vere povas scii kion esperi aŭ ne esperi.

Ĉu la oficistoj vere ricevas neniujn informojn pri la progresoj en la serĉado de nova direktoro?

Neniujn. Mi demandis al ĉiuj pri tio, kaj ili deklaras sin same sensciaj kiel mi. Kiam Trevor anoncis sian demision, oni ricevis la impreson ke la nova direktoro estas jam elektita - sed ne eblas certi pri tio.

Oni antaŭe multe parolis pri la malfacilaj aŭ mankantaj rilatoj inter la estraro kaj la oficistoj. Kia evoluo okazis sur tiu kampo?

Mi ne rimarkis ŝanĝon, sed almenaŭ ne okazis aparta skandalo pri tio lastatempe.

Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la oficejo? De la asocio?

Pri la oficejo mi diradas jam de jaroj, ke ĝi devus havi unu taŭgan komputilan sistemon konatan kaj uzatan de ĉiuj. Oni deziris ke Linukso estu tiu sistemo, precipe ĉar ĝi estas pli-malpli senpaga, sed oni dungis linuksan programiston por du jaroj kun tre malmulta rezulto. Mi ne havas jam pretan alternativon por proponi, sed okazasatentindaj disvolviĝoj, kaj oni devus sekvi ilin kaj ekmoviĝi en la direkto de taŭga komuna sistemo.

Pri la asocio, mi kredas ke ĝi devas forlasi la ideologiajn aventurojn de la lastaj jaroj kaj simple preni sian evidentan pozicion kiel la ombrela internacia Esperanto-organizaĵo, same neŭtrala pri Esperanto mem kiel pri religio kaj politiko - krom ke kompreneble estu komuna sento pri la boneco de la afero ĝenerale. La malkonsilindo de provoj ŝovi dubindajn ideologiajn postulojn al la homoj - aparte kiam oni ĵonglas kaj rekunmetas la bazajn ideologiaĵojn, foje en bizara maniero - estas laŭ mi klare montrata en la falo de la membraro dum la lastaj jaroj.

Specifa rekomendo mia, kiun mi prezentas jam de jaroj tamen sen sukceso, estas ke la Estraro rezoluciu garantion al la UEA-membraro pri la principaj demokratiaj rajtoj je libera pensado kaj libera sinesprimado pri ĉio rilate al Esperanto, kaj en kaj ekster la asociaj organoj. La fakto ke la Estraro estas konsekvence rifuzinta tion fari, kiuj ajn estas la pravigoj kaj pretekstoj por tio, sugestas ke ja mankas vera intelekta libereco en la asocio, kaj tion mi daŭre konsideras ĝia ĉefa difekto. La problemo estas facile korektebla, sed ne se oni ne volas.

Ĉu la eksterdoma redaktado de revuo Esperanto ne kaŭzas mankojn en fluo de informoj?

Mi supozas ke jes, sed mi ne volas liveri juĝon pri la demando ĝenerale. La kvar ebloj - bona revuo endome, nebona endome, bona eksterdome, nebona eksterdome - ekzistas same praktike kiel teorie. Stano Marcek bone kreas siajn proprajn fluojn, kvankam tiuj de la CO al li estos malhelpataj de la foriro de Katarĺna, kiu multe okupiĝas pri tiu kanalo.

Kiel povis okazi, ke en la revuo aperis malnova kotiztabelo, kaj tute ne aperis informo pri la elekto de komitatanoj B? Ĉu tiaj fuŝoj ĝenerale pli oftas nun, kaj se jes, kial? Aŭ ĉu temis pri unuopa okazaĵo?

Ne estas kvazaŭ tiaj misoj estas afero nur de nun, ĉar ili ĉiam foje okazis. Pri nebona provlegado iugrade kulpas Stano mem, ĉar li ofte ne akceptas korektojn tute ĝustajn, kio malkuraĝigas tiujn kiuj alie pli atenteme zorgadus.

Sed mi tamen simpatias lin, daŭre spertante mem problemojn pro manko de sufiĉa kontrolado. En kia ajn situacio ĉe UEA, oni laboras rapide provante fini ion, kaj esperas ke eventuala miso estos kaptita de alia. Bedaŭrinde, kiel oni vidas en tiuj ĉi kazoj, tio ne ĉiam okazas, kaj aparte kiam mankas direktora supervido.


reen al la ĉefpaĝo