Lasta ĝisdatigo 25.4.2003

Ni petis plurajn konatajn esperantistojn komenti la lastatempajn okazaĵojn en la Centra Oficejo de UEA.

Carlo Minnaja, akademiano:

"Kie estimo mankas, ne mirindas kontrastoj"

Mi ne povas ene de kelke da linioj esprimi min pri la supozata krizo en UEA. Mi legas rapide la mesaĝojn en la diversaj listoj, sed ne havas komentojn nek kreis al mi starpunkton.

Mi nur rimarkas, ke UEA perdas membrojn kaj forton samkiel preskau' ĉiuj asocioj: simple la asocia membreco ne estas plu konsiderata kiel nepra eĉ inter la prikonsentantoj de la ideologio kiu estas malantau' la movado (ĉiuj movadoj). Personoj ŝatas diskuti, renkontiĝi, utiligi ilojn, sed ne plu ŝatas ligi sin per membreco. Tio okazas ĉie, en la kulturaj, politikaj, ideologiaj asocioj, almenau' en mia lando.

Mi ne konas Nikola Rašić, tial mi ne havas kleon por interpreti liajn demisiojn. Same pri la aliaj antaŭaj. Sendube rolas ankaŭ personaj reciprokaj neplaĉoj, preter la fakto, ke oni povas esti e-isto dum la tuta vivo, sed mi apenaŭ konas personon kiu restis oficisto de E-organizaĵo dumvive, tute same kiel oficisto de partio aŭ sindikato, aŭ kultura asocio. Al ĉiu grupo respondas epoko, kaj kiam epoko ŝanĝiĝas, la grupo ŝanĝiĝas. Okazas tiel en ĉiuj asocioj.

Mi nur menciu, ke, kiam temas pri agado grandparte samideanece libervola, kaj kiam la baza esperantisteco estas unuforma, la rilatoj inter nepagata sed ordonanta estraro kaj pagata kaj obeodeva oficistaro estas strukture tre delikataj kaj devas baziĝi sur reciproka estimo. Kie tio mankas, ne mirinde, ke ekestas kontrastoj. Oficistoj demisiantaj povas esti komparataj al maristoj forsaltantaj de sinkanta ŝipo, ili ja alian ŝipon devas serĉi por pluvivi; estaranoj povas oficirastile subakviĝi kun la flago, iliaj vivrimedoj ne dependas de ilia estraraneco.

Ke estraranoj povas havi vundajn aŭ agacajn frazojn aŭ agojn, mi bone komprenas, konante de longe du-tri el ili; ne konante same bone oficistojn, mi ne povas juĝi ĉu tiujn frazojn ili troigas preter la origina intenco.

Mi tute ne havas la kompetenton por sugesti al komitato aŭ estraro solvojn por problemoj kiuj laŭ mi superas la etan E-strukturon. La enlandan E-movadon mi, same kiel la internacian, partoprenas preskaŭ nur el mia skribotablo. Tial mi ne havas sugestojn al la komitato. Mi multe pli min dediĉas al AIS ol al porE-aj organizaĵoj.

Mi ne sukcesas vidi grandan ŝanĝiĝon en la agado de UEA laŭ la lastempaj estraroj. Sed mi estas simpla membro kiu legas la (bonan kaj moderniĝintan) revuon kaj de tempo al tempo vizitas kongreson (ĉiam ripetiĝantan laŭ la sama ŝablono de jardekoj). Jarlibroj kaj libroservoj ĉiam ondis per prokrastoj kaj reakuratiĝoj. Vidate de tiom fore, sensaciaj ŝanĝoj ne aperas. Nomoj de estraranoj kaj oficistoj diversaj pasas sub miaj okuloj, sed specifajn spurojn ili ne lasas, almenaŭ en mi.

Koncerne dispeciĝon de la oficejo, mi ne havas starpunkton. En la epoko de interreto laŭ mi oficejo povas eĉ esti nur virtuala, kaj la agantoj diverslokaj. Domoj difektiĝas, kaj masoninvestitaj kapitaloj ruiniĝas, kaj mankas mono por riparado. Okazas same pri mia loĝejo.


Josef Ŝemer, komitatano:

"Mi timas ke la fino de la asocio proksimiĝas"

La demisioj de la laborantoj de la CO en la jaro 2001 estis reago al la konduto de la tiamaj Estraranoj de UEA en la "Afero Francisco" kaj ili spegulas la malbonajn rilatojn kiuj regis en la lastaj jaroj inter Osmo kaj la CO kaj la Estraro de la Asocio. Laŭ la informoj kiujn mi havas, la tre sindonaj oficistoj estis ŝokitaj pro la konduto de kelkaj estraranoj rilate ĉi tiun "aferon" kaj ili ne havis alian vojon ol eksiĝi, fone de la terura etoso kiu regis tiam en la CO kaj inter la CO kaj la Estraro.

La lasta demisio (de Nikola Rašić) estas sekvo de la neevitebla malbona organiza stato raganta en la CO ekde la demisio de Osmo, Pasquale, Istvan kaj Francisco.

Osmo Buller karakterizis la nunan situacion de UEA kiel pli seriozan ol la krizo post la eventoj en Hamburgo 1974. Kion vi opinias?

Kompreneble (kaj bedaŭrinde) li pravas!

Kion devus lau vi nun entrepreni la estraro por normaligi la situacion de la asocio?

Mi konfesas ke mi ne scias. La vakuo kiu kreiĝis post la forlaso de kelkaj tre kapablaj kaj spertaj laborantoj (kaj la emeritiĝo de Simo nur pligrandigis ĝin!) estas tre granda, kiel mi imagas al mi.

Ĉu la funkciado de la asocio suferus, se estus realigitaj la planoj de la estraro malfondi la oficejon en Roterdamo, dispartigi ĝin kaj movi la pecojn al diversaj urboj?

Mi timas ke se tiu ĉi plano efektiviĝos, tiam ĉiuj servoj de UEA kolapsos kaj la fino de la Asocio alproksimiĝos. Tio estus mortobato.


Amri Wandel, komitatano

"En tempo de ŝanĝoj oni unue devas zorgi pri stabileco"

La demisio de Nikola Rasic estas serioza bato al la administrado de UEA, ne nur pro la perdo de lia 15 jara sperto en la kongresa fako, sed ankaŭ ĉar ĝuste lia demisio respegulas la malfacilan situacion en la CO de UEA: kiel Nikola asertas, la demisio estas sur profesia, ne persona fono.

De mia longtempa kunlaboro kaj kono de Nikola dum longa tempo, li ne facile rezignas kaj lia decido preni tian ekstreman paŝon montras la gravecon de la nuna situacio.

Multaj membroj certe supozos, ke temas pri laŭvica persona konflikto, Kiu estas via impreso pri la kialo de la ripetaj demisioj?

La demisioj en 2001 okazis pro profunda krizo en la rilatoj inter la tiama Estraro kaj la CO, i.a. pro la intenco de la Estraro trovi novan sidejon por la CO sen aŭskulti al la kontraŭoj de la oficistoj, kaj pro personaj falsaj akuzoj. La nuna demisio okazis sur profesia fono, pro problemoj kiuj parte estas rezulto de la ŝanĝoj en la CO kaj parte manko de komunikado flanke de la Estraro.

La antaŭa Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller, karakterizis la nunan situacion de UEA kiel pli seriozan ol la krizo post la eventoj en Hamburgo 1974. Kion vi opinias?

Ĝi estas tre diferenca. En 1974 okazis krizo inter la Komitato kaj la tiama prezidanto de UEA, Ivo Lapenna, sekve de kiu li demisiis. La profesia skipo en la CO ne estis tuŝita. La nuna situacio estas alia: preskaŭ la tuta profesia spino de UEA, tio estas la kvin plej gravaj funkciuloj, demisiis aŭ pensiiĝis ene de mallonga tempo kaj grandparte sen orda transdono de la sperto kaj labormaniero.

UEA povas funkcii sen Estraro, sed ne sen CO. UEA funkciis kaj la membroj apenaŭ sentis ke io estas malbona dum periodoj kiam Estraroj apenaŭ funkciis, sed en la nuna situacio suferas multaj servoj kiel la jarlibro, la delegita reto, la financa mastrumado kaj nun ŝajnas ke ankaŭ la kongresa fako aliĝas al la listo.

Kion devus laŭ vi nun entrepreni la estraro por normaligi la situacion de la asocio?

La nuna Estraro plu iras en la vojo kiun ĝi planis kaj kredas ĝusta. Ĝi provas laŭ sia kompreno trakti la situacion, sed sen vera kontakto kun la ĉiutagaj taskoj en la asocia laboro. Tio ankaŭ ne vere estas la tasko de la Estraro, kaj aparte ĝi ne povas ripari la damaĝon: renversigi la demisiojn, aŭ eĉ rekapti la perditan sperton.

Kio estas la rolo de la komitato en la nuna situacio?

La rolo de la Komitato estis tre limigita. Krom ondeto de demandoj post la demisioj en 2001 la Komitato malmulte reagis pri tiu temo. La nuna demisio levis du-tri seneĥajn reagoj en la Komitata listo.

Antaŭ pli ol unu jaro mi vizitis la COn kaj surbaze de konversacioj kun la oficistoj mi skribis en la Komitata listo, avertis pri la konsekvencoj de tro rapidaj ŝanĝoj kaj nesufiĉa transdono de la spertoj inter la malnova kaj nova skipoj en la CO. Venis pluraj reagoj sed la plimulto aprobis la sugeston de Humphrey Tonkin, lasi tion al la Estraro.

Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la direkto de la asocio dum la nuna estraro?

Ne multe ŝanĝigis la direkto kompare kun tiu de la antaŭa Estraro. Ambaŭ havis planojn por ambiciaj ŝanĝoj en la strukturo de UEA, ignorante la konsilojn de profesiuloj kaj multjaran sperton de la personoj en la CO: la antaŭa Estraro ne emis aŭskulti pro kontraŭaj opinioj, la nuna ĉar la profesiuloj kaj la sperto ne plu ekzistas tie.

Kiuj estas la fortoj kaj malfortoj de la nuna UEA?

La nuna UEA havas multajn planojn kaj ideojn pri kresko kaj disvastigo de la agado sur la esktera kaj interna kampo, sed limigitajn rimedojn realigi ilin kaj mankas sperto por glate funkciigi la servojn al la membroj kaj orde administri sin.

Ĉu la funkciado de la asocio suferus, se estus realigitaj la planoj de la estraro malfondi la oficejon en Roterdamo, dispartigi ĝin kaj movi la pecojn al diversaj urboj?

Mi kredas ke la okazaĵoj en la lasta jaro plifortigas mian tezon ke en tempo de tiom da ŝanĝoj en la personalo en la CO kaj en ĝiaj laborrutinoj oni unue devas zorgi pri stabileco kaj kontinueco, restarigi la servojn kaj la regula funkciadon de la asocion antaŭ ol plani drastajn novajn planojn. Malfondi la CO-n en Roterdamo povus skui UEA dum pluraj jaroj eĉ kiam ĝi estis stabila kaj forta, des pli en ĝia nuna situacio. Pli saĝe estus movi la CO-n al pli moderna domo en Roterdamo.

Transiri al Bruselo povas esti infoma avantaĝo, sed financa katatrofo. Ne nur la aĉeto de nova oficejo, sed ankaŭ la pli altaj impostoj kaj aliaj kostoj ekster Roterdamo povus esti tro peza financa balasto.


William R. Harmon, ĉefdelegito:

"Cirklo da hienoj mordetantaj la kalkanojn"

Mi ne komentos pri ĉi tiu afero. Mi diros nur, ke min tre surprizis Nikola, farante "publikan demision". Iukaze mi alte taksas la karakteron de Nikola Rasic.

Kio estas la rolo de la komitato en la nuna situacio?

La Komitato elektas la Estraron por gvidi la Asocion. Se la Komitato plimulte ne ŝatas la decidojn de la Estraro, ili povos elekti novan. Espereble la Komitatanoj A fidele reprezentas la opiniojn de la koncernaj landaj asocioj.

Kiel lau vi shanghighis la direkto de la asocio dum la nuna estraro?

Unu rezulto al mi ne plaĉa estas la malfruigo de la Jarlibro; sed tion okazigis abruptaj kaj severaj ŝanĝojn en la personaro.

Mi almetu ke en mia mensa okulo mi vidas la malgrandan aron da kritikantoj kiuj tiom lastatempe komentadas rete, kiel cirklon da hienoj mordetantaj la kalkanojn de tiuj, kiuj provas administri la Asocion. UEA bezonas pozitivan kunlaboradon, ne negativan kritikadon.


Torstein Kvakland, komitatano:

"Mi ĉiam pledas por malfermiteco"

Apenau estas hazardo ke tiom da homoj demisias de tiom malgranda laborejo en tiom mallonga tempo. Evidentas ke estis iu konflikto. Tio ja estas konfirmita per komentoj en la diskutlisto por komitatanoj, sed la komitato ne estas plene informita pri kio temas kaj kiamaniere la estraro eventuale laboris au laboras por nuligi ghin.

La estraro deziras ke ni chiuj centrighu nian laborforton al la chefaj celoj de nia laboro. Pri tio mi plene konsentas. Sed: Se trovighas nesolvita konflikto inter la Esperanto-batalantoj, ghi supozeble putrigas la etoson kaj preventas la eblecon atingi niajn celojn. Oni anstataue uzas sian energion por interbatali.

Tial mi chiam pledas por malfermiteco, ech pri malagrablaj aferoj. Necesas ke la partoj interparolas. Nur prilumigo de la kerno de konflikto kaj ambauflanka rezigno pri prestigho povas doni al la flankoj la eblecon kune labori. Oni ne nepre estu personaj amikoj, sed normale profesia kunlaboro necesas kiam temas pri tiom malgranda kaj tre malforta organizo.

Ghis nun mia impreso estas ke oni plej shatus balai eventualan konflikton sub la tapishon, au pli precize, eviti la problemon per silento. Tio donas al eventualaj intrigantoj perfektan ludejon. Tio ne kondukas al brilaj rezultoj rilate al niaj planoj pri informado kaj instruado.

Kion devus lau vi nun entrepreni la estraro por normaligi la situacion de la asocio?

Mi ne estas informita pri aparte nenormala situacio en la asocio. Ja aperis novaj personoj en la CO kaj ili devas alkutimighi al sia laboro kiel chiu alia kiu komencas en nova posteno.

Kie estas homoj ankau aperas konfliktoj. Chiu entrepreno devus havi rutinojn por mastrumo de tiaj interhomaj rilatoj, ankau nia asocio. En mia lando estas ech legho kiu postulas ke labordonanto devas dokumenti kion li faras por eviti nedeziritajn damaghojn pro dangera laboro. Tio ankau inkludas la psikososialan etoson en la laborejo. Mi shatus ke ankau UEA devus dokumenti ke oni aktive kontraubatalas organizajn malsanojn. Tio nepre estus respondeco de la estraro.

Kia estas la rolo de la komitato en la nuna situacio?

Nu, la komitato de UEA estas kontrola instanco kiu kontrolu la laboron de la estraro. Ghi ankau decidas pri la planoj de la organizo kaj do teorie povas stiri la evoluon de la asocio. Tiu organo havus potencon ene en la movado se ghi uzus la eblecojn. Dum mia tempo tio ne okazis. (Mi partoprenis kiel komitatano A ekde la kongreso en Koreio)

Teorie la komitato povus instrui la estraron, sed ne estas tradicio por tio. La komitato ne estas organizita tiel ke ĝi povas efike interveni kiam aperas diversaj situacioj.

Pri tio ne kulpas la estraro. La komitatanoj mem devus reorganizi la komitaton se ili sentas tian bezonon. Se nova laborformo kaj organizado signifas pli da laboro por la unuopaj reprezentantoj, mi dubas ĉu tio estas la deziro de la plimulto. Ĉiama problemo por libervola organizo sen pagitaj dungitoj....

Do mi dubas chu la komitato vere vekighus pro krizo. Se ghi vekighu, ghi nepre estu informata pri la krizo. Tia krizo ja ne estas diskutata.



Jorge Camacho, verkisto, eksakademiano:

"Malfondon de la CO on verŝajne ne povos retrofari"

Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la direkto de la asocio dum la nuna estraro?

Ĉar ankaŭ mi grandparte "demisiis" de taskoj kaj devoj en Esperantujo, t.e. kabeetis, mi povis konstati nur la ŝanĝojn en revuo Esperanto. Ĉi tiu, en redakto de Stano Marcek, regresis kvalite kompare kun la redaktoperiodoj de Ertl kaj Fettes. Tiom, ke mi ne emas legi ion ajn pri la nuna agado de UEA, kaj fakte ne legas. Tiom, ke mi turnas la paĝojn kun fulma rapido kaj legas el tuta numero preskaŭ neniom.

Ĉu la funkciado de la asocio suferus, se estus realigitaj la ankoraŭ ne klare difinitaj planoj de la estraro malfondi la oficejon en Roterdamo, dispartigi ĝin kaj movi la pecojn al diversaj urboj

Oni ne scias, ĉu ĝi gajnos. Sed la malfondon de la CO oni verŝajne ne povos retrofari, se ĝi montriĝos malsukcesa. Ial la plano igas min memori la privatigadon de ŝtataj sanservoj kaj fervojaj sistemoj fare de la Thatĉer-registaro en Britujo, kun la katastrofaj sekvoj, kiujn ĉiu bone informita homo konas.


Jukka Pietiläinen, eksprezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando:

"La estraro devus proponi novajn elektojn"

Se tioma kvanto da laborantoj (duono aŭ preskaŭ duono, ĉu ne?) demisius el asocio en kiu mi estus estrarano kaj dirus ke la kialo estas neeblo kunlabori kun la estraro mi volonte lasus mian postenon por esti reekzamenita de la membraro. Mi kredas ke simila okazus en kiu ajn privata aŭ publika kompanio (kaj jam pli frue ol duono el laborantoj demisius).

Mi ne estas komitatano kaj pro tio ne povas formale proponi novan estraranon sed vere ĝojus se oni detale diskutus pri la problemoj inter la demisiintoj kaj la estraro en la sekva kongreso. [El uea-membroj]


António Martins-Tuvalkin,vicprezidanto de Portugala Esperanto-Asocio

"Per tiom da skandaloj UEA orfigas nin"

Kiel vi komentus la demision de la KKS?

Tio, imagu, estis novaĵo por mi... Maltrankviliga ĝisgale sed iel kohera kun la rozario de similaĵoj okazanta ekde Zagrebo. Mi ege bedaŭras. Mi atentigas tamen ke mi ne opinias kiel vicprezidanto de Portugala Esperanto-Asocio nek reprezente de la portugala esperanto-movado, kompreneble.

Multaj membroj certe supozos, ke temas pri lauvica persona konflikto, Kiu estas via impreso pri la kialo de la ripetaj demisioj?

Al "normala esperantisto", neinicita en kulisajn klaĉojn, ja ŝajnas karaktera konflikto, sed tiajn oni ja devus kapabli superi. Des pli kiam jam sep nerefuteble talentaj homoj eksiĝas proe, malriĉigante la homan kapitalon de la Asocio. Kaj ŝajne ĉiam pro konflikto kun unu sama homo Ĉu tiu unu homo iel ne povus adaptiĝi kaj eviti aŭ mildigi tiom da konfliktoj?...

La antaua Ĝenerala Sekretario de UEA, Osmo Buller, karakterizis la > nunan situacion de UEA kiel pli seriozan ol la krizo post la eventoj en Hamburgo 1974. Kion vi opinias?

Mi ne malkonsentas, eĉ konsiderante ke mi tiun alian ne travivis kiel movadano. Ja almenaŭ tri punktoj montras tiun ĉi nunan kazon pli maltrankviliga:

1. Hamburgo 1974 rilatis (parte) al la "ekstera mondo". Rolis grave la orientlandaj interkonsiliĝoj, la biografio de Lapenna, la 68-emaj TEJO-estroj. La nuna situacio, male, ŝajnas okazi tute kontingence; por ĝi neniu "ekskuzo" estas.

2. En la tiama movado ne tiom grave rolis UEA -- ja SAT ekzistis kiel reala alternativo (eĉ se politike ne tiom ampleksa). Nuntempe SAT reduktiĝis al sensignifa fakasocio kie membras pleje UEA-anoj (ind. aŭ alig.) kaj la nuna "alternativo" el serioz(ton)a movado iĝis burleska tendaro kun ŝiboletoj eĉ pli ridind(ig)aj ol tiuj de la iamaj "pracelanoj" -- tendaro kie cetere ankaŭ regas eviteblaj kvereloj kaj kiu staras nur dank' al la nerefutebla talento kaj "profesieco" de kelkaj ĝiaj estroj. Per la nunaj "skandaloj" UEA orfigas tiujn kiuj (daŭre) vidas ĝin kiel la sola forumo por serioza internacinivela movadlaboro.

3. Post Hamburgo 1974 eksiĝis unu sola homo (ne konsiderindas klubeto da protestistoj). Talentega, prestiĝa, ĥarisma -- sed sola. Kaj jam trivita, jam multon doninta al la movado. Male, nun eksiĝas, unu post alia, tre multaj talentaj kaj spertaj homoj, plene meze de antaŭvidebla "kariero".

Kion devus lau vi nun entrepreni la estraro por normaligi la situacion de la asocio?

Serioze enketi la kaŭzojn. Laŭ mi estas en la estraro ĝis kvin homoj kiuj povus tion fari. Sed ververe, post tiom da kverelado, mi ne esperas pacan solviĝon. Neforgesendas ke ĝuste interna enketado, pri privataj senrilataj motivoj, ekis la situacion kiu daŭras ĝis nun.

Kio estas la rolo de la komitato en la nuna situacio?

Postuli klarigon de la estraro. Mem enketi, kunveni kaj diskuti kiom longe necesos. Konsideri tion, kio vere gravas. Kaj, okaze de la baldaŭa repostenigo, laŭe baloti.

Kiel lau vi shanĝiĝis la direkto de la asocio dum la nuna estraro?

Malfacilas diri. Kelkaj lasttempaj novaĵoj estas pozitivaj, sed kiel scii ĉu ili ne ŝuldiĝas al iu malkontenta demisioto? Specife pri kelkaj estraranaj pozicioj mi kredas atesti ian danĝeran "aŭtismecon" pri iuj (ne ĉiuj) aspektoj de la UEA-agado; noteblas ankaŭ manko de strategia ordigo de prioritatoj, kvazaŭ ĉio estus same grava kaj endus nur multe labori, negrave kion specife farante.

Kiuj estas la fortoj kaj malfortoj de la nuna UEA?

Komparante kun iuj aliaj movadaj instancoj (inkl. eĉ kelkaj landasocioj) ŝajnas al mi ke UEA ne plene elprofitas ĝiajn homajn rimedojn -- kaj eble eĉ ankaŭ ne la materiajn.

Ĉu la funkciado de la asocio suferus, se estus realigitaj la planoj de la estraro malfondi la oficejon en Roterdamo, dispartigi ĝin kaj movi la pecojn al diversaj urboj?

Teorie, eblas tia disigo de la laborelementoj, kaj gravas ĉefe ke taŭga laborplano estu kreita kaj obeata: Bone funkcianta "reto" de laborunuoj, kun efika informfluo, taŭge preparitaj homoj kaj klara taskdivido preferindas al lokalo fizike unueca sed kie regas marasmo kaj malordo.

Tamen direblas ankaŭ la malo -- kaj ŝajnas al mi multe pli sekure teni ion similan al la antaŭ-2001-a situacio (kun konstanta strebo al plibonigo, per kontrolataj ŝanĝoj) ol iom impluse kaj kaprice aerosoli taskojn al izolitoj -- dekojn da fiaskoj naskis ĝuste tiu emo, ofta en nia (cetere tre amnezia) movado.


Reen al la ĉefpaĝo

Carlo Minnaja

Josef Ŝemer

Amri Wandel

William Harmon

Torstein Kvakland

Jorge Camacho

Jukka Pietiläinen

António Martins-Tuvalkin