Lasta ĝisdatigo: 18.8.2003

Ĉiu trovis propran krizon en UEA

Dum la 2-a Balta Esperanto-Forumo, okazinta meze de julio en Olsztyn, Pollando, estis organizita diskutrondo pri la nuna stato kaj estonteco de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Partoprenis la diskuton per skribaj kontribuaĵoj prezidanto de UEA Renato Corsetti, Giorgio Silfer (pseŭdonimo de Valerio Ari), prezidanto de la Plenumkomitato de SAT Jakvo Schram, kaj István Ertl, demisiinta redaktoro de revuo Esperanto, nuna kunredaktoro de Libera Folio. La interpretoj rilate la krizon de UEA tiom diversis, ke ne estis tute klare, ĉu la kvar leterintoj parolas pri la sama temo. (Nia raporto baziĝas sur informoj publikigitaj en La Ondo de Esperanto.)

En sia skriba kontribuaĵo al la diskuto, la prezidanto de UEA asertis ne nur, ke la kaŭzoj de eventuala krizo kuŝas ekster UEA, sed ankaŭ, ke la diferencoj de opinio rilate la agadon de mem UEA temas pri tio, ĉu aŭ ne la asocio uzu grandan porcion el la ŝparkapitalo por akceli la agadon.

Laŭ Renato Corsetti li mem kaj la nuna estraro de la asocio sekvas la principon, ke la asocio "ne rajtas foruzi nun nian kapitalon por planoj neklaraj kaj necertaj". Tiel spite la fakton, ke ĝuste dum la estrado de Corsetti la deficitoj de la asocio atingis novajn rekordajn nivelojn, interalie pro grandaj elspezoj kaŭzitaj de Brusela Komunikad-Centro, kies financado ne estis daŭrigita en la Gotenburga kongreso.

István Ertl en sia kontribuo revenis al la Zagreba kongreso:

"Malofte en mia vivo mi spertis tian senton de liberiĝo kiel en tiu julie varmega Zagreba tagmezo, kiam mi, sekve al kolegoj Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli, decidis demisii kiel oficisto de UEA. Tuj ekkirliĝis en mi ĉiaj pensoj kaj planoj, plej senformaj kaj malcertaj … sed pri unu afero mi estis certa: nia demisio nepre komprenigos al Esperantujo ke io putras en UEA. Nun ni ja estos liberaj publike klarigi kial frustras kunlabori kun homoj kiel Renato Corsetti kaj Michela Lipari, kial ne verŝajnas ke nova estraro, gardinta ilin siasine, antaŭenigos la aferojn de UEA. Kaj se ekestos publika kompreno pri tio, estraro tia ne povos daŭri.

Ho, kiel naiva mi estis! Unue, dum la resto de mia oficista periodo tamen ne eblis por mi ĉion malkaŝe diri, ĉar… mi ankoraŭ estis oficisto, submetita al ia minimumo da lojalo. Due, mi devis kompreni ke multaj — ĉu plej multaj? — esperantistoj timas konfliktojn, timas kompromiton al la varmeco de la familia rondo. “Paco, harmonio kaj kunlaboro je ĉia prezo” estas ilia moto."

Ĝuste je paco kaj harmonio esperis la prezidanto de SAT, Jakvo Schram: "La protagonistoj havas la ilon bezonatan por interkompreniĝi, la genian lingvon Esperanto." Tamen la kernon de la konfliktoj li preferis ignori: "Mi vere ne legis atente ĉi tiun novaĵon, same kiel mi ne okupiĝas pri aliaj sensencaĵoj en la denaska lingvo."

Renato Corsetti preferis ne komenti la multfojajn atestojn de demisiintoj, ke granda parto de la problemoj kuŝas en la labormaniero de la nuna gvidantaro de la asocio. La rolon de la Centra Oficejo Corsetti opiniis malpli grava ol tiun de la estraro, kaj ĉefe li akcentis la gravecon de la nepagataj aktivuloj en la movado. Laŭ Corsetti, gravas la vizioj, kiujn ne povas havi oficistoj.

"[N]ia movado havas sencon kaj vivas per siaj aktivuloj. Sen tio neniu oficisto utilas. Ĉu vi pensas, ke politika partio povas gajni elektojn per siaj oficistoj? Certe profesiuloj necesas, sed sen volontuloj kaj vizioj ili estas senutilaj. [Oficistoj] ja povas registri la membrojn kaj produkti la revuon, ktp. sed ili ne povas fari la veran agadon, kiu, laŭ mi kaj en nia kazo, estas disvastigo de Esperanto, informado, instruado, ktp."

Kvazaŭ responde al tio, István Ertl opiniis, ke al la vizioj de Corsetti mankas konkreteco:

"Do, ĉu ja krizo? Jes ja. La membraro ŝrumpas, la financoj ŝanceliĝas, internaj konfliktoj daŭras. Regas estraro plejparte nekompetenta, helpata de ĝenerala direktoro daŭre novica. Corsetti mem verŝajne kredas ke lia politiko “floru ĉiuj floroj” utilas por kuraĝigi ĉiajn iniciatojn Esperantajn, sed preter liaj personaj afablo kaj helpemo, tia ajnemo nur kreas senton de malcerteco pri tio kien fakte navigas - drivas? - UEA. Preĝmueli la mantron “informado, instruado, utiligado” ne multe helpas por forigi tiun senton pri svageco", skribis István Ertl.

Civitano Giorgio Silfer laŭ sia kutima maniero trovis la kernon de la krizo en la ideologio de UEA, kaj hipoteze demandis, ĉu tian interne baraktantan asocion povus akcepti kiel membron lia Esperanto-civito, en la tre hipoteza kazo, ke UEA petus membrecon.

"La giganta UEA-kverelo, kun insultoj, sputoj kaj disputoj, kraĉoj kaj klaĉoj, pamfletoj kaj demisioj de kaj inter finvenkistoj kompromitas la bildon de Esperantio ĉe la finvenkistoj mem", opiniis Silfer.

Same kiel Silfer, ankaŭ Renato Corsetti preferas vidi la situacion tra siaj propraj ideaj okulvitroj. La financaj problemoj laŭ li estas kaŭzitaj de la ekstera mondo, kaj la eventuala funkciado de la servoj ne tre gravas:

"Certe iam devos ekzisti iu parto de UEA en Bangladeŝo aŭ ie tie, kiu povas produkti je kostoj akcepteblaj por homoj en similaj landoj, aŭ simple oni devas veni kun pli originala penso por solvi la problemon. Ideoj estas bonvenaj. Ĉio cetera, la malfruo de la jarlibro aŭ la krucvortenigmo en la revuo estas malpli gravaj aferoj", opiniis Corsetti.

Kalle Kniivilä

reen al la ĉefpaĝo