Lasta ĝisdatigo: 5.5.2003
Longdaŭra amatoreca mastrumado kaŭzis krizon en UEA
En analiza artikolo, ekskluzive verkita por Libera Folio, Ilja De Coster,
vic-prezidanto kaj kasisto de TEJO, membro de la financa komisiono de UEA, donas sian vidpunkton pri la situacio de UEA.
Sekvante lastatempajn diskutojn, kaj spertante jam dum pluraj jaroj problemojn en la funkciado de UEA/TEJO, mi opiniis ke mi devas provi elskribi mian alrigardon al la eksplodo de krizo ene de UEA. Kiel kerna aktivulo de TEJO, mi jam delonge vidis plurajn problemojn kaj provis serĉi solvojn. Tion ĉi mi faris pere de intencaj personaj diskutoj kun diversaj aktivuloj kaj gvidantoj de UEA kaj TEJO.
En ĉi momento mi opinias ke endas pli publike kelkajn aferojn komenti kaj klarigi ĉar diskutoj plene blokiĝis.
Krom kelkaj pli ĝeneralaj komentoj, mi ne eniros la temon de lastaj viglaj diskutoj detale, tio ŝajnas al mi sensenca.
La lastatempaj okazaĵoj ilustras pli profundajn problemojn en UEA/TEJO, pli gravas ilin pridiskuti. Konsiderante la vastecon de la temo, mi provis nur ege resume kelkajn ĝeneralajn ideojn prezenti en ĉi artikolo. Multajn ideojn devus pli detaliĝi, kelkajn mi mem jam nun povus detaligi, sed kelkaj aliaj bezonas pliajn diskutojn kun kaj movadaj aktivuloj kaj ekstermovadaj organizaj spertuloj.
Lastatempa eksplodo
Nur kelkajn pli ĝeneralajn komentojn mi volas doni pri la lasttempa eksplodo. Ĉefa problemo ŝajnas al mi ke la nunaj konfliktoj pli akriĝis senbezone nur pro manko de komunikado kaj manko de racieco. Multajn problemojn oni povintus eviti per pli klara kaj pli rekta komunikado inter ĉiuj envolvitoj. Tio ne okazis kaj daŭre apenaŭ okazas. Rekta interparolado estis rara, ĉefaj informfontoj estis miskomprenigaj onidiroj, oni ne vere aŭskultis unu al alia. Anstataŭ dialogi oni jam de jaroj preferas tien reen ĵeti insultvortojn, plorigajn bildojn tio foje donis. Tiel ĉi etaj, foje stultaj miskomprenoj povintus amike solviĝi kaj opinidiferencoj povintus respekte priparoliĝi.
La dua konstato rilatas al la emocioj de ni ĉiuj. Esperanto iel estas nia pasio, ni donas multe da energio, tempo, mono al ĝi. Tiel io ajn rilate al nia Esperanto-agado iĝas profunde emocia afero, kio plurfoje malebligas racie pripensi. Tiel ĉi ankaŭ malaperis la distingo inter homo kaj ofico. Kritiko je oficplenumo tro rapide iĝis kritiko je homo malantaŭ ĉi ofico, ĉu en la kapo de kritikanto, ĉu de kritikato. Ne estas pro tio ke iu aktivulo malbone plenumas certan oficon ke do la aktivulo kiel homo malbonas, ŝli nur estas la taŭga homo en la maltaŭga loko.
En ĉi lastaj diskutoj ne plu temas pri kiu pravas aŭ malpravas, ĉiu alportis pravajn argumentojn, ĉiu foje troigis tro emociiĝinte, ĉiu kunkulpas pri manko de interkomunikado. Ankaŭ mi persone en mia mallonga kariero kiel TEJO-aktivulo kelkfoje faris tiajn erarojn. Ne estas senco nun eterne kvereli ĝis kiam oni trovas kulpulon, erari estas homa dum ni lernas el niaj eraroj. Endas fermi aferojn kaj preti pardoni, endas ke ĉiuj envolvitoj tion provu. Tiu kiu unue montros tian pretecon montriĝos plej saĝa.
Manko de profesia mastrumado
Provu mi nun eniri la nunan problemon de UEA, forigante de ĝi la kovrilon de la personaj konfliktoj.
Mi kaj kelkaj aliaj venis al la konkludo ke la ĉefa problemo de UEA estas ĝia manko je profesia mastrumado. Dum organiza mastrumado iĝis aparte studenda fako, dum diversaj neregistraraj kaj neprofitdoncelaj asocioj ekaplikis principojn de moderna mastrumado (parte kopiitaj, parte adaptitaj el la komerca mondo), ni en la Esperanto-movado agadis amatore, per primitivaj iloj kaj metodoj kun nur multe da bonvolo kaj bonintence. Agadoj kaj prioritatoj ne ĉiam estis klare fiksitaj. Ne ĉiam estis antaŭviditiaj la taŭgaj rimedoj por realigo de agado. Oficistoj, estraranoj aŭ komisiitoj kutime sen iu ajn praktika trejnado estis enĵetitaj en siajn taskojn. Ke sekve aferoj ne ĉiam funkciis plej kostefike ne mirigu.
Malkonscie niaj diversaj aktivuloj foje neglektis etajn truojn en la sinkonta ŝipo, foje hakis pliajn truojn. UEA regule lanĉas belsonajn kampajnojn sen serioza pripensado pri prioritatoj kaj limigitaj rimedoj. Pro manko de taŭgaj rimedoj kaj manko de konscia mastrumado ĉi kampajnoj mortis silente aŭ evidentiĝis ne alporti signifajn rezultojn. Ŝajnas ke la ĉefa rolo de diversaj kampajnoj unuavice estas ŝajnigi al ni mem ke ni ion faras, sen ke ili havu ajnan realan signifon en la ekstera ne esperantista mondo.
Malgraŭ ke klaras, ke momente ne en ĉiuj oficoj troviĝas taŭgaj homoj, la krizo ne estas kaŭzita de kelkaj konkretaj nunaj gvidantoj. Baze mi do konsentas kun la tezo de Mark Fettes ke la krizo rezultiĝis el longdaŭra neglekto, el longdaŭra manko de profesia mastrumado. Prezenti kvazaŭ ĝis antaŭ 2-3 jaroj ĉio bonis, dum sub nuna estraro aŭ ĝenerala direktoro ĉio aĉigis, ŝajnas al mi minimume grava misprezento. La administra sistemo de UK aŭ de membroj (por doni nur unun ekzemplon), ne subite malmoderniĝis, sed jam de jaroj estis neglektita.
Dum jardekoj gvidantoj de la asocio neglektis diversajn aspektojn de la funkciado de nia asocio. Ne temis pri konscia aĉumado de ili kontraŭ la asocio, sed pri mankantaj scioj, pri mankanta enrigardo en la problemaro, kaj pro mankanta rigardado al la ekstera mondo. Ne estas senco kulpigi koncernajn homojn, endas nur provi analizi la problemon kaj studi solvojn lernante el spertoj de aliaj internaciaj neregistraraj organizoj. Ni rigardu antaŭen.
Kion UEA do nun bezonas estas transiro al profesia mastrumado, kiu fortigu la organizon kaj tiel kreu bazon por kvalita kaj kvanta celdirektita agado. Profesia mastrumado ekas ĉe pripensado de propraj idenco kaj celoj, transiras baze de tio al konkreta agadplanado konsiderante la eksteran realecon. Baze de la bezonoj de la agadplano fiksiĝu taŭga rimeda mastrumado konsiderante homojn, ekipaĵojn kaj financojn en la asocio.
Precize ĉi elemento mankis en preskaŭ ĉiuj manifestoj kaj laborplanoj de UEA en lastaj jardekoj: abundis belaj ideoj kaj planoj, mankis adaptita rimedaro. Plej videblas tio ĉi en la absoluta manko de ligo inter UEA-laborplanoj kaj UEA-buĝetoj. Havante klaran agadplanon kaj taŭgan rimedmastrumadon por ĝi, sekvu rigora realigado de konkretaj agadplanoj, sen tro da impulsiveco. Dume, evidente, la mastrumantoj de la organizo atentu pri la ŝanĝiĝanta ekstera realeco.
Identeco kaj celoj
Gravega elemento de la nuna problemaro rilatas al malklareco aŭ malkonscio pri la propraj identeco kaj celoj de ni kiel organizo. Kiu ni estas? Kion ni faras? Kial kaj kiel ni tion faras? Per kio ni faras? Je iuj demandoj ni entute ne serĉis respondojn, pri aliaj demandoj ni trafis en eternaj preskaŭ filosofiaj diskutoj kaj kvereloj. Subtone de diversaj diskutoj revenadas la konflikto inter Esperanto-komunumo kaj Esperanto-movado: ĉu ni liveru servojn al niaj membroj aŭ ĉu ni agadu eksteren por solvi la internacian lingvan problemon? Se ni volas funkcii kiel organizo, ni unue devos pli bone kompreni kaj konscii pri ni kaj niaj celoj, ni pli komprenu pri nia ĉirkaŭa mondo en kiu ni agadas.
Sed ni ne haltu ĉe tia debato, ni ne limigu nin verŝante respondojn en belajn manifestojn. Baze de niaj respondoj al ĉi demandoj ni devas veni al konkreta agado per kiu ni volas realigi niajn belajn asociajn celojn. Ni devas klare difini la metodojn laŭ kiuj ni volas labori kaj la rimedojn kiujn ni havas je dispono.
Konsiderante ke rimedoj ĉiam estas limigitaj, ni estu realismaj kaj konsciu ke ne eblas ĉiun imageblan indan agadon fari, ni limiĝu al la enda agado. Ni fiksu klarajn prioritatojn: tion ni jes faros, tion ne.
Tio ĉi estas unu el la kernaj problemoj de nuna UEA, ni ne kapablas prioritati. La asocio, aŭ diversaj ĝiaj aktivuloj, faras ĉion kio minimume sonas bela sen ajna konsidero pri disponeblaj rimedoj. Aŭ almenaŭ, UEA al si ŝajnigas fari ĉion kio belas. Pro mankantaj rimedoj, reale UEA ne faras tiun agadon videble por ekstera mondo. Manko de prioritatoj rezultiĝas en kaoso, en perdo de rimedoj, en maleblo iun ajn agado celtrafe atingi. Tiel ni kiel esperantistoj ekaspektas ridigaj ekster nia rondo. Facilus listigi kelkajn kampajnojn aŭ agadojn kiuj bele ilustras tion ĉi.
Rimeda mastrumado
Havante klarajn realigendajn celojn kaj konkretajn agadojn, la esenca tasko de ajna organizo estas rimeda mastrumado. Ajna organizo kreu kaj prizorgu aron da rimedoj bezonataj por realigi ĝiajn celojn. Rimedoj ĉiam estos limigitaj, kiel jam dum unua lenciono instruiĝas ajna studento pri ekonomio. La defio estas lerte uzi kaj pliigi havatajn rimedojn, per pripensitaj longperspektivaj investoj kaj per lerta eluzado de eblecoj kiujn ofertas al ni sciencaj kaj teknikaj evoluoj. Nur tiel ni povos garantii realigadon de niaj movadaj celoj per konkreta kaj realisma agado. UEA/TEJO apenaŭ havas ian ajn rimedan mastrumadon.
Baze ajna organizo havas tri grandajn kategoriojn de rimedoj: homoj, ilaroj kaj mono. Rimeda mastrumado celas al bonigo kaj fortigo de ĉi rimedoj.
- Homrimeda mastrumado. Esence grava por organizo (kiel UEA/TEJO) kiu dependas de ĝiaj homoj, aktivuloj, estas bona mastrumado de ĝiaj homaj rimedoj. Bona homrimeda mastrumado konsistas el du gravaj elementoj: motivigo kaj trejnado. Unuflanke aktivulo volu kuiri supon: motivigo signifas esprimi estimon kaj dankon al homoj por tio kion ili faras, kuraĝigi ilin eki kaj daŭrigi. Sed aliflanke aktivulo ankaŭ scipovu kuiri supon: trejnado signifas instruado pri specifikaj metodoj por fari ion. Tiel ĉi aktivuloj ekhavas taŭgajn kvalifikojn kaj konojn por realigi kvalitan agadon, kaj por eviti ke bonintenca amatorumado kaŭzas damaĝon.
-
Ekipaĵa mastrumado.
Kiom ajn aktivulo jam emas kaj kapablas kuiri supon, tamen ŝli ne povos tion realigi sen la taŭgaj potoj, fornoj, kuleroj aŭ ingrediencoj, ktpנAktivuloj do bezonas ekipaĵojn por sia agado. Komputilo kun taŭga programo por redakti aŭ administri, skribtablo por instrui, laŭtparolilo por alparolado dum manifestacio, por nur doni kelkajn ekzemplojn. Evidentas ke ekipaĵoj estu adaptitaj al nuntempa realeco, ili estu moderaj kaj bone uzeblaj, pro ilia moderneco ili ebligu ŝparon de homa tempo.
-
Monrimeda mastrumado.
Evidente ĉi ĉio ne funkcias sen mono: kuirlibroj kostas, potoj kaj fornoj ankaŭ. Monrimeda mastrumado celu al laŭ eble plej kolektado de novaj enspezoj, kaj al laŭ eble plej racia kaj efika elspezado. Konstante organizo sin demandu ĉu ne eblas pli malkoste fari ion kion ĝi jam faras, ĉu ne eblas atingi pli da rezultoj uzante la samajn rimedojn alimaniere. Organizo ankaŭ konstante serĉu novajn eblecojn akiri novajn rimedojn el novaj fontoj.
Krom regulaj dankmesaĝoj, en UEA apenaŭ ia ajn rimeda mastrumado videblas. Ne mirindas do ke mankas aktivuloj, ke mankas forta oficejo, ke mankas mono, ke mankas realaj movadaj sukcesoj kiuj rimarkiĝas ekster nia eta esperantista rondo.
Krom kelkaj aperintaj broŝuroj, en UEA videblas nenia sistema trejnado de aktivuloj, ĉu pri informado, ĉu pri instruado, ĉu pri mastrumado de projektoj aŭ organizado de aranĝoj, ĉu pri teama kunlaboro, ĉu pri aplikado de nova (reta) teknologio.
Eĉ pli terure, la trejnseminarioj kiujn TEJO per limigitaj rimedoj regule provas organizi, kaj la alstrebo de TEJO pli sistemigi aktivultrejnajn seminariojn, regule estas forte kritikataj far UEA-gvidantoj.
Same pri ekipaĵa mastrumado. UEA neniam atentis pri disponigo de adekvataj ekipaĵoj, ĉu al oficistoj, ĉu al aktivuloj, por kvalite realigi sian laboron. Plej dolorige tio videblas en la Oficejo, kiu funkciadas baze de pratempa komputila sistemo (nur lasttempe, i.a. post premado flanke de TEJO, oni ekmodernigis, sed la vojo ankoraŭ longas).
Eble plej terure statas la monrimeda mastrumado de UEA. En la vivo de UEA ĝia financa politiko transiris de unu ekstremo al alia: de plena fordiboĉo de la iama Hodler-kapitalo, UEA nun trafis en paranojeca kreskigado de kapitalo de kiu nur parto de rentumo estas utiligita por agado. Kreskigante kapitalon sen signife investadi en modernaj rimedoj, UEA momente riskas morti riĉa. Samtempe mankas ia ajn strategio pri sistema akirado de ekstermovadaj financaj rimedoj, sed ankaŭ enmovadaj rimedoj ne estas sisteme alparolataj. Aldone mankas ajna reflektado pri kostefiktiveco de nunaj elspezoj.
Tiel ĉi nun ĉiaj havataj rimedoj estas aŭ malutiligitaj aŭ eĉ forĵetitaj. Anstataŭ forta organizo UEA tiel iĝis ruino. Plej klare tio ĉi videblas en plene neglektita Centra Oficejo, kiu tamen devus esti la vertebra kolono de asocio. Bona rimeda mastrumado metus nin reen sur la vojon de konstruado de forta organizo baze de forta oficejo kiu povus kvalite kaj kvanto preni sian rolon en la nuntempa mondo realigonte siajn celojn.
Vojo al la solvo
Facilas la analizo pri la problemoj, pli komplikas konkretigi solvojn. Malgraŭ ke mi mem havas plurajn ideojn pri solvoj ankaŭ mi ne havas ĉiujn respondojn. Kerno de reformemaj aktivuloj pri tio devas kuniĝi formante laborgrupon kaj konkretigu la bezonatajn paŝojn por eliri el nuna krizo. UEA/TEJO ne estas tiom unika, pluraj (internaciaj) iam trafis en similaj krizoj kaj ili sukcesis venki tiujn krizojn.
Pli ol utilus por solvado de niaj problemoj se UEA/TEJO sin malfermus kaj lernus el funkciado de aliaj internaciaj organizoj. Praktika vojo por tio estus ekuzi profesian helpon de eksteraj konsilantoj pri funkciigo de boncelaj organizoj. Mi mem jam havis unuajn kontaktojn pri tio. Ni ĉiuj devas transiri de kverelado al profunda diskuto kaj planado pri kiel reorganizi nian asocion por ke UEA/TEJO kiel organizo por lingvaj rajtoj kaj kiel asocio kuniganta esperanto-parolantojn, povu rekonkeri sian lokon inter la tuta aro de internaciaj neregistraraj organizoj kaj povu signife eklabori por paŝon post paŝo realigadi niajn esperantistajn celojn.
Ilja De Coster
vic-prezidanto kaj kastisto de TEJO
membro de la financa komisiono de UEA
|