14.10.2003
La anonima movado
La Esperanto-movado havas problemon. Ĝi provas varbi kaj reklami, sed ĝi
restas pli-malpli nevideblaj en la ekstera mondo. Kio estas la naturo de
tiu problemo?
Por respondi al tiu demando oni unue konstatu la celon de la movado.
Ne ĉiuj havas ideologiajn kialojn por lerni Esperanton. Mi tial volas
precizigi ke ĉi tiu analizo pritraktos la problemojn de la ideologia
movado, kvankam aliaj alproksimiĝoj estus pli aktualaj por tiuj kiuj uzas
Esperanton pro nura amuzo.
La oficiala celo
La Esperanto-movado havas celon, kaj tiu celo estas ĝia produkto, kiun
ĝi ofertas al la mondo. Nia lingvo ekestis kiel rimedo por politike
neŭtrala komunikado trans etnajn kaj naciajn limojn. La movado ofertas al
la mondo pacon surbaze de kompreno kaj amikeco per politike neŭtrala
lingvo. Ni multe parolas kaj reklamas pri tio.
Por atingi la pacan celon la Esperanto-movado varbas esperantistojn, ĉar
oni bezonas esperantistojn por entute povi atingi pacon per Esperanto.
Verŝajne la paca oferto estas iom trompa, ĉar ja ekzistis kaj ekzistas
multaj militoj ene de la sama lingva komunumo, do komuna lingvo
kompreneble ne povas garantii pacon. Sed en ĉi tiu analizo ni iom forgesu
tiun negravaĵon.
En praktiko
Kiel ni vere uzas la lingvon? Nu, ni verkas librojn per ĝi, kaj ofte la
libroj temas pri la lingvo mem, aŭ pri la movado. Ni havas multajn
organizojn, sed ilia celo plej ofte rilatas al la lingvo Esperanto aŭ
ties kulturo kaj historio. Aldone estas kunvenoj kaj kongresoj, kie ni
okupiĝas pri nia propra komunumo.
Amuzo estas grava, ĉar ni estas homoj. Gravas ankaŭ primovadaj libroj
kaj organizoj, ĉar ni estas lingva kaj organiza komunumo. Amuzo eĉ
amikigas kaj pacigas. Sed ĉi ĉio signifas ke la ĉefa praktika celo de
la Esperanto-movado estas varbi al movado kies ĉefa praktika celo estas
varbado kaj memokupiĝo.
Kaj tamen ni intense atendas ke la ekstera mondo donu al ni la
Nobel-premion pro paco. Ni ne meritas tian premion. La Nobel-premio
postulas praktikan laboron. Ne sufiĉas bonaj ideoj. Anglalingvaj
organizoj faras multe pli ol ni por paco kaj justeco.
Ekstrema komparo
La Savarmeo estas religia organizo kies celo estas servi al la kristana
Dio. La Esperanto-movado ne estas religia movado, tamen komparo de kelkaj
flankoj de la du tre malsimilaj movadoj povas esti utila.
Ambaŭ movadoj ja provas konvinki kaj varbi. Sed dum esperantistoj kutimas
varbi per teoriaj kaj ideologiaj argumentoj, la Savarmeo fakte praktikas
siajn ideojn, solvante problemojn, ekz. per disdonado de supo al
malriĉuloj. Pro tio la Savarmeo ĝuas respekton kaj estimon. La Savarmeo,
uzante sian internacian reton, helpas eksterulojn trovi malaperintajn
personojn. La Esperanto-movado uzas sian internacian reton por mem ekhavi
helpon unu de la aliaj, ĉu per Delegita Reto, ĉu per Pasporta Servo.
La Savarmeo ne estas helporganizo, sed helpas, konforme al siaj ideoj. La
Esperanto-movado ne estas helporganizo, kaj ankaŭ ne helpas, male al niaj
ideoj. Aliflanke ni volonte fanfaronas pri niaj nuraj ideoj, dum la
Savarmeo simple inkluzivas sian Dion kiel nestrangan fundamenton.
Ĉu la Esperanto-movado taŭgas?
Ekzistas movadanoj tra la tuta mondo, kaj laŭdire ili estas relative
multaj (ĉ. 20 000 organizuloj). Nia "reto" estas uzebla multmaniere,
kvankam oni ĝis nun uzis ĝin relative sencele aŭ simple por
movadinternaj celoj.
Kompreneble ni devas okupiĝi pri la jam varbitaj esperantistoj, ni devas
kongresi, amuziĝi, babili kaj ludi. Gravas niaj amaskomunikiloj kaj
interretaj renkontejoj. Sed aldone eblas ankaŭ ekplenumi la reklamatajn
celojn.
Ekzemploj
Bona ekzemplo de tia ekplenumo estas la projekto Agado Espero, kiu en 1999
per Esperanto helpis militviktimojn en eksa Jugoslavio, disdonante dumil
helpajn pakaĵojn. Alia bona ekzemplo estas la projekto Indiĝenaj
Dialogoj, kiu faras praktikan laboron por interkulturaj dialogoj kaj por
la rajtoj de indiĝenaj popoloj. Verŝajne ne ekzistas pli bona reklamo
por nia movado ol senfanfaronaj ekzemploj ke nia lingvo funkcias, ke niaj
reklamoj pri paco kaj justeco estas pli ol senvaloraj ofertoj kaj teoria
ideologio.
Esperantistoj multe kongresas. Sed kial niaj kongresoj tiom ofte okupiĝas
pri la movado mem? Estas amaso da konfliktoj en la mondo. Per nia lingvo
ni ne povas solaj solvi ilin, sed ni almenaŭ povas fari ekzemplojn pri
transpolitika kompreniĝo. Ekzemple oni povus aranĝi tute normalajn
renkontiĝojn (malgrandajn kaj neformalajn!), kien speciale invitiĝas
individuoj el specifaj konfliktantaj nacioj aŭ popoloj. Ili diskutos kaj
malkonsentos, sed almenaŭ parolos unu kun la aliaj, kaj kune amuziĝos
kaj ludos inter la diskutoj, kiel dum ordinaraj Esperanto-renkontiĝoj.
Eblas do ekdirektigi niajn aktivecojn kaj organizojn al la konkretaj
problemoj de la ekstera mondo, por fakte kontribui al neŭtrala komunikado
kaj interkompreniĝo. Nia agado povas havi la lingvon kiel rimedon, kaj ne
nur kiel celon. Ni tamen devos esti singardaj pri al altrudo de nia
lingvo: Ekzemple Esperanto ne plu estus politike neŭtrala se ĝi ekhavus
oficialan rolon ĉe EU antaŭ ol ĝi estus vaste uzata inter ordinaruloj
tra la tuta mondo.
Kaj se ne?
Povas esti ke la skizita praktika laboro ne estas la ĝusta pado por ni.
Povas esti ke la Esperanto-movado havu alian celon ol tiun kiun ĝi teorie
havas. Povas esti ke ĝia celo vere estu nura memokupiĝo, simple ĉar la
lingvo kaj ĝia komunumo ekhavis sian propran valoron, kaj ke tio mem
estas sufiĉa pravigo: Uzi la lingvon pro nura amuzo ankaŭ faras
amikecojn. Kaj povas esti ke ni havu ankoraŭ tute alian celon.
Ĉiukaze ni devos difini nian celon: Kion ni volas, kion ni praktike
faros, kaj kion ni en praktiko ofertos al la mondo? Ne estas facile vendi
produkton kiu ne estas klare difinita.
Jardar Eggesbø Abrahamsen
|