Lasta ĝisdatigo:30.9.2003

Brusela Centro ne perdis la esperon

UEA ne plu financos la Bruselan Komunikad-Centron, sed la monkolekta kampanjo lanĉita de la predizantoj de UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio jam atingis pli ol duonvoje. El la bezonataj 30.000 eŭroj jam estas promesitaj 16.000. Tamen eĉ se BKC plu funkcios venontjare, la mono kredeble sufiĉos nur por unu dungito.

Ankoraŭ restas du monatoj ĝis la limdato de la monkolekta kampanjo de Brusela Komunikad-Centro, kaj jam estas kolektitaj promesoj je la valoro de pli ol 20.000 eŭroj.

Por certigi la pluvivon de BKC estas bezonataj donacoj de individuoj je la valoro de 30.000 eŭroj, do ankoraŭ la sukceso ne estas certa. Tamen almenaŭ restas espero, ke BKC povos daŭrigi sian laboron dum la venonta jaro.

Antaŭ iom da tempo la prezidantoj de UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio komune lanĉis kampanjon por savi la Bruselan Komunikad-Centron.

En la Gotenburga Universala Kongreso la komitato de UEA decidis ne daŭrigi la financadon de la centro, kaj ĉar al Eŭropa Esperanto-Unio mankas financaj rimedoj, tiu decido povas signi la finon de la centro. Tamen la du prezidantoj alvokas esperantistojn donaci po duonan procenton el sia jara enspezo por certigi la pluan funkciadon de BKC.

Laŭ Johan Derks, la kasisto de EEU, la averaĝa sumo per kiu donacantoj promesis kontribui estas sufiĉe alta, 740 eŭroj. Derks tamen ne volas komenti, ĉu la menciitaj 20.000 eŭroj estas promesitaj de trideko da privatuloj kiuj ĉiuj donacis proksimume simile grandan sumon, aŭ ĉu inter la promesitaj kontribuoj estas kelkaj grave pli grandaj.

- Mi juĝas, ke tiu detalita informado ne estas oportuna nun. La kampanjo ankoraŭ ne atingis la ĝeneralan esperantan publikon, kaj vi jam volas fari konkludojn, diras Johan Derks.

Pro la malcerteco de la afero, Eŭropa Esperanto-Unio ankoraŭ ne preparis buĝeton por la Brusela Komunikad-Centro por la venonta jaro. Tamen laŭ "hipoteza spezokonto" preparita de Johan Derks la situacio estas esperiga.

- Nur mi respondas pri tiu aranĝo de ciferoj, ne miaj kunestraranoj. Tiu hipoteza spezokonto prezentas deficiton de 21.351 eŭroj. Tio ne signifas, ke la situacio estas senesperiga, nur ke la granda sukceso de la "veto je la pluvivo de BKC" ankoraŭ devas montriĝi .Tiu sukceso estas ebla, ĉar jam envenis promesoj de pagoj je la sumo de 20.000 eŭroj. Kiel vi komprenas, tiu sumo grandparte ankoraŭ ne estas pagita, ĉar la tempolimo por pagado estas la 30-a de novembro, diras Johan Derks.

Kiom da mono jam envenis li ne scias, ĉar la plimulto de la mono estas provizore pagata al la kasistoj de la landaj asocioj, kiuj post certigo fare de EEU, ke la Brusela Centro pludaŭros en 2004, transdonos la pagitajn sumojn al la kasisto. Rekte en la konton de EEU alvenis ĝis nun 1.650 eŭroj.

Laŭ la kalkuloj de s-ro Derks, krom donacoj de individuoj je la sumo de entute 25.000 eŭroj, la Brusela Komunikad-Centro en la venonta jaro bezonos ankaŭ donacojn de institucioj kaj fondaĵoj je la sumo de 17.500 eŭroj, kaj krome 6.000 eŭrojn de Eŭropa Esperanto-Unio.

Kiel enspezo por laboroj faritaj por triaj partioj estas buĝetitaj 15.000 eŭroj. Ankaŭ kontribuo de UEA al la financoj de BKC estas atendata, tamen multe malpli ol la 32.000 eŭroj, kiujn UEA disponigas en tiu ĉi jaro.

El la elspezoj de BKC la plej granda estos la neta salajro de la direktoro, entute 18.000 eŭroj dum la jaro 2004. Krome estas buĝetitaj 9.000 eŭroj por staĝanto. Tio kredeble signifas, ke eĉ se BKC travivos en la venonta jaro, la centro laŭ la planata buĝeto havos nur unu plentempan dungiton, ne du kiel ĝis nun.

La nuna direktoro de BKC, Dafydd ap Fergus, tamen esperas ke eksteraj konsultprojektoj kompletigos la financojn de la centro.

- Mi mem laboris dum 2003 eksteresperante, farante profesian konsultadprojekton dum semajno por ŝtopi trueton de 4.000 eŭroj en la buĝeto. Dum 2004 mi faros tion por almenau 15.000. La Eŭropa Komisiono jam decidis financi projekton kadre de la Lingua-programo, kiu alportos 8.000 eŭrojn al EEU. Kompreneble eksteresperante oni pagas je normala komerca nivelo.

- Mi do uzos antaŭajn komercajn kontaktojn por la profito de EEU. Estas provizora solvo pro la subita decido de UEA ne elspezi por komunikada laboro. Se, je la fino de 2004, montriĝos ke la financprojektoj, kiujn mi nun preparas por Eŭropa Esperanto-Unio, ne estos financitaj de la Komisiono kaj aliaj internaciaj organizoj, tiam mi devas fari la konkludojn. Tamen mi ankoraŭ esperas, ĉar mi nur antaŭ kvar jaroj lernis Esperanton. La granda financa necerteco - mi ja dependas de mia salajro - ne bremsas mian entuziasmon pri la bezono diskonigi Esperanton per modernaj ĵurnalismaj kaj lingvopolitikaj metodoj.

Dafydd ap Fergus iom miras pro tio, ke oni dum la Universala Kongerso forte laŭdis la laboron de Brusela Komunikad-Centro, sed samtempe UEA ne deziris plufinanci tiun saman laboron.

- La jaro 2003 estis tre malfacila jaro. Dum la UK oni laŭdis la laboron de la BKC, kaj tio estis iusence morala repago pro laboro farita de multe da homoj dum la lastaj jaroj. Nun tiu investo - financa kaj morala - en eksteraj rilatoj farita de la Esperanto-movado estas endanĝerigita. Normalaj esperantistoj ankaŭ povas perdi fidon en grandiozaj laborplanoj kiuj mencias informadon al la ekstera mondo sed ne pretigas la financan bazon. Mi ne volas esti esperantisto kiu nur okupiĝas pri internaj aferoj de la movado.

La predizanto de UEA, Renato Corsetti, daŭre opinias la laboron de BKC grava por la tuta movado. Li en la nuna momento ne vidas, ke UEA povus investi pli da mono en la projekton, sed tamen li ne tute fermas la pordon:

- La Brusela Komunikad-Centro estis starigita kiel informa centro de Eŭropa Esperanto-Unio laŭ la supozo, ke eŭropaj esperantistoj volos helpi EEU-n vivteni ĝin. Tion la eŭropaj landaj asocioj faras, sed evidente ankoraŭ ne en kvanto sufiĉa por kovri ĉiujn elspezojn de BKC, pro tio ni alvokis al la individuaj esperantistoj.

- UEA estis petata nur "garantii" difinitan sumon dum du jaroj, kaj tion ĝi faris. Nun en Gotenburgo la Komitato rekomendis, ke UEA decidu nur post ekzamenado de la labor-plano kaj antaŭvidata buĝeto por la venonta jaro. Kaj tion ni faros. Ĝenerale mi opinias, ke informado estas io grava, sed la elspezoj por ĝi devas kongrui kun la financaj rimedoj je dispono, aŭ troveblaj pere de donacoj.

Estas iom mirinde, ke Renato Corsetti parolas pri la buĝeto de la venonta jaro kvazaŭ ankoraŭ eblus ĝin ŝanĝi. La buĝeto por 2004 ja estis jam akceptita de la komitato en Gotenburgo. La elspezoj por informado estis radikale malaltigitaj per forigo de subteno al BKC. Tiu subteno kaŭzis duonon de la pasintjara deficito de UEA (60.000 eŭroj) kaj de la deficito antaŭvidata ĉi-jare (50.000 eŭroj). Ankaŭ sen subvencii BKC la asocio estas en serioza financa krizo.

Precize 50.000 eŭrojn kostis cetere ankaŭ la tutpaĝa anonco en la franca gazeto Le Monde, financita de japana mecenato.

Rilate la subvencion al BKC en 2002-2003 la komitato siatempe efektive akceptis nur, ke UEA "garantiu" ĝis 20.000 eŭroj jare, se EEU ne sukcesos mem trovi sufiĉe da enspezoj. EEU tamen eĉ ne provis trovi tiujn rimedojn, sed prenis la garantion de UEA kvazaŭ temus pri senkondiĉe asignita subvencio. La estraro de UEA interpretis la decidon same. Krome la estraro de UEA neniam ricevis de EEU financajn raportojn, sed ĝi ĝiris la monon al EEU blinde.

Libera Folio:Kiel ŝajnas laŭ la nuna financa stato de BKC, estos maksimume unu dungito tie venontjare. Kiu estos tiu dungito? Kaj ĉu decidas pri tio EEU, aŭ ĉu UEA ankau povas iel influi?

Renato Corsetti: Evidente vi konas la buĝeton tre pli bone ol mi, sed mi devas informi vin, ke tre verŝajne temas pri provizora interna versio, kiu estas nun diskutata en la estraro de EEU. Estas tre malfacile fari antaŭvidojn surbaze de ĝi. Ĉiukaze mi tre bone kunlaboras kaj kun Dafydd ap Fergus kaj kun Marko Lins, kaj mi tre bedaŭrus se unu el la du devus foriri. Certe decidas EEU. Eventuale UEA povas influi pro la tre bonaj rilatoj inter la estraranoj de UEA kaj la estraranoj de EEU. Mi mem komplete fidas je Johano Derks kaj Sean O'Riain.


reen al la ĉefpaĝo