20.1.2004

La Centra Oficejo:

Enormaj prokrastoj en la registrado de membroj

Multaj membroj plendis pri la senprecedenca malfruo, kun kiu la Centra Oficejo ĉi-jare pritraktas aliĝojn kaj pagojn. Homoj, kiuj pagis kotizon jam dum la Universala Kongreso, nur decembre ricevis la unuan numeron de revuo Esperanto. Intertempe venis el la Centra Oficejo neniuj respondoj al leteroj, nur admonoj pagi la jam pagitan kotizon. Sed laŭ Trevor Steele la situacio nun pliboniĝas, kvankam la nefaritaj taskoj amasiĝas de multaj jaroj.

Komence de januaro Paul Ebermann, kiu pagis sian kotizon al TEJO kaj UEA fine de julio, dum la IJK, miris kial nur la 31-an de decembro li finfine ricevis sian Jarlibron kaj membrokarton al sia hejma adreso en Germanio.

- Ĉu iu povas diri al mi, por kio mi nun ankoraŭ povas uzi la membrokarton? Mi vere kredas, ke UEA devas modernigi sian Centran Oficejon, kiel TEJO postulis, li skribas en la diskutgrupo SCE.

Plendas ankaŭ Damir Malkoc el Kroatio. Li pagis sian aliĝkotizon por la jaro 2003 jam en 2002.

- Antaŭ kelkaj monatoj mi ricevis 5 sinsekvajn numerojn de Esperanto (fakte 6, ĉar unu el ili estas duobla: por julio kaj aŭgusto)! Oni sendis ĉiujn numerojn kune en unu pakaĵo sen iu ajn pardonpeto pro la malfruo. Mia ĉefdelegito kaj peranto diris ke tio estas bona novaĵo, ĉar pluraj abonantoj plendas ke ili tute ne ricevis iujn numerojn.

Pro la grandega malfruo, Damir Malkoc decidis ne plu reaboni la revuon de UEA.

- Mi tamen pagis la membrokotizon ĉar: 1-e mi estas vicdelegito, 2-e mi somere kongresas. Mi aldonu ke la Jarlibron oni sendis al mi hejmen, kvankam mi ricevis mian ekzempleron jam en UK en Gotenburgo!

Anna-Maria Lange el Svedio pagis sian kotizon por 2003 kontante dum la Universala Kongreso en Gotenburgo. Dum la aŭtuno ŝi tamen ricevis neniun revuon, anstataŭe komencis venadi memorigaj leteroj, en kiuj la direktoro de la Centra Oficejo, Trevor Steele, admonis ŝin pagi la kotizon, kaj demandis, ĉu ŝi eble apartenas al tiuj membroj "kiuj pro alta aĝo decidis ne realiĝi". Tian demandon s-ino Lange opiniis iom stranga, sed al ŝiaj leteroj ne venis respondo el la CO.

Kiam la redakcio de Libera Folio fine de novembro turnis sin al Trevor Steele por ekscii, kio okazis kun la pagoj faritaj dum la Universala Kongreso, ni tamen ricevis rapidan respondon.

- La kongresaj aferoj ne perdiĝis, kaj fakte Marvin ĝuste nun pritraktas ilin. Tiu s-ino Lange estas en la vico, skribis Steele.

Multaj plendoj aperis jam dum la Universala Kongreso pri la mankantaj konteltiroj. Nur en aprilo 2003 oni dissendis konteltiron laŭ la stato de la 31-a de decembro 2002, kiam devus jam alveni la unua konteltiro pri evoluoj en 2003. La sekvan konteltiron almenaŭ kelkaj membroj ricevis en decembro 2003.

Ne ĉiuj estas malkontentaj pri la malrapideco de la servoj. Sten Johansson en Svedio eĉ jam ricevis membrokarton por 2004, kvankam li ne pagis kotizon.

- Fakte la revuo aperis akurate en 2003. Mi ricevis ĉiun numeron krom la kongresa numero en la ĝusta monato. Bedaŭrinde la enhavo ne tre interesas... Strange, mi ricevis membrokuponojn por 2004 kvankam mi ne aliĝis tiujare! Post mia retpoŝta atentigo oni tamen tuj nuligis mian nepetitan membrecon. Ŝajne la traktado de taskoj ne okazas laŭ ia normala sistemo; simple iujn oni traktas tuj, aliajn eble estonte iam...

Tian supozon konfirmas Christopher Culver, kiu dum 2001-2002 volontule laboris en la Centra Oficejo.

- En aŭgusto de la pasinta jaro estis homoj, kies membriĝoj senditaj en januaro ankoraŭ ne efektiviĝis, ĉar ili sidis neglektitaj en stakoj en la oficejo. Ĉi tiu situacio devas ĉesi. Mi esperas ke la reveno de Osmo Buller plibonigos la funkciadon de la oficejo, sed eĉ dum lia unua deĵoro tie homoj skribis kaj neniam ricevis respondon.

Trevor Steele konsentas, ke estas problemoj en la financa fako, sed laŭ li la situacio nun pliboniĝadas.

- Estas vere, ke estas ankoraŭ problemoj de prokrasto en nia financa fako, parte kaaŭzitaj de komputilaj paneoj kaj malsano de oficisto. La problemo tamen ne estas nova, kaj por venki ĝin ni dungis en la pasinta majo plentempan oficistinon por helpi la kasiston. Aktuale alvenantaj taskoj estas akurate farataj, sed restas stako da malnovaj laboroj ankoraaŭ farotaj. Ne eblas kun certeco diri, kiam la laboro estos ĝisdata, sed la ritmo iom post iom pliboniĝas.

Kelkaj taskoj tamen plu devos atendi, kvankam Trevor Steele konsentas, ke estus bone laŭeble rapide forigi la amasiĝintajn malnovajn aferojn.

- Kompreneble, sed nur unu persono povas pritrakti multajn malnovajn aferojn akumuliĝintajn dum multaj jaroj. Ĝuste tie estas la prokrastoj.

La nekutime longaj prokrastoj sendube rilatas al nesukcesa distribuo de la labortaskoj en la Centra Oficejo, alimaniere ne eblas kompreni, ke du oficistoj ne elturniĝas pri laboro kiun dum jaroj prizorgis unu oficisto.

Parton de la financa administrado ĉiam prizorgis la direktoro, do oni povas esperi, ke la aferoj pli bone marŝos post la reveno de Osmo Buller al Roterdamo. Laŭ niaj informoj Buller jam havis kontaktojn kun la oficistoj kaj planas ŝanĝojn en la organizado.

Unu plano ŝajne estas reenkonduki la malnovan rutinon, ke ĉiuj leteroj kaj mesaĝoj al la Centra Oficejo unue iru al la direktoro, kiu poste distribuu la taskojn laŭ prioritato kaj disponeblaj laborfortoj.

Tamen nek Osmo Buller nek la oficistoj de UEA volis rakonti ion pri la planataj ŝanĝoj en la oficejo.


Reen al la ĉefpaĝo