Lasta ĝisdatigo: 2.8.2003

Rašić: ”La estraro manipulas per mia demisio”

La demisiinta konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola RašiĈ , komentas la eldirojn de estrarano Ivo Osibov, faritajn dum la Universala Kongreso en Gotenburgo:

Kun konsterno mi legis la eldirojn de Ivo Osibov, pri mia demisio: "Oni multe manipulas pri la demisio de Nikola. Por tiu demisio estis aliaj motivoj, pri kiuj scias la estraro, sed mi ne volas precizigi."

Tio estas nur unu plia manipulo per mia demisio, do. Kaj kia manipulo, ja! Mi ne scias pri aliaj "motivoj" pri kiuj la Estraro scias. Interese ke ili pli bone konas miajn motivojn ol mi mem.

Kiu volas kredi tion kredu, mi ja diris kion mi havis por diri, kaj nun mi preferus ke oni lasu min en paco kaj ne plu manipulu pri mia foriro por diversaj privataj politikaj celoj. Temas pri UEA kaj ne pri mem.

Mi deklaris ke la fono de mia demisio kuŝas en tio kiel oni gvidas la Asocion kaj precipe la Centran Oficejon. Se oni povas montri ke mi havis aliajn "motivojn" rezulte, kvazaŭ nenio okazis el tio pri kion mi kritikis: Ĉio estas en ordo: Fakte la Oficejo brile funkcias, Jarlibro regule kaj kvalite aperas, la membroj ne katastrofe malaperas sed fakte kreskas, la kongresa fako svarmas je elementaj laboriloj, la domo de la CO estas en brila stato, kaj la rekordega deficito neniam okazis. Kompreneble, tio estas infaneca ŝovo de fokuso al malgĝusta temo kaj struta konduto pri la problemoj.

Tre detale kaj tre eksplicite mi klarigis kial mi demisiis. Ĉiu kiu volas povas relegi tion en Libera Folio aŭ aliloke. La Estraro prefere respondu la demandojn kiuj leviĝas tie, anstataŭ okupiĝi pri miaj "motivoj". Analizi miajn "motivojn" laŭ propraj preferoj ne helpos solvi tiujn problemojn, nek povas fari saldon de ilia estrado pli pozitiva. Temas pri UEA kaj ne pri mi mem.

La estraro lasu min en paco kaj okupiĝu pri siaj bazaj taskoj kaj respondecoj. Se ne, povus okazi ke ankaŭ mi ĉesos pagi mian kotizon.

Nikola Rašić


reen al la ĉefpaĝo