Lasta ĝisdatigo: 6.9.2003

TEJO strebas al propra personeco

La nova prezidanto de TEJO, Bertrand Hugon, opinias grava ke TEJO ricevu propran juran personecon. Sojle de la unua estrarkunsido en Roterdamo li ankaŭ akcentas la gravecon de la projekto pri "reta oficejo" por TEJO. Ankoraŭ ekzistas la risko, ke TEJO perdos ĝis 15.000 eŭrojn en eŭropaj subvencioj pro neakurata raportado al la subvenciantaj instancoj.

En la Internacia Junulara Kongreso en Lesjöfors en Svedio estis elektita nova estraro de TEJO. Prezidanto estas Bertrand Hugon, ĝenerala sekretario Aleks Kadar, kasisto Katja Ignatieva, pri Komisiono de Eksteraj rilatoj kaj pri rilatoj kun UEA respondecas Sonja Petrović, kaj estrarano sen aparte difinita fako estas Jevgenij Gaus.

El la antaŭa estraro de TEJO restas nur Katja Ignatjeva kaj Sonja Petrović. Petrović pli frue en nia bulteno komentis la demision de pluraj estraranoj:

- Mi tre bone komprenas la kialojn por la demisiio de miaj kolegoj, kaj mem tro ofte sentis similan frustriĝon kaj senesperon en rilatoj kun la UEA-estraro pro miskomprenoj, manko de reagoj, neestimado de interkonsentoj, forgesado de promesoj, nekohera agado, problemoj en la CO kaj simile.

Ankoraŭ ne klaras, ĉu efektive TEJO estos devigita repagi la grandan subvencion, kiun ĝi ricevis de Eŭropa Junulara Fonduso. Jam de longe TEJO Ĉiujare petas kaj ricevas subvenciojn, ĉefe de Eŭropa Junulara Fondaĵo de la Konsilio de Eŭropo. Averaĝe temas pri ĉirkaŭ 20 000-30 000 eŭroj da subvencioj jare. Eŭropa Junulara Fondaĵo nun minacas la asocion per postulo repagi donitajn subvenciojn kaj ne elpagi donotajn subvenciojn. Pli fruo oni paroils pri iom pli ol 20.000 eŭroj, sed intertempe la perdebla sumo verŝajne malgrandiĝis al 12 000 - 15 000 eŭroj,ĉar TEJO ricevis parton de novaj subvencioj kiu antaŭ sendado de la malfruaj raportoj estis endanĝerigita.

Intertempe ĉiuj bezonataj raportoj finfine estis senditaj al la fonduso. La fonduso tamen ankoraŭ ne decidis, ĉu ĝi akceptos la raportojn, kvankam ili ne alvenis ĝustatempe.

La subvencia afero certe estos unu el la temoj de la estrarkunsido de TEJO, kiu okazos en Roterdamo de la 12-a ĝis la 14-a de septembro. En la retpaĝaro de TEJO la nova kasisto de la asocio, Katja Ignatieva, prezentas kiel unu el siaj ĉefaj celoj "ne maltrafi ajnajn limdatojn, aparte tiujn pri raportoj al subvencidonantoj".

La nova prezidanto de TEJO, Bertrand Hugon, estas 27-jara franco, gimnazia instruisto pri matematiko. Pli frue li dum du jaroj prezidis la Junularan Francan Organizon kaj kunorganizis TEJO-seminarion pri homaj rajtoj. Ni petis lin komenti la planojn de la nova estraro sojle de la estrarkunsido.

- En la nuna situacio la planoj de la nova estraro kuŝas en havigo de propra jura personeco por TEJO kaj funkciigo de reta oficejo. Ekzistas cetere esploroj por savi la revuon Tejo Tutmonde per ia fandiĝo kun la revuo Koncize.

Tejo Tutmonde estas kvaronjara movada revuo, la oficiala organo de la asocio, dum Koncize estas similspeca movada bulteno, kiun eldonas kelkaj el la pli fortaj landaj asocioj de TEJO en Eŭropo. Membroj de TEJO ricevas ankaŭ la nemovadan revuon Kontakto, kiu tamen praktike estas eldonaĵo de UEA.

La strebo de TEJO al propra jura personeco ne signifas, ke TEJO volus efektive apartiĝi de UEA. Tamen por rilatoj kun subvenciantaj fondaĵoj kaj partneroj gravus, ke TEJO havu propran registronumeron kiel internacia organizaĵo kaj povu prezentiĝi sendepende de UEA. Eventualan decidon pri propra jura personeco devas fari la komitatoj de UEA kaj TEJO.

La strategiajn planojn la nova estraro deziras ellabori kune kun ĉiuj aktivuloj de TEJO, diras Bertrand Hugon:

- Por elpensi la strategian laborplanon de la asocio ni verŝajne sekvos etapojn proponitajn en broŝuro de la Konsilio de Eŭropo pri junularaj organizoj. Tio ebligos envolvi la tutan aktivularon en la preparado kaj tiel pliproksimigi la estraron de la resto de la asocio. Sed por atingi tiun celon ni devas disponigi al ni la necesajn rimedojn, almenaŭ tempajn. Tial mi pensas, ke la strategia laborplano estos preta en marto kaj ke tiam ĉiuj estos motivitaj por realigi ĝin. June kaj kune.

La novaj estraranoj de TEJO prezentas siajn celojn sur la retpaĝaro de la asocio. La ĉefa celo kiun starigis al si la nova prezidanto Bertrand Hugon estas, ke la junaj esperanto-parolantoj estu pli multaj fine de lia ofic-periodo ol komence.

Vic-prezidanto Sonja Petrović volas firmigi la bonan bildon de TEJO ĉe neesperantistoj kaj pli malfermi al ili la agadon de la asocio - io, kio jam iugrade okazas per dulingvaj seminarioj. Krome Petrović volas laŭeble plibonigi la rilatojn inter UEA kaj TEJO, kaj ĝis la fino de jaro 2004 vidi funkciantan retan oficejon de TEJO kaj CO-sistemon.

Kasisto Katja Ignatjeva esperas ne nur trafi ĉiujn limdatojn, sed ankaŭ sukcese ricevi kelkajn subvenciojn por TEJO-projektoj kaj ĝenerale ne perdi la kontrolon pri la malabundaj financoj de TEJO.

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar esperas kontribui al plibonigo de Tejo Tutmonde, kondiĉe ke la gazeto ne estos fermita. Kiel plibonigindajn ecojn de la gazeto li mencias la akuratecon, la proksimecon al la membroj, interesecon kaj la rilaton inter la kosto kaj la kvalito de la gazeto. Krome Aleks Kadar volas pliretigi la funkciadon de TEJO kaj proksimigi la asocion al la membroj kaj la cetera Esperanto-Junularo.

Estrarano Jevgenij Gaus, litovia studento pri juro, volus ke dum la mandatperiodo de la nova estraro aperu pli da aktivuloj en la junulara movado. "Se tio okazos, multaj problemoj de nia organizo aŭtomate solviĝos", opinias Gaus.


reen al la ĉefpaĝo