20.1.2004

La novaj B-komitatanoj:

Elekto sen elekto?

Proksimiĝas la limdato por kandidatiĝo en la elekto de B-komitatanoj de UEA. Tamen ĝis nun ni scias nur pri kvar personoj, kiuj prepariĝas kandidati. Necesas minimume sep kandidatiĝoj, por ke okazu balotado, kaj prefere estu pli ol dek kandidatoj por la ses lokoj, por ke la membroj vere povu elekti.

La elekto de B-komitatanoj estas la sola maniero, en kiu la individuaj membroj de UEA povas rekte influi la politikon de la asocio. Fortaj kandidatoj kiuj ricevos multe da voĉoj sendube povus havi ŝancon eniri ankaŭ la estraron de la asocio. Tamen en la balotado pri novaj komitatanoj B, se ĝi okazos, ĉiu membro rajtas voĉdoni por ses kandidatoj. Por ke vere eblu fari validajn konkludojn pri la populareco de unuopaj kandidatoj necesus, ke estu almenaŭ duoble tiom da kandidatoj kiom da lokoj.

Tamen jam proksimiĝas la fino de januaro, restas nur iom pli ol monato ĝis la limdato por kandidatiĝi, kaj ĝis nun ni scias nur pri kvar kandidatoj, kiuj kolektas subtenajn leterojn, do la ĉefa demando estas, ĉu entute okazos balotado.

La kandidatoj, pri kiuj scias Libera Folio estas Philippe Chauvignon, Jukka Pietiläinen, Chuck Smith kaj István Ertl. Ni volonte aperigos informojn pri ĉiuj pliaj kandidatoj kiuj kolektas subskribojn, kaj ankaŭ la paperpoŝtajn adresojn, al kiuj la subtenaj leteroj estu senditaj. Libera Folio ankaŭ intencas publikigi la cel-deklarojn de la kandidatoj, kaj petos intervjuon ĉe ĉiuj, por ke la publiko estu laŭeble bone informita pri la ekzistantaj alternativoj.

Por ke ne estiĝu duboj pri la sendependa rolo de la redakcio, István Ertl decidis ekde nun partopreni la redaktan laboron nur rilate lingvajn kaj stilajn demandojn. Libera Folio nun serĉas pliajn kunlaborantojn por laŭeble bone prilumi la elekto-kampanjon kaj aliajn movadajn evoluojn. Sinproponojn bonvolu sendi al la retadreso de Libera Folio folio@xrs.net.

La supera organo de UEA, la komitato, konsistas el komitatanoj A, B kaj C. Komitatanoj A estas elektataj de la aliĝintaj asocioj, komitatanoj B de la individuaj membroj de UEA, kaj komitatanoj C estas alelektataj de la komitato mem. Ofte kiel komitatanojn C oni elektas estraranojn, kiuj ne jam membras en la komitato.

La proceduro, laŭ kiu estas elektataj komitatanoj B, komenciĝas per anonco aperanta en la oficiala organo de la asocio, revuo Esperanto. Oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, do ĉi-jare estos entute nur ses komitatanoj B.

Ĉiu individua membro, kiu deziras kandidati, devas ricevi subtenon de minimume dek individuaj membroj, kiuj reprezentas minimume tri malsamajn landojn (aŭ "regnojn", kiel diras la statuto de UEA). Tiuj subtenaj leteroj, kune kun la kandidatiĝa letero kiu enhavas skriban konsenton de la kandidato, lian biografieton kaj deklaron pri movadaj celoj en maksimume 150 vortoj, devas atingi la Centran Oficejon ĝis la fino de februaro.

Ĉi-jare la kandidatiĝa periodo estas nekutime mallonga, ĉar la anonco pri la elekto de B-komitatanoj ne aperis en la novembra revuo, sed nur en la decembra. Eĉ ne estas klare, ĉu la proceduro estas laŭstatuta, ĉar la decembra revuo ne atingis ĉiujn membrojn 60 tagojn antaŭ la fino de la kandidatiĝa periodo.

Krome la anonco en la revuo estis iom erare formulita. Laŭ la statuto, rajtas kandidati jamaj komitatanoj, se ili dum la antaŭaj du mandatperiodoj ĉeestis almenaŭ unu komitatan kunsidon, sed revuo Esperanto ial mallongigis tiun tempolimon al unu mandatperiodo. Tamen, kompreneble, validas la statuta regulo.

Ĉiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaŭ la elektiĝo kaj kompreneble kotizi ankaŭ por 2004. Salajrata UEA-oficisto ne rajtas esti komitatano.


Reen al la ĉefpaĝo