Lasta ĝisdatigo: 10.7.2003

TEJO perdas pli ol 20 000 eŭrojn

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo riskas perdi pli ol 20 000 eŭrojn da eŭropaj subvencioj, ĉar ne estis senditaj raportoj al Eŭropa Junulara Fondaĵo pri la agadoj por kiuj TEJO ricevis subvenciojn.

Ĉiujare la E-gejunuloj petas kaj ricevas subvenciojn jam de longe, ĉefe de Eŭropa Junulara Fondaĵo de la Konsilio de Eŭropo. Averaĝe temas pri ĉirkaŭ 20 000-30 000 eŭroj da subvencioj jare, la ĉefa parto de la TEJO-buĝeto. Eŭropa Junulara Fondaĵo nun minacas la e-gejunulojn per postulo repagi donitajn subvenciojn kaj ne elpagi donotajn subvenciojn. Sume temas pri iom pli ol 20.000 eŭroj, kiujn TEJO perdus pro nesendo de raportoj pri subvenciitaj agadoj.

La nova krizo venas nur du semajnojn post la demisio de la TEJO- estraro, nome de la prezidanto Holger Boos, la kasisto Ilja De Coster, la estrarano pri eksteraj rilatoj Federico Breda, kaj Marko Naoki Lins, estrarano sen agadkampo. Tio sekvis la demision de iama kolego Hokan Lundberg pro similaj kialoj. La krizo en la superaj instancoj de la movado ŝajne ne havas finon.

- Kiam venas malfacilaj tempoj, mizeruloj estas la unuaj kiuj fuĝas, same kiel la ratoj el la sinkantaj ŝipoj. Certe tio estos bona por la movado, ĉar oni bezonas homojn kiuj solvu problemojn, ne kiuj okaze de malfacilaĵoj forkuras," kritikas hispana komitatano de UEA, Augusto Casquero.

Simile kritikas Edwige Tantin-Ackerman, itala komitatano de UEA:

- Kial tiom da plendoj kontraŭ UEA? Ĉu TEJO ne povas memstare agi laŭ propra volo organiziĝi, kaj sekve plensukcesi? Se TEJO ne estas memstara kaj sendependa, ĝi fariĝu tia. Kaj ni vidos la kapablojn. Post du jaroj da estraraneco la demisiuloj deklaras sin ne taŭgaj gvidi organizon kiel TEJO.

En longa intervjuo al la Esperanto-novaĵservo Ĝangalo TEJO- kasisto Ilja De Coster provas defendi sin kontraŭ akuzoj de financa kaj administra mismastrumado.

- Estu ni klaraj: jes ja, mi ne sufiĉe bone plenumis miajn respondecojn. Estis mia respondeco, ke sendiĝu raporto, tamen ĝi ne sendiĝis. Sed estas bone kompreneblaj kialoj por tio. Sed la UEA-estrarano pri financoj nun unuflanke misprezentas la problemon kvazaŭ TEJO-uloj malbonintence misfaris aferojn, kaj dume forgesis, ke mi jam delonge avertis ilin pri problemo. Tio iom dolorigas, se oni konsideras la tutan historion de ĉi tiu afero.

De Coster asertas ke ne la unuan fojon okazas tiom grava financa krizo en TEJO.

- La lasta estis en 1999. Mi tiun periodon ege bone memoras, kvazaŭ estis hieraŭ. Same kiel nun, iuj aktivuloj, pro okazaĵoj en sia privata vivo, ne plu havis eblon okupiĝi pri TEJO, kaj tial ne sendis raportojn. Same tiam nia subvencianto estis minacanta per repagigo. Kun subteno de du-tri pliaj aktivuloj, menciindas Anna Ritamäki, kiu okupiĝis pri lobiado ĉe la subvencianto, mi pasigis tiam kelkajn sendormajn noktojn por - baze de pli malpli nenio - elverki raporton kaj konvinki la subvencianton ne efektivigi sian repagpostulon.

- Ni sukcesis tiam. Ekde tiu sperto mi, kune kun la tiama nova estraro, eklaboris por trovi strukturan solvon. Bedaŭrinde UEA neniam vere okupiĝis kun ni trovi solvojn, ili preteratentis la problemon, preteratentis plurajn avertojn niajn. Tial estas iom malhoneste nun simple nin, kaj aparte min kiel kasisto, ataki pri la nunaj problemoj.

TEJO asertas ke ĝi provis dialogi kun la Estraro de UEA.

- Ni volis, ke flanke de UEA venu enhavaj komentoj je niaj ideoj, konkretaj proponoj por plibonigi niajn proponojn. Tio ne okazis. Nur estis serio de dankvortoj; diroj, ke la junularo prioritatas, kaj ke oni nin amas. Neniam venis de UEA vere enhavaj kontribuoj por plibonigi niajn proponojn, por tiel vere konkrete eksubteni TEJOn.

- Flanke de TEJO ni sekve laciĝis je belaj vortoj sen konkretaj agadoj, grumblas De Coster, kiu ne kabeos kaj restas membro de la financa komisiono de UEA.

- La ununura estrarano, kiun mi aparte volas danki, estas Humphrey Tonkin. Li ja faris la penon enhave komenti, diri pri kio li konsentas kaj kio laŭ li ne bonas. Liaj komentoj estis bona bazo por plibonigi TEJO-proponojn. Bedaŭrinde li kun siaj ideoj pri la movado estas tro izolita en la UEA-estraro, kaj bedaŭrinde li havas tro da ekstermovadaj devoj por sin dediĉi pli al la movado. Tamen la movado bezonas tiajn homojn, kiel li.

Legu la tutan intervjuon ĉe Ĝangalo


reen al la ĉefpaĝo