Lasta ĝisdatigo: 18.8.2003

Lingvo, politiko kaj kulturo

Multaj kongresanoj partoprenis la diskutojn pri "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj", la temo de la Universala Kongreso en Gotenburgo. Tuj post la kongreso okazis sukcesa scienca simpozio pri interkultura komunikado, kiun finance apogis la Sveda Akademio. Partoj el la raporto de Jens S. Larsen aperos ankaŭ en Esperanto en Danio.

La kongresa temo, ”Lingvaj rajtoj kaj respondecoj”, estis traktita en tri grandaj kunvenoj kiuj altiris multe da intereso. Humphrey Tonkin tre kompetente gvidis la tutan aferon, kaj Probal Dasgupta rolis kiel sekretario, kio certe ne estis facila tasko.

La kunvenoj estis organizitaj kun enkondukaj prelegetoj, diskuto en pleno, diskuto en grupoj, kaj prezento de la rezultoj de la grupaj diskutoj. La temo ne nur interesas multajn esperantistojn kiuj havas plej diversajn opiniojn pri ĝi, sed ĝi estas ankaŭ tre kompleksa en si mem. Tial Tonkin kaj Dasgupta, kun la gasto Charles Durand, estis ellaborintaj 17 demandojn por iom fokusigi la diskuton. Ĉiu el ili faris ĝeneralan enkondukan prelegeton pri la temo en la unua kunveno, kaj la duan enkondukis Anna Ritamäki parolanta pri la jura aspekto de lingvaj rajtoj, Amri Wandel pri la komunika problemo en scienco, kaj Michael Cwik pri la lingva problemo en la organoj de EU.

En la tria kunveno oni klopodis resumi la rezultojn de la du unuaj, kaj en kvara kunveno nur por la volontulaj grupgvidantoj (el kiuj mi estis unu) oni skizis la kongresan rezolucion. La finan vortigon prizorgis malgranda grupo, konsistanta almenaŭ el Tonkin, Dasgupta kaj Brian Moon. La rezolucio esence diras ke Esperanto necesas se la mondo estu ne nur multlingva, sed ankaŭ demokratia. La tuta teksto estas legebla plurloke en la reto.

Tuj sekve al la Universala Kongreso de Esperanto okazis dulingva (Angla-Esperanta) serio de sciencaj prelegoj en la Gotenburga Universitato sub la titolo”Simpozio pri interkultura komunikado / Symposium on Communication Across Cultural Boundaries”, iniciatita de la Akademio de Esperanto. La programo estis kunmetita de komitato sub la prezido de Christer Kiselman, profesoro pri matematiko en Uppsala kaj membro ne nur de la Akademio de Esperanto, sed ankaŭ de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. Honora prezidanto de la program-komitato estis prof. Sture Allén, membro kaj antaŭe multjara sekretario de la Reĝa Sveda Akademio.

Oni cetere notu ke temas pri du malsamaj akademioj: la Reĝa Sveda Akademio donacas la Nobel-premion pri literaturo, dum la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj tiujn pri fiziko, kemio kaj ekonomiko. La Nobel-premion pri medicino donacas Karolinska Institutet (ĉefa Sveda medicina universitato), kaj tiun pri paco la Norvega parlamento (ĉar la Norvega ŝtato tiutempe estis parto de la Sveda) – kaj la Nobel-premio pri ekonomiko tute ne estas premio fondita de Alfred Nobel mem, sed premio fondita memore al li!

Tiu tuta komplikeco tamen ne ĝenis la Simpozion, kiu estis mirinde sukcesa: la prelegoj estis je plej alta nivelo, la aŭskultantoj vigle demandis post ĉiu prelego, kaj homoj agrable konversaciis dum la paŭzoj. Eĉ la manĝoj estis senpagaj, ĉar la Sveda Akademio finance apogis la Simpozion. Estis 11 prelegoj (plus unu afiŝita, ĉar ne estis tempo), plejparte en Esperanto, sed tri estis tute en la Angla. Tio ne detruis la bonan etoson, eble ĉar la Anglalingvaj prelegantoj ĉiuj estis Svedoj. Okazis tre malmulte da interpretado, sed la kelkaj kiuj disdonis notojn, liveris ilin en Angla-Esperanta versio (unu eĉ ankaŭ en Franca). La antaŭliveritaj resumoj ankaŭ ĉiuj estis dulingvaj.

La unua preleganto estis Sture Allén, kiu anglalingve parolis pri la ‘spirito de kultura komunikado’. Lia fako estas komputila lingvistiko, sed li multe pli vaste kaj elokvente traktis la temon, eĉ ne menciante aŭtomatan tradukadon. Interalie li tuŝis la problemon de la diskulturiĝo de la naturaj kaj homaj sciencoj. Tio igis min demandi, al kiu el ili, laŭ li, apartenas lingvistiko. Li ne ŝatis doni tro klaran respondon al tio, sed fine koncedis ke en lingvistiko tio estas demando pri metodologio, ne pri la scienca objekto. Laŭ mi tio estas iom stranga kriterio, sed mi ne persekutis la demandon.

Sekvis prelego de Jouko Lindstedt, profesoro pri slava filologio en Helsinki, pri la rimarkinda gramatika simileco inter la malsamfamiliaj lingvoj de la Balkana duoninsulo. Ŝajnas evidente ke la identiga funkcio de la lingvo ne dependas de la gramatikaj konstruoj, sed ĉefe nur de la formo de la unuopaj vortoj, kaj eĉ apenaŭ de ilia semantiko.

Post refreŝiga paŭzo sekvis prelego de Renato Corsetti, profesoro pri lingvopedagogio en Romo. Temis pri la influoj de la gepatra lingvo al la lernado de Esperanto. Li evidente atendis viglan demandemon de mia flanko, ĉar lia kaj mia lingvoteorioj sufiĉe malsamas, sed tio ne okazis – por elprovoki tion lia prelego simple estis tro empiria. Tio tamen ne malhelpis ĝin esti tre interesa.

La lasta prelego tiun tagon estis de profesoro pri Sveda lingvo Sven-Göran Malmgren. Li Anglalingve parolis pri fremdvortoj en la Sveda lingvo, kiu ankaŭ tiurilate tre similas al la Dana. Interalie li menciis ke “moderna lingvoplanado estis naskita en la 19a jarcento”. Tio igis min demandi, kiam oni efektive komencis nomi ĝin tia. Kiselman tre ŝatis tiun demandon, ĉar li mem estis diskutinta ĝin kun prof. Malmgren. Andersson, Blanke, Dasgupta

La unua prelego de la posta tago estis de Lars-Gunnar Andersson, alia Angleparolanta profesoro pri Sveda lingvo, pri la interesa temo “Kio faras lingvon malfacila”. Laŭ li precipe malgrandaj lingvoj de izolitaj triboj (ekzemple la buŝmanoj en suda Afriko) tendencas fariĝi malfacile lerneblaj, dum vaste parolataj lingvoj kiel la Polineziaj estas konstante piĝinigataj, kio faciligas ilin. Li asertis ke Esperanto eble aspektus alimaniere, se Zamenhof estus koninta kreolajn lingvojn, sed en la posta diskuto li koncedis ke Esperanto tamen ŝajnas esti bone konstruita ankaŭ laŭ tiu vidpunkto. Jouko Lindstedt miris ke mi tute ne faris demandojn, ĉar mi skeptikas pri la tuta ideo de relativa lern-facileco, sed alveninte iom malfrue mi ne estis aŭskultinta la tutan prelegon.

Ankaŭ al d-ro Detlev Blanke, elstara interlingvisto, kiu parolis pri tradukscienco, mi ne faris demandojn, kvankam mi opinias ke tradukado estas arto, ne scienco. La posta diskuto bedaŭrinde temis precipe pri lia termino “translacio” kiu kovru kaj tradukadon, kaj interpretadon.

Ĝis la tagmanĝo prelegis Probal Dasgupta, Barata lingvistika profesoro. Li parolis en sia kutima stilo, vasta, profunda, ideoriĉa, interesa – kaj tre malfacile komprenebla. Temis pri kulturaj limoj laŭ substancisma vidpunkto; substancismo ŝajne estas ia alternativo al la funkciisma/formalisma divido en moderna lingvistiko, sed kvankam mi demandis, mi ne sukcesis akiri klaran komprenon pri tio. Pli interesa estis lia konfrontiĝo kun Sture Allén, pri la demando ĉu oni per la Nobel-premioj premias konkurencon.

Post la tagmanĝo parolis d-rino Ilona Koutny, organizanto de interlingvistikaj kursoj en la universitato de Poznań, komparante Esperanton kaj la anglan kiel interkulturajn komunikilojn. Ĉu ĉar laŭ mi lingvo ne estas komunikilo, ĉu ĉar mi ankoraŭ digestis la tagmanĝon, mi ne faris notojn pri tiu prelego.

Sekvis Humphrey Tonkin, profesoro pri humanistiko en Usona universitato, pri la kultura dimensio de Esperanto. Li faris Anglalingvan enkondukon, samkiel Dasgupta, sed la samtempajn notojn sur la tabulon li skribis Esperante! Amuze, sed konfuze. Mi ne faris demandojn al li dum la posta diskuto, sed atendis ĝis la sekva kafpaŭzo.

Unu el liaj asertoj estas ke “manko de konscio pri kulturaj diferencoj nur fortigas ilian negativan efikon kiel obstakloj al la komunikado”. Sed kio estas komunikado, kaj kial ĝi devas esti efika? Ĉu efikeco entute ne estas unuflanke Okcidenteca kaj moderna koncepto? La sekva diskuto, stare kun kartonaj teleretoj kaj plastaj glasoj enmane, nur povis ankoraŭ pli konvinki min, ke ni faras el Esperanto ŝajnsolvon de ŝajnproblemo, tiel longe ke ni kredas ke la homa lingvo estas komunikilo elforĝita sine de la socio (kaj ne, tute male, la natura esprimilo de individuo). Tonkin estas sur tute malĝusta trako, sed li estas konforma al la ĝenerala opinio, inteligenta kaj afabla – kio kaŭzas al mi ne nur aflikton, sed hororon kaj angoron.

La posta prelego de Franz-Georg Rössler temis pri tio ĉu muziko vere estas internacia lingvo. Li havas teruran Esperanton, sed parolis tiel verve kaj kompetente pri sia temo, ke oni apenaŭ rimarkis tion. Bedaŭrinde mi ne povis partopreni la diskuton, ĉar mi devis kapti trajnon.

Tial mi ankaŭ ne povis aŭskulti la prelegon de Zlatko Tišljar, lastan de la Simpozio, kiu temis pri la neceso de komuna identeco Eŭropa. Tamen mi ĉeestis lian paroladon pri tiu temo en la UK, kaj mia impreso estas ke li antaŭvidas ke la Fina Venko okazos ne per la tutmonda ekuzo de Esperanto, sed per tio ke ĝi estos komuna identigilo de la Eŭropanoj, kontrastanta al la cetera mondo. Eble oni al tio kontraŭmetu ke Esperanto estas ne nur internacia, sed ankaŭ interimperia?

Jens S. Larsen

Resumoj de la prelegoj pri interkultura komunikado.

reen al la ĉefpaĝo