23.3.2004

Ĉu UEA? Ekde nun vivu ULEA!

(Universala Lingvistika Esperanto-Asocio)

Jens S. Larsen opinias min “eble la plej simpatia” el la kandidatoj, kion mi certe dankas, des pli se mi povos kalkuli je lia voĉdono ;-)

Li tamen kaptis la okazon pritrakti vere gravan, alfrontendan problemon de UEA kaj nia lingvokomunumo (lingvistika diletantismo, malseriozeco rilate la lingvon) iom maltrafe, iom malprudente, mismontrante min kiel tipan ekzemplon de tiu endemia malsano nia, nur surbaze de mia apenaŭa, kelkfraza atentigo pri la longe sed ne sufiĉe pridebatita seksismo en la lingva strukturo de Esperanto. Kompreneble, mi tute ne ludos la stultan rolon de la “ofendito” akre sin defendanta, kaj neniam supozus ke opinion tian li ekhavis pro la kutima stereotipo laŭ kiu ni latinamerikanoj ja estas afablaj, ridetemaj, dancemaj sed mallaboremaj, nestudemaj, subsune plaĉe dormemaj protektitaj de granda ĉapelo (parenteze, mi loĝas en tre suda, sufiĉe malvarma, pluvplena regiono).

Oni ne devas konvinki min nek – mi supozas - la plejmulton el la E-uzantaro pri memevidentaj, elementaj veraĵoj kiel “la havo aŭ malhavo de pronoma seksdistingo diras nenion pri la reala rilato inter la seksoj en la socio kie la lingvo estas parolata” (Larsen). Alia bela ekzemplo de veraĵo tiuspeca post pli ol cent jaroj da elreviga sperto estus “internacia planlingvo ne nepre alprenos pacon nek sanktan harmonion al mondo eterne militanta”.

Jes ja, ni estu pli realismaj, tamen plu validas nia kritiko al la pliakriĝanta maljusto de la lingva mondordo, kiu estas kaj rezulto kaj samtempe kondiĉo de la infera cirklo de la strukturaj maljustoj danĝere, pliprofunde favorantaj la potenculojn, la riĉulojn. Jes ja, seksismo estas multsfera, multflanka socia problemo, tute ne nurlingva, tamen mi persone spertis ke estas malfacile klarigi al politike konsciaj inaj homoj ekinteresiĝantaj pri tiu alternativa, pli demokratia komunikilo kiun mi proponas al ili, ke, nu, vidu, la vorto virino formiĝas [salivengluton] surbaze de la radiko vir- plus la sufikso –in, ktp ktp.

Tute prave, la maltrankvilo pro tio ke la E-uzantaro ignoras kaj eĉ aktive evitas la teoriajn, lingvistikajn aspektojn de sia propra lingvo havas longan historion. Mi citos nur tri ekzemplojn : Petro Stojan hipotezis ke post la Ido-krizo “pro la timo prireforma rezultis malfido je ĉia serioza studo, suspekto kontraŭ ĉia scienco” (Deveno kaj Vivo de la lingvo Esperanto, 1953, pp. 81-82). Richard E. Wood siatempe skribis ke “malfeliĉa efiko de la fremdiĝo de ordinaraj E-uzantoj disde profesia lingvistiko estas tio ke multaj komunaj membroj de la parolkomunumo kredas ke per la lerno kaj scio de Esperanto, ipso facto [samfakte] ili lernis kaj scias lingvistikon. Kelkaj el ili reagas suspekteme al la lingvistika studo de fenomenoj tiaj kiaj lingva variado en Esperanto, denasklingva influo sur la uzon de Esperanto …..” (Current Work in the Linguistics of Esperanto, 1982, p. 2, mia traduko). Finfine, Detlev Blanke estas plurloke pritraktinta tiun ĉi problemon, per sia kutime serioza, ĝisfunda kaj dankinde sistemeca prezentmaniero, ekzemple en sia monografio “Esperanto kaj lingvistiko – Sciencpolitikaj aspektoj” (1995), sur kiu oni povas legi ke “interne de la E-movado necesas konsciiĝo pri la strategia signifo de interlingvistiko kaj esperantologio por la progreso de Eo kaj ĝia lingvo-komunumo” (p. 19).

Ĝuste tial mi metis kiel unu el miaj kandidataj celoj kontribui al aktiva lingvopolitiko koncerne la unuecon-stabilecon-evoluigon de Esperanto, ĝian sciencan esploron kaj la serĉon de aliancanoj. Mi pensas ekzemple pri la movadoj por lingva ekologio kaj lingva diverseco de la indiĝenaj popoloj, la plej malfavorataj en la nuna malesperiga ordo. Tiucele, por plu proponi Esperanton kiel alternativan lingvon de libereco ni bezonas lingvon evoluantan ne laŭ la elitisma direkto de ties pliokcidentiĝo kaj malreguliĝo, sed male. En la lastfebruara numero de la revuo Esperanto Fernando de Diego skribis “dekadoj” anstataŭ “jardekoj”. Mi estas hispanlingvano kaj komprenas tiun malregulan nebezonitaĵon, sed mi demandas min kion pensus ekz. ĉino lernanta la lingvon pri tia perlo. Kiel Zamenhof dirus (tamen tute aliteme), “kun tia Esperanto ni havas nenion komunan”. Por mi nia lingvo ja estas io tre serioza, tute ne kaprica ludilo. Kiel prave kaj dankindege skribis Claude Piron, ĝi estas bona lingvo.

Por iom trankviligi s-ron Larsen koncerne mian prilingvan seriozecon, mi konfesu ke pro respektemo al niaj lingvaj institucioj, mi ekzameniĝis pri lingva kaj E-kultura konoj antaŭ ILEI / UEA kun rezulto “tre bone” (Internaciaj Ekzamenoj). Mi ankaŭ kontaktis Ilona-n Koutny por esplori la eblon studi Interlingvistikon ĉe ŝi (Poznan) sed pro facile kompreneblaj financaj kialoj tion mi ne povos atingi. Mi tamen klopodas lerni ĉiel ajn, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj (en Maleŭropo ne abundas la E-libroj, ekzemple). Mi ne opinias ke ni devas transformi UEA-n en ian ULEA-n, sed helpus al nia afero se fakuloj kiel s-ro Larsen laborus por kapti la atenton de siaj lingvistikaj kolegoj pri la senprecedenca socia fenomeno kia estas nia E-komunumo.

José Antonio Vergara


Reen al la ĉefpaĝo