23.12.2003

Osmo Buller revenos

Kiel atendite, Osmo Buller revenos al sia posteno kiel ĝenerala direktoro de UEA. La 23-an de decembro la estraro de UEA anoncis al la komitato la decidon, kiu estis farita la antaŭan tagon. Tuj poste aperis la unuaj gratuloj de komitatanoj.

- La plej bona novaĵo de la lastaj du jaroj! Reveno de tiom da sperto, kvalifiko kaj energio esperigas pri baldaŭa mildigo de la krizo kaj eĉ pri rekresko, komentis komitatano Aleksandr Korĵenkov el Rusio.

La estraro daŭre ne volas malkaŝi, kiuj estis la aliaj kandidatoj por la ĉefa oficista posteno de la asocio, nek kiom multaj ili estis.

"Kandidatiĝis por la funkcio de Ĝenerala Direktoro kelkaj personoj kaj estis kontaktoj kun potencialaj kandidatoj kaj el okcidenteŭropaj landoj kaj el landoj ekster Eŭropo", skribas Ans Bakker kaj Renato Corsetti en la komitata listo.

Al intervjuo en la Centra Oficejo tamen evidente estis vokita neniu el la aliaj kandidatoj. Osmo Buller estis intrervjuata de estrarano Ans Bakker dum du horoj en la Malferma Tago. Li ankaŭ renkontis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti.

Kiam antaŭ du jaroj Osmo Buller demisiis, kaj estis elektata lia posteulo, tri el la kandidatoj estis vokitaj al intervjuo. Ĉar ĉi-foje neniu alia estis vokita al intervjuo, oni povas konstati, ke dekomence nur la kandidatiĝo Osmo Buller estis konsiderata serioze.

Evidente devis esti problemo por la estraro, ke Buller siatempe demisiis proteste kontraŭ la ĉeesto de Michela Lipari kaj Renato Corsetti en la estraro. Al tio evidente aludas Ans Bakker kaj Renato Corsetti en la gazetara komuniko:

"La estraro fidas la promeson de Osmo Buller plene sin dediĉi al harmonia organiza laboro kaj al senkondiĉa antaŭenigo de UEA kaj la Esperanto-movado."

Tamen eblas dubi, ĉu efektive Osmo Buller akceptis la postenon de ĝenerala direktoro senkondiĉe. Jen kion li diris en nia intervjuo antaŭ kelkaj monatoj:

- Rilate la taskojn de la CO la estraro devus indiki direkton kaj celon, sed ne enmiksiĝi en la praktikan plenumadon. Estas vera plago, ke grandan parton de sia tempo estraroj dediĉas al teknikaĵoj kaj rutinaĵoj anstataŭ lasi ilin al la bontrovo de la oficejo kaj koncentriĝi en vera gvidado. Nature tio ĉagrenas la oficistojn kaj elvokas konfliktojn. En moderna organiza praktiko estraro fidas je sia profesia stabo kaj donas al ĝi multe da respondeco. En UEA, bedaŭrinde, serĝenta aliro al oficistoj kaj ignorado de iliaj opinioj kaj faka kono kaŭzis multan damaĝon.


reen al la ĉefpaĝo