Ĝangalo, portalo kun ĉio normale
ligita al tia fenomeno: mondaj kaj movadaj novaĵoj, diskutforumoj, enketoj
ktp. Nun li ekhavis la ideon ligi al ĝi vivantajn bildojn: homoj povu
rigardi televidajn dissendaĵojn en Esperanto per la interreto. La
projekton li nomas tutsimple Internacia Televido, mallonge ITV.
Sed ĉu la tempo vere jam estas matura por tiel alta
flugo en Esperantujo? Ĉu Flavio estas io alia ol tiuj monforĵetantaj
fantaziuloj kiuj de tempo al tempo plagas ideajn komunumojn kiel la nian?
Anonima azia mecenato (tamen ne Etsuo Miyoshi ĉi-foje!) ebligis al li
preleg-turnei tra Eŭropo por trovi monapogon kaj kunlaboron por sia ideo. La
turneo laŭplane finiĝis ĵaŭde la 25-an de
Marto, en Lisbono. Li raportas pri ĝi per blogo,
tio estas reta taglibro, ĉe Ĝangalo.
La rezultoj videble estas sufiĉe variaj en la diversaj
lokoj; kelkajn li tute maltrafis. Mi mem vidis lin la 25-an de Februaro en
Kopenhago. Li tie disdonis beletan prospekton (dufoje falditan A4-folion), sed
reklaman filmeton faritan pri la projekto oni ne sukcesis vidigi. Ĝi ankaŭ
mankas en la retejo de Ĝangalo, ĉar oni havis kongru-problemojn kun
ne-Vindozaj sistemoj. En Kopenhago li tamen tre favore impresis la aŭskultantojn,
kaj certe indas ekzameni lian projekton pli detale.
Eble oni atendus ke ekapliko de tia avangarda teknikaĵo
por Esperantaj celoj okazus en iu el la plej riĉaj landoj - okcidenta Eŭropo,
norda Ameriko aŭ Japanio. Sed en riĉaj landoj la necesaj studio kaj ĉiutagaj
kunlaborantoj simple estus tro multekostaj. Se iu riĉegulo estus sufiĉe
freneza por provi, ĉio dependus de la kapricoj de tiu persono; la tuta
afero facile havus la sorton de Volapuko.
ITV povos ekesti nur kiel rezulto de kunlaboro inter la riĉa
kaj malriĉa parto de la mondo, implikanta laŭeble plej multajn homojn
en la financado. Brazilo estas lando nek tro riĉa, nek tro malriĉa, kun
sufiĉe malnova, sed juna kaj aktiva Esperanto-movado. Cetere tiu lando,
kiel multaj aliaj, havas leĝon laŭ kiu minimume 75% el la sendaĵoj
de ordinara televid-stacio devas esti en la loka nacia lingvo - centprocente
internacilingva televido ekster la reto do tute ne estus ebla.
Esperanto-Societo Kebekia, La Ondo de Esperanto kaj UEA estas
listigitaj kiel subtenantoj
de la projekto ITV, kvankam ne estas tute klare, kion tia listigo signifas. ESK siatempe planis interretan radion, kun enhavo simila al
tiu de Varsovio aŭ Pekino. Kontraste, Flavio Rebello emfazas ke la enhavo ITV ne
estu esperantigita versio de loka vidpunkto, sed televido pri la mondo laŭ
esperantista vidpunkto kaj tute en altnivela Esperanto.
La aplikota tekniko nomiĝas angle streaming,
kiun Flavio elektis Esperantigi per elsendfluo. Ĉi tiu tekniko
ankoraŭ ne permesas sekvi tro subitajn movojn, sed tio komence estas nur
avantaĝo, ĉar tiam oni ne bezonas kameraistojn! Oni antaŭvidas
dungi kvin homojn, inkluzive unu profesian ĵurnaliston, krom havi dekojn
da libervolaj kunlaborantoj kaj redakcioj #265;ie en la mondo. Tio kredeble ankaŭ
necesas se oni volas ne nur prezenti la enhavon de Ĝangalo televide, sed
havi profesiecan formon kaj la kapablon prezenti ion vere
originalan, ne videblan aliloke.
Bone, sed ĉu mia komputilo ne estas jam tro malnova
por tia avangardaĵo, demandos la timema verdulo. La komputiloj delonge
estas sufiĉe rapidaj, la mallarĝa pasejo estas en la retkonekto. Vi
povas kontroli ĉe jam ekzistantaj rettelevidaj
servoj ĉu vi trovas vian nunan konekton sufiĉe bona. Se oni ne
havas rektan konekton, sed nur modemon, ekzemple la aŭstra webTV kaj la
brazila Terra estas kontentigaj, sed la kroata HRTweb estas tro rapida (ŝajnas
ke temas pri enretigo de la normalaj elsendoj). Ne ĉiuj ebligas vastigi
la bildon al la tuta ekrano, kio nepre necesas se oni atingu la impreson de
normala televido. Jam nun nova komputilo kutime havas konektingon por
televida ekrano.
Se via privata konekto estas malrapida, provu tiujn en via
laborejo, via studejo aŭ la loka interreta kafejo kaj memoru ke la
evoluo tre rapidas ĉi-kampe. Iuj eble memoras ke la unuaj hejmaj
komputiloj uzis televidilon kiel vidigilon kaj sonkasedojn kiel storejon.
Komence oni ja ankaŭ povos kontroli la programplanon per malnova komputilo
kaj laŭokaze spekti rettelevidon per iu pli nova. Eble ano de via loka
klubo pretus starigi la necesan ekipon en la klubejo unufoje semajne?
ITV dissendos ĉiutage kvarhoran programon, ripetatan
sesfoje tra la tuta tagnokto. Tiel la tuta mondo povos sekvi ĝin je
konvena horo. Per la tekniko de elsendfluo, oni ne povas surdiskigi la
elsendojn kaj spekti ilin eksterlinee. Kompense oni laŭmende malaltpreze
vendos surdiskigitajn programojn. Tiel oni elektis por eviti piratadon - kaj la
piratadon oni volas eviti por altiri anoncantojn.
Komence Flavio Rebello provis financi ITV per lokaj bankoj. Ne tro
surprize, neniu volis riski prunti al li la 35.000 eŭrojn kiuj
necesas por lanĉi la vizion; kelkaj eĉ ridis pri li. Tial li decidis
turni sin al la televidonta publiko. Interese estas ke daŭre temas pri
prunto: riska, jes, ĉar se ITV lanĉiĝos kaj ĝi estos nur
modera sukceso, la mono estos perdita - nur se la afero estos granda komerca
sukceso, aŭ tute ne realiĝos, la mono estos repagita, kaj plej
probable sen interezo.
Oni komencos aĉeti la necesan ekipaĵon atinginte
trionon de la establosumo. Se oni ne sukcesos pri tio ĝis julio 2005, oni
rezignos pri la tuta afero. La establosumo siavice sufiĉos por vivteni la
stacion dum ses monatoj; post tio oni esperas anoncojn, kunlaboron
kun kablotelevidaj stacioj, vendadon de programoj 栫aj eble aldoniĝos
novaj ideoj. Ideoj entute ŝajnas havi prosperan medion en San-Paŭlo.
Estas avantaĝo troviĝi antaŭe en la evoluo, ĉar
tiel oni povas oferti merkaton al anoncontoj dum ne estas tiel multe da
konkurenco. Aliflanke, por altiri sufiĉe da fidelaj televidantoj, kaj
sekve da anoncantoj, necesas ke la televido dekomence aspektu profesia, kaj
prefere ankaŭ estu tia. Tial necesas relative giganta investo, kiu en
absolutaj ciferoj tamen estas multe malpli giganta en Brazilo ol en aliaj lokoj
kun la necesa substrukturo.
Se oni deziras riski kelkan monon por la ITV-projekto, oni
devas klasiĝi en unu el naŭ kategorioj: de kontribuinto de
minimume 25 eŭroj) ĝis speciala partnero kontribuinta minimume
1.000 eŭrojn). Ĉiu kontribuinto ricevos konton ĉe Ĝangalo
kaj povos detale sekvi la fluon de la mono. Kaj ĉe Ĝangalo estas
aparta diskutforumo
pri ITV, malferma al ĉiuj.
Flavio Rebello bone komprenis kio necesas por atingi fidon, kaj ke
la fido mem estas ankoraŭ pli grava por la projekto ol la mono! Li uzas
sian sperton pri Ĝangalo por plani la realigon de ITV. Por financi
Ĝangalon, li siatempe vendis sian aŭton. Nun, kvankam ne estas multaj
anoncantoj, li ne plu havas deficiton de ĝi. Laŭ li estas multaj vizitantoj en
Ĝangalo; 35.000 dum la pasinta januaro. Dum la unuaj tri monatoj li
antaŭvidas 30.000 vizitantojn ĉe ITV.
Bedaŭrinde la cetera informado pri ITV suferis de la foresto
de Flavio Rebello. En siaj blogaĵoj
li raportas la sumojn kolektitajn en la plej sukcesaj lokoj, sed dum li
vojaĝis, ne okazis ĝisdatigo de la kontribu-listo,
kaj nenie oni povas vidi la totalan sumon kolektitan ĝis nun. Dum lia
foresto ankaŭ falis la lingva nivelo de la noticoj en Ĝangalo.
ITV, kiel Ĝangalo, estos unuavice> amaskomunikilo de
novaĵoj. Oni havas apartajn atendojn pri dokumentarioj, pli vaste
konceptitaj filmoj pri aspektoj de la moderna socio. Iuj ne-profitcelaj
organizoj produktas filmojn kiujn oni povas utiligi. La laboro en San-Paŭlo
ne laste konsistos el tradukado kaj dublado, kaj nur salajrante la stabon, oni
povos selekti la plej bonajn homojn kaj plene utiligi ilin.
Dekomence aperos ankaŭ fikciaj filmoj. Oni planas dubli
ekzemple malmultekostajn porinfanajn desegnajn filmojn produktitajn de
UN-organizoj. La merkato de sufiĉe malmultekostaj kaj ne tro stultaj
filmoj estas limigita, sed sufiĉe granda por plenigi la truon kiam elĉerpiĝos
la jam ekzistantaj montreblaj filmoj. Iam, tamen, oni devos ankaŭ pripensi
kiuj filmoj estas dublindaj por la esperantista merkato kaj kiuj ne. Krome, kiam
nur ekzistos ITV, jam estos pli sekure produkti novajn filmojn originale en
Esperanto.
Kaj tie ni venas al iom pretervidita efiko de la projekto
ITV: Flavio Rebello prave estas ravita de la impreso kiun ĝi faros al
neesperantistoj, sed li apenaŭ faris al si pensojn pri ĝia efiko
rekte al la ekzistanta Esperanto-movado. Mi mem siatempe produktis dekon da
duonhoraj programoj pri Esperanto por loka televido en Danlando. Ĉefe
temis pri intervjuoj kun pli-malpli gravaj kaj aĝaj Esperantistoj. Se oni
scias kiel demandi, tia simpla tekniko povas doni treege interesajn rezultojn -
sed interesajn unuavice al la esperantistoj mem. Nur imagu
kiel aspektus la Komitataj balotoj en UEA, se la kandidatoj povus prezenti sin
en tutmonde videbla televido...
Kaj vi mem, ĉu vi eble faras ion en
Esperantujo pri kio vi ŝatus iom fanfaroni? Aŭ eble inverse vi ŝatus
inspiriĝi el io kion aliaj esperantistoj povas fieri? Ambaŭokaze
Flavio Rebello havas interesan oferton al vi!
Jens S. Larsen
Kion vi opinias pri la projekto? Skribu al Libera Folio!