Lasta ĝisdatigo: 2.12.2003

Pioniro parolas

Forpasis Olle Olsson, unu el la fondintoj de la Esperanto-klubo de Lund, honora membro de UEA, de Sveda Esperanto-Federacio kaj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Omaĝe al li, kaj kun permeso de la aŭtoro, ni republikigas intervjuon kun li, aperintan en TEJO tutmonde en 1993, okaze de lia 85-jariĝo.

TT estas junulara gazeto, sed sur ĝiaj paĝoj ne aperu nur gejunuloj. Por vastigi niajn perspektivojn, stabano de TT petis intervjuon de sinjoro, kies esperantista vivo komenciĝis en la 20-aj jaroj de nia jarcento. Olle Olsson, honora membro de UEA, estas 85-jara kaj loĝas en la fama urbo Lund, kie situas la redakcio de TT.

Unue: kiam kaj kial vi fariĝis esperantisto

- Estis antaŭ multaj jaroj. Mi studis en la lernejo kaj havis tre interesan instruiston pri la germana. Kiam li ekzamenis nin pri la hejmtaskoj, li kutime promenis tien reen sur la planko kaj parolis pri ĉio ajn. Tiel mi unu fojon aŭdis ke ekzistas lingvo kun nur 16 reguloj. Mia sperto pri la germana estis tute alia, kaj tial mi pensis ke ĉi tio devas esti lingvo por mi.

Mi ekstudis Esperanton koresponde. Poste mi aŭdis pri Cseh-kurso kiu devis okazi en Helsingborg. ĉirkaŭ 60 kilometrojn de mia hejmurbo Höör. Mi biciklis tien. La kurso daŭris dek tagojn, kaj poste mi povis paroli Esperanton. Tio estis en 1929.

Kiel vi aktivis kiel juna esperantisto en la 30-aj? Ĉu estis junulara movado?

- Laŭ mia memoro ne estis specialaj aranĝoj por junuloj aŭ entute junulara movado, sed mi vizitis Universalajn Kongresojn. Mia unua estis en Krakovo en 1931. Antaŭ la milito mi vizitis ankoraŭ kelkajn kongresojn, inter kiuj mi speciale memoras tiun en Kolonjo en 1933. Hitler jam prenis la povon en Germanio kaj la naziismo forte sentiĝis en la kongreso.

Post mia transloĝiĝo al Lund mi startigis Esperanto-kursojn. Se mi ne mismemoras, en nia studorganizo en tiu tempo estis pli da kursoj pri Esperanto ol pri ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj kune! Post iom da tempo mi kun kelkaj aliaj fondis klubon en Lund.

Kiel ankoraŭ vi aktivis en via esperantista vivo?

- Nu, mi interalie estis membro de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kaj ĉeestis kelkajn iliajn kongresojn. Mi ankaŭ aktivis en ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Tie mi estis kasisto kaj administris stipendiojn celitajn por neriĉaj infanoj kiuj volas vojaĝi al Esperanto-aranĝoj.

Ĉu vi povas diri ion pri ŝanĝoj kiuj okazis dum via tempo kiel esperantisto?

- Estas malfacile, sed unu afero estas almenaŭ ke oni nuntempe ne tiom atentas pri Esperanto. En la 30-aj ekzemple kian ni havis Cseh-kursojn, la gazetoj skribis pri la lingvo, sed nun oni ne interesiĝas.

Kial nuntempe en Svedio kaj ŝajne ĝenerale en okcidenta Eŭropo malmultaj junuloj fariĝas esperantistoj?

- Mi kredas ke estas pro tio ke ili naskiĝas kun la angla. Antaŭ iom da tempo mi eĉ aŭdis pri kurso de la angla por infanoj en antaŭlerneja aĝo. Tamen mi dum la jaroj varbis kelkajn junulojn dum kursoj kiujn ni aranĝis dum la vintra libertempo. Infanoj kiuj ne iris al ski-vojaĝo povis anstataŭe lerni Esperanton.

Jes, estas pli facile ligi sin por kelkaj tagoj ol ekzemple por tuta semestro.

- Jes, ĝuste.

Spite al sia aĝo Olle estas vigla homo kiu interalie gvidas Esperanto-kursojn por pensiuloj. Li ankaŭ abonas multajn gazetojn, eĉ la junularan Kvinpinton kaj iom vojaĝas. Tamen - al Seulo li ne iros. Nu, li jam ĉeestis imponan kvanton da Universalaj Kongresoj, ĉirkaŭ 40. Ĉu iu superas tion?

Maria Sandelin


reen al la ĉefpaĝo