Lasta ĝisdatigo: 22.9.2003

Kiel funkcias la demokratio en UEA?

Estas jaro de elektoj en UEA. La nuna komitato kunsidis la lastan fojon en la Gotenburga kongreso, en Pekino kunsidos jam nova komitato kiu elektos novan estraron. Ĉiuj membroj de UEA povas en iu aŭ alia maniero influi la konsiston de la nova komitato kaj tra siaj komitatanoj ankaŭ la konsiston de la nova estraro. Sed kiel funkcias la demokratia aparato de UEA?

La aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj elektos siajn komitatanojn, kiuj estas nomataj "Komitatanoj A". Ilia elektomaniero ne estas difinita en regularoj de UEA, sed la asocioj agas laŭ siaj propraj regularoj. La nombro ja estas difinita: landa asocio kun minimume 100 membroj rajtas elekti komitatanon A (se ĝi havas malpli da membroj, ĝi nomumas observanton). Por ĉiu komencita milo oni ricevas po unu plian komitatanon. Tamen malmultaj landaj asocioj havas pli ol mil membrojn.

Aliĝinta faka asocio rajtas je unu komitatano A, se ĝi havas pli ol 100 membrojn. Diference de landaj asocioj, fakaj asocioj ne rajtas je pli ol unu komitatano A, sendepende de la membronombro.

La individua membraro elektas alian aron da komitatanoj, komitatanojn B. Ilia nombro estas po unu por ĉiu komencita milo da individuaj membroj fine de la jaro antaŭ la elektoj (t.e. fine de 2003). Ĉar ankaŭ ĉi-jare la nombro de IM estas sub 6000, estos entute nur ses komitatanoj B. Ilia elektoprocezo komenciĝos per nomumo de kandidatoj. Pri tio aperos oficiala alvoko ankoraŭ ĉi-jare en la revuo Esperanto. Minimume dek individuaj membroj, kiuj reprezentas minimume 3 malsamajn landojn, rajtas proponi kandidaton. Se estos pli ol 6 kandidatoj, oni okazigos poŝtan voĉdonadon.

La voĉdon-procento en tiuj poŝtaj elektoj varias. En 1998 en la elektoj de B-komitatanoj voĉdonis 33,6% el la membraro, kio eble ne estas ege impona, sed tio tamen estis rekordo en la 20-jara historio de la B-elektoj laŭ la nuna sistemo. Tiam estis 15 kandidatoj por 8 lokoj, kaj la individuaj membroj sekve havis realan eblecon rekte influi la konsiston de la komitato.

Tamen, foje la kvanto de la kandidatoj estis preskaŭ egala al la kvanto de postenoj - tiam evidente la voĉdon-procento estis eĉ malpli alta. Okazis ankaŭ, ke ĉiuj kandidatoj estis aŭtomate elektitaj sen baloto, ĉar la kandidatoj estis same multaj kiel la lokoj. Tia proceduro apenaŭ povas esti nomata demokratia.

Rilate la estraron, nur komitatanoj rajtas proponi formalajn kandidatojn. Necesas minimume du komitatanoj el malsamaj landoj. La proponojn akceptas la elektokomisiono, kiu pludonos ilin al la komitato.Tamen, ankaŭ individuaj membroj ja povas levi nomojn de eblaj kandidatoj. Tiam la elektokomisiono decidos, kiel pluiri kun la proponoj. Libera Folio volonte akceptos kaj publikigos nomojn de eblaj kandidatoj per retpoŝto. Proponantoj kiuj deziras tion rajtas resti anonimaj.

Pri la elekto de la estraro okupiĝas la elektokomisiono, kaj antaŭ la Pekina kongreso la elektokomisiono devos raporti pri sia progreso minimume dufoje: en januaro kaj en majo. La elektokomisiono raportas al la nun sidanta komitato, ĉar nur en la UK ekoficos la nova komitato, kiu efektive elektos la estraron. La raportoj devas mencii ĉiujn validajn kandidatojn kaj la maja raporto ankaŭ eventualajn estrarajn teamojn.


reen al la ĉefpaĝo