Lasta ĝisdatigo: 17.9.2003

Geoffrey King:

”Nenio ligas la nunajn problemojn kun la tiamaj”

Laŭ s-ro Geoffrey King, kiu laboris en la Centra Oficejo de UEA dum la hamburga krizo, la krizo en 1974 estis ĉefe kaŭzita de faktoroj ekster Esperantujo, dum pri la nunaj problemoj kulpas la esperantistoj mem. Ĉi-sube ni publikigas la komentojn kiujn s-ro King, nuntempe la bibliotekisto de Esperanto-Asocio de Britio, sendis al Libera Folio

Birthe Lapenna: ”La krizo de UEA komenciĝis jam komence de la 70-aj kun la kulmino dum la Hamburga Universala Kongreso de Esperanto, 1974. Estas rimarkinde, ke la tiamaj komplotintoj tuj troviĝis inter la gvidantoj de UEA, kaj ke ili ankorau estas gvidantoj de ĝi.”

Geoffery King:

- Nenio ligas la nunajn problemojn kun la tiamaj. Jes rolas kelkaj el la samaj homoj, sed tridek jarojn pli aĝaj, kaj en tridek jaroj la homo multe ŝanĝiĝas. La eventoj de 1974 rezultis el organizita agado; la nunaj rezultas el... nu kiu scias? Ŝajne el interpersona malharmonio.

”Ĵus aperis du kompaktdiskoj kun paroladoj/prelego de Ivo Lapenna.”

- Volonte la Biblioteko Butler ricevus ilin

”En UEA troviĝas bobenoj, profesie faritaj dum la UK-oj, i.a. kun ĉiuj Festparoladoj de Ivo Lapenna. Antaŭ longe kaj multfoje mi petis, ke UEA mem produktu kompaktdiskojn kun tiuj Festparoladoj, aŭ ke ĝi pruntu al mi la koncernajn bobenojn. Ĝis nun nenio okazis, kaj - la tempo pasas ...”

- Ĉu s-ino Lapenna imagas, ke post paso de 30 jaroj, tiuj registraĵoj estas ankoraŭ aŭskulteblaj? Fakulo-kolego diris al mi, ke magnetofona bendo komencas degeneri post proksimume dek jaroj. Ĉu, post tiom da jaroj, la homoj de UEA eĉ scias kie estas tiuj bendoj? Siatempe mi aŭdis plurajn el tiuj Festoparoladoj. Ili estis efektive inspiraj, kaj ankaŭ nun ili estus tiaj, sed se ili estas perditaj, nenio fareblas.

”Restas ankaŭ la sama cenzurado de la revuo Esperanto, kiel ili tiam enkondukis. Pro tio la Adiaŭa Parolado de Ivo Lapenna, mia edzo, "Esencaj Kaŭzoj de mia Eksiĝo", neniam estas publikigita krom en la hispana bulteno "Boletin" ... Mi sentas, ke venis la momento publikigi tiun gravegan historian kaj informriĉan artikolon, esenca kaj por la tiamaj kaj por la pli novaj esperantistoj...”

- Oni audas diversajn plendojn pri la revuo Esperanto, sed, miascie, pri cenzuro oni ĝis nun ne plendis.

- Ĉio ĉi ne ŝanĝas la opiniojn, kiujn mi jam aliloke esprimis, ke en 1974 certe okazis organizita kampanjo por instigi eksiĝon de prof. Lapenna; kaj ke paralele kaj samtempe KomPartiaj instancoj en Moskvo enigis politikajn marionetojn en la Komitaton de UEA. Sed la deklaroj de s-ino Lapenna malhavas pruvojn kiuj konfirmus aŭ malkonfirmus tiun mian opinion.

Pli frue en la retlisto uea-membroj Geoffrey King komentis jene:

- Oni povus imagi, ke eblas rekta komparo inter la nuna situacio kaj tiu de 1974. Tamen oni ne tro insistu pri tio. Ekzemple, en 1974 la membronombro estis solida kaj la "granda falo" venis en postaj jaroj - fakte sub prezido de Tonkin, kvankam li mem ne kulpis. La nunan krizon akrigas membronombro jam falanta.

- Due, en la krizo de 1974, influis eksteraj faktoroj. Ne nur estis interne de la E-movado kampanjo por eksigi la prezidanton, sed samtempe okazis politika infiltrado. Ĝi estis reala: mi vidis ĝin. Male, la nunan krizon kaŭzis nur esperantistoj. Ĝi devenas iometete de mondaj ekonomiaj faktoroj, sed precipe de interpersonaj disputoj kaj ĝenerala fuŝeco. Do anstataŭ reverki la historion ni rigardu nur al la nuntempo.


reen al la ĉefpaĝo