Lasta ĝisdatigo: 3.11.2003

Osmo Buller:

”Mi ĉiam pretas servi al UEA”

La antaŭa Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller, afable konsentis komenti informojn, laŭ kiuj li estas forta kandidato por sia malnova posteno, post la demisianta Ĝenerala Direktoro Trevor Steele.

Libera Folio: Laŭ niaj fontoj vi eventuale estas unu el la kandidatoj por la posteno de Trevor Steele, kiujn menciis Andrej Grigorjevskij. Ĉu vi havis kontakton kun la estraro de UEA tiuteme? En kiaj cirkonstancoj vi povus konsideri kandidati al la posteno?

Osmo Buller.: - Mi povas nur diveni, kiujn celas Grigorjevskij. Dum la lastaj unu-du monatoj mi estis en regula kontakto kun li kaj kun Renato Corsetti en la UEA-komisiono pri varbado. Tiu ĉi temo ne estis tuŝita kaj ĝi ankaŭ ne estas tasko por tiu komisiono, kies kvara membro cetere estas Trevor Steele. Kun aliaj estraranoj mi ne havis kontakton post la UK en Gotenburgo. Kiel serioza esperantisto mi ĉiam pretas servi al UEA tiel kaj tiom, kiel kaj kiom eblas al mi. En iuj apartaj kondiĉoj tio ja povus signifi, ke mi retrovus min en Roterdamo.

Iuj konkludis, ke vi estas kandidato, ĝuste el via surpriza kunlaboro kun Corsetti en la komisiono pri varbado. Kio ebligis tion?

- Surpriza? Varbado ĉiam estis por mi afero fundamente grava. Tial mi pasintjare la unua publike subtenis alvokon de nia prezidanto pri membrovarbado. Ekestis vigleta diskuto en la retlisto uea-membroj, kaj en marto Corsetti proponis en tiu listo, ke mi iĝu komisiito pri varbado. Mi respondis, ke pli taŭgus komisiono kaj ke mi volonte membrus en ĝi. La komisiono estis fondita en septembro. Bedaŭrinde ĝi daŭre ne estas kompleta, ĉar - ho ve! - malgraŭ ripetaj alvokoj de Corsetti ne aperis komitatano preta membriĝi en ĝi.

Sed pli ĝenerale, kian Ĝeneralan Direktoron laŭ via opinio nun bezonus UEA? Kia devas esti la labordivido inter la estraro kaj la Ĝenerala Direktoro?

- En iu komento post sia demisio Trevor Steele implice aludis postulojn al sia posteulo menciante, ke li mem akceptis la postenon sen administra sperto. Mi plivastigus tion al bezono de organizaj talento kaj sperto kune kun financaj kapabloj por sukcese mastrumi la grandan kaj komplikan ekonomion de UEA. La labordivido baze sekvas el la Statuto. Laŭ ĝi "la Ĝenerala Direktoro estras la tutan teknikan kaj administran laboron de la Asocio [kaj] preparas la buĝeton", dum la estraro estas politika organo, kiu "respondecas, sub gvido de la Komitato, pri la ĝenerala evoluigo de la Asocio".

Ĉu vi mem intencas kandidati en la elektoj de komitatanoj B?

- Nu, alie miaj alvokoj pri elekta etoso estus malpli kredindaj...

Ĉu ne jam estas tempo, ke eventualaj kandidatoj al gvidaj postenoj en la Asocio malkaŝu siajn kartojn? Ĉu ne la membroj almenaŭ antaŭ la elekto de komitatanoj B havu la rajton scii, kiaj alternativoj ekzistas?

- La B-elektoj okazos nur en majo. Laŭ mi la "malkaŝo de kartoj" de estraremuloj povas atendi ĝis post la jarfino, plej laste ĝis marto. Ke sur tiu fronto estis kviete ĝis nun, ne maltrankviligas min. Male, se estus elekta febro jam nun, oni riskus, ke post kelkaj monatoj ĝi ŝanĝiĝus en elektan laciĝon. Ĉio en sia tempo! La unua etapo estos la nomumo de kandidatoj por B-komitataneco, kiu daŭros ĝis februaro. UEA baldaŭ oficiale anoncos starton de tiuj kandidatigoj. Tiam oni ekvigliĝu.


reen al la ĉefpaĝo