Lasta ĝisdatigo: 7.8.2003

Rašić: ”Gotenburgo estis sukcesa kongreso”

Ni petis la antaŭan Konstantan Kongresan Sekretarion de UEA, Nikola Rašić, komenti la Universalan Kongreson en Gotenburgo. Laŭ Rašić la kongreso estis tre sukcesa, sed li miras pri la neklaraj deklaroj de la estraro rilate la sekvajn kongresojn. Ĝis la fino de la jaro Rašić mem intencas finfari raporton pri enketo rilate Universalajn Kongresojn. Rašić estas optimisma pri la estonteco de la kongresa fako ĉe UEA.

Libera Folio: Kiajn impresojn vi havas pri la unua Universala Kongreso dum multaj jaroj, kiun vi mem ne ĉeestis?

Rašić: - Gotenburgo finiĝis tre sukcese kaj la organizo glate funkciis. Mi aŭdis plurajn laudojn pri la maniero kiel la nova KKS Clay Magalhães gvidis la aferon. Mi sekvis la kongreson ĉiutage kun granda interesiĝo kaj estas tre kontenta pri la laboro de Clay kaj optimisma pri la estonteco de la kongresa fako. Li certe kapablos teni la nivelon de la kongresaj servoj, pluevoluigi kaj plibonigi la funkciadon de la fako.

Kiajn problemojn vi vidas?

- La ĉefaj obstakloj fakte kuŝas en la interna organizo de la Centra Oficejo, pro kio la ĉi-jaraj preparoj okazis sub ekstreme malfacilaj cirkonstancoj, manke de tauga komputila programo por trakti la mendojn kaj librotenadon. Jam la duan jaron oni ne sukcesas finpretigi la softvaron antau la kongreso. Venontjare ĝi supozeble estos finita kadre de la ĝenerala modernigo de la komputila sistemo kaj datumbazo. Neglekto de tiu temo estis la rekta instigo al mia demisio, post lauvica senrezulta atentigo pri la seriozeco de tiu problemo.

Kion vi povas diri pri la venontaj kongresoj?

- La venontaj du UK-oj estas jam deciditaj: Pekino kaj Vilno. Mi nur miras pri deklaroj el la vico de estraranoj ke "pri la UK en 2007 interesiĝas Kanado kaj Japanio, sed ankorau ne venis formalaj invitoj." Ankorau dum mia deĵoro la japanoj sendis kompletan dosieron, precize kiel postulas la Kongresa Regularo. Mi ankau tre pozitive juĝis tiun dosieron. Do, tiu invito estas jam tute oficiala invito kun kompleta dosiero kaj la Estraro nur devas decidi ĉu ĝin akcepti au ne.

- Kanado shajnas esti problema, lau tio kion mi scias, ĉar ŝajne la Landa Asocio ne traktis la temon kaj tute certe ankoraŭ ne ekzistas oficiala invito tiel kiel la Kongresa Regularo preskribas ĝin. Ĉiu ajn rajtas diri ke oni volus inviti la kongreson, sed tia invito ankoraŭ estas tre malproksime de realigho, ĉar necesas sufiĉe da tempo kaj laboro por dece prepari la invitdosieron.Principe necesus ankau vizito de CO-ano antaŭ ol la Estraro traktos la temon. Fakte tia vizito ankorau ne okazis pri Japanio, sed certe baldaŭ devus okazi, kvankam principe eblas decidi ankau sen tio.

Do, por jaro 2007 ekzistas valida invito el Japanio. Sed kion pri jaro 2006?

- La jaro 2006 estas tute neklara, ĉar en tiu kazo ekzistas vere nur interesiĝo. Italoj devus nun transiri al konkretigo kaj efektivigo de sia invito. Fakte la Valencianoj estis multe pli eksplicitaj kaj sendis jam amason de materialoj al CO, kvankam ne ja ankoraŭ plenan dosieron kiel oficiala invitanto.

- Laŭ mia opinio pluraj faktoroj ludas rolon ĉe la decido. Ekzemple Italio ne gastigis UK-on dum preskaŭ 50 jaroj, kaj vere tiu lando mankas jam de longe sur la kongresa mapo. Siatempe mi esploris pri Florenco kaj vizitis la urbon, sed tiam la italaj samideanoj ne interesiĝis pri la invito. Florenco estas bonega urbo kaj havas belan kongresejon. Tiu kongreso povus esti amase vizitota kaj bonfartigi la financojn de UEA. Male al tio, Valencio estus ripeto, eĉ se ripeto de tre agrabla kaj memorinda kongreso. Siatempe Valencio estis relative modeste vizitita kaj nun estas minaco ke venos eĉ malpli da kongresanoj. Alia urbo en Hispanio, ekz. en Eŭskio au Gelegio, havus pli da ŝanco.

Kaj kion pri nova kongreso en Kanado?

- Kanado kaj Usono rekordas pri plej malbone vizititaj UK-oj, kiuj ankaŭ finance modestis. Mi ne rekomendus kongresi en Kanado en la nuna financa situacio. Japanio, Koreio kaj aliaj pacifikaj landoj povus zorgi pri relative bone vizitota ekstereŭropa kongreso, des pli ke la financaj parametroj kiujn mi vidis aspektis tre pozitive. Se mi povus elekti mi preferus ne azii ene de du jaroj, sed ŝajne ne estas alternativo.

Sed en la komitata kunsido multaj ĉeestintoj ekhavis la impreson, ke Japanio kaj Kanado havas similajn ŝancojn por jaro 2007.

- La Estraro devus unuavice serioze trakti la invitojn kiel tion antaŭvidas la kongresa regularo kaj la ĝisnuna praktiko kaj ne lasi sin impresiĝi de individuaj elsaltoj pri eblaj invitoj kiel nefinbakitaj ideoj. Universala Kongreso ne estas aventuro sed centra punkto de agado de UEA. Momente tre urĝas definitivigi la inviton el Jokohamo - alian oni simple ne havas - kaj urĝe decidi pri la jaro 2006, do instigi la italajn samideanojn plenumi la necesajn formalaĵojn.

- Fine mi diru ke estus jam tempo ke iu Estraro de UEA oficiale difinu la bazajn principojn de la kongresa politiko. Pri tio mi pledis dum 15 jaroj sed ne sukcesis atingi la celon. La nuna estraro fakte havis iom pli da komprenemo pri la temo ol la aliaj kaj eble povus fini tiun taskon antaŭ la fino de sia mandato. Estas tre signife ke oni tute ne mencias la kongresojn en la Strategia Plano!

- Nun pretas la unuaj rezultoj de la enketo pri UK-oj kaj mi esperas fini la raporton ĝis la fino de la jaro. Mi kredas ke tiu enketo povus ĵeti klaran lumon sur la vojon de estonta evoluo de UK-oj kaj de UEA.


reen al la ĉefpaĝo