Lasta ĝisdatigo: 7.8.2003
Komitato voĉdonis por ĉio
Estis kelkaj akraj vortoj en la komitataj diskutoj en Gotenburgo, sed ĉefe flanke de la estraro. La komitato akceptis ĉiujn proponojn, kiuj estis prezentitaj al ĝi. Ankaŭ unu nova landa asocio estis akceptita, sed kun procedura eraro kiu supozeble devigas la komitaton refari la decidon venontjare. Brusela Komunikad-Centro estis entombigita sen granda bruo, kaj oni preskaŭ sen diskuto akceptis ankaŭ investon de 300.000 eŭroj por riparo de la Centra Ofiejo. La elektokomisiono ne volis rakonti, kiuj estas proponataj por la estraro de UEA, sed ni rakontas. Por kongreso en 2006 kandidatas Florenco kaj Valencio, por 2007 Kanado kaj Japanio.
[KOREKTO: Pli frue ni asertis, ke okazis procedura eraro en la elekto de C-komitatano, sed tiu informo baziĝis sur miskompreno kaj estis erara. Procedura eraro aliflanke ja okazis dum akcepto de nova landa asocio.]
La unua kunsido en Gotenburgo sabate la 26-an de julio komenciĝis per laŭtaj protestoj kontraŭ Libera Folio. Dum la kvorumo estis kontrolata, komitatano Edwige Tantin-Ackermann laŭte protestis, ĉar komitatano Anna Ritamäki disponigis al interesitoj ekzemplerojn de Libera Folio.
- Nu, eble ŝi nur donas al siaj amikoj, bonvole intervenis prezidanto Corsetti.
Tantin-Ackermann insistis, ke temas pri senpermesa disdonado de dokumentoj. Spite la kriojn, almenaŭ la duono de la komitatanoj kuraĝis preni ekzemplerojn. Post la paŭzo tamen kelkaj rimarkis, ke ekzempleroj lasitaj en la kunvenejo intertempe mistere malaperis.
Kiel honoraj membroj de UEA estis elektitaj Edwin Burg, Adolf Burkhardt, Imre Ferenczy, Salah Ghanen, Josef Kavka kaj Antanas Mekys.
Dum la unua kunsido estis pritraktitaj la jarraporto de la estraro kaj raportoj de la revizoro kaj de komitataj reviziantoj. La raportoj ne vekis grandan diskuton, kvankam la revizora raporto enhavis sufiĉe alarmajn informojn:
"La situacio en la CO kaŭzis pli da elspezoj por dungitoj (22.000 eŭrojn) pro duoble elpagitaj salajroj (por la demisiantaj kaj novdungitaj stabanoj) kaj kaŭzis kreskon de la estraraj vojaĝkostoj. Eventuale ankaŭ pro la sama kialo - manko de varbado, pli malbona servado ktp. - la aliĝoj al la asocio malsuperis per 64.000 EUR la buĝetitajn kotizojn", skribas la reviziantoj. La malprofito de la asocio en 2002 atingis laŭ la revizora raporto 170.695,53 EUR, kio egalas al 8 procentoj el la bilanco.
En la unua komitata kunsido oni ankaŭ starigis la subkomitatojn, kiuj raportis pri sia laboro en la dua komitata kunsido en vendredo, la 1-a de aŭgusto.
En la dua kunsido de la komitato la subkomitato pri financoj proponis, ke la Komitato permesu al la estraro uzi ĝis 300.000 eurojn el la kapitalo por riparoj de la Centra Oficejo. La propono estis akceptita sen signifa diskuto, kvankam decido pri tia granda investo sendube signifas, ke la planoj pri eventuala translokigo de la Centra Oficejo estas forlasitaj por la antaŭvidebla estonteco.
Poste oni pritraktis la proponon de buĝeto por jaro 2004. Komitatano Anna Ritamäki proponis ke la elspezoj estu altigitaj je 100.000 euroj pro la eksterordinaraj cirkonstancoj.
- La asocio suferas, la membronombro forte falas, bazaj administraj funkcioj suferas, la fido de la membroj al la asocio suferas. Por ke la asocio prosperu necesas, ke la membroj havu fidon. En tiaj cirkonstancoj ŝparo de 100.000 kompare kun la realaj elspezoj en 2002 ne estas realisma. Tia ŝparo signifas, ke oni devus ankoraŭ malpliigi la fortojn en la Centra Oficejo. La altigo de 100.000 eŭroj estas bezonata por sekurigi la servojn, asertis Anna Ritamäki.
Edwige Tantin-Ackermann, kiu reprezentis la financan subkomitaton, forte kontrauis la proponon de Ritamäki.
- Oni ne povas elspezi monon, kiun oni ne havas. Dum la jaro oni eble trovos pliajn rimedojn, sed buĝeti monon kiun oni ne havas estus tre malbona administra konduto.
La diskuto estis ĉesigita per procedura voĉdono, kaj poste oni akceptis la buĝeton. Jam post la pritrakto de la buĝeto la Komitato ankaŭ decidis altigi la bazan kotizon je 4 eŭroj kiel proponis la subkomitato pri financoj, kaj ne nur je 2 eŭroj, kiel proponis la estraro.
Jam post la decido Renato Corsetti klarigis, ke la kotizaltigo iĝis necesa, ĉar dum du jaroj la estraro ne aplikis la principon, laŭ kiu la kotizo estu altigita laŭ la nederlanda inflacio.
Kiam la komitato traktadis proponojn kiuj rilatis al vendado de diversaj esperantaĵoj en la Libroservo de UEA, komitatano Rob Moerbek, emerita dungito de la Centra Oficejo, atentigis, ke grandaj mendoj de diversaj bagatelaĵoj povus okupi nenecese multe el la tempo de la libroservo. Tiu atentigo provokis fortan reagon de vicprezidanto Humphrey Tonkin.
- Nunempe la libroservo eventuale enspezas nete, eventuale ne, ne estas klare. Eventuale la oficistoj de la Centra Oficejo ne volas okupiĝi pri enspezigaj aferoj, sed estas nun la tempo kompreni, ke tio necesas.
Kiam oni alvenis al la raporto de la subkomitato pri informado, la estonteco de la Brusela Komunikad-Centro vekis multe da diskuto, sed neniu plua mono estis asignita al ĝi. Estrarano Ivo Osibov opiniis, ke UEA ne havas respondecon pri BKC.
- La afero pri BKC dekomence estis klara, kaj mi ne komprenas, kial oni nun volas prezenti ĝin kiel neklaran. Ĝi estas afero de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu en 2001 ne havis sufiĉan monon por la funkciado de la centro dum la unuaj du jaroj. Tute ne estas afero de UEA. Ni donis la monon, kaj oni uzis ĝin laŭplaĉe. Tamen en ĉi tiu jaro venis de EEU nova propono de kontrakto, kiu tute ŝanĝus la statuson jam post la fakto, tiel malbonigante la situacion de UEA. Tiun novan kontrakton la estraro ne akceptis.
Ĉar EEU ne havas juran statuson, la kontrakton pri la Brusela Komunikada Centro UEA subskribis ne kun EEU, sed kun Flandra Esperanto-Ligo. Marcel Delforge, la komitatano de FEL, tamen konstatis ke FEL absolute ne havas eblecon subteni la komunikadan centron.
- La partopreno de Flandra Esperanto-Ligo estas nur formala, sen mono ni ne povas daŭre dungi homon. Brusala Komunikad-Centro povas vivi nur se UEA aŭ alia mecenato povas pagi la salajron. Oni diras, ke Brusela Komunikad-Centro estas parto de EEU, sed kio estas EEU? Oni ĝis nun ne vidis iun buĝeton aŭ bilancon, ni parolas pri afero en la nubo.
Komitatano Anna Ritamäki ne konsentis kun la interpreto de estrarano Ivo Osibov pri la antaŭhistorio de BKC.
- Jam en Zagrebo la afero ne estis klara, kaj ĝi daŭre ne estas klara. La Komitato tiam komisiis al la estraro esplori la aferon, kaj laŭ mi tio inkluzivas ankaŭ ke oni esploru, ĉu la buĝeto estas realisma. Mi vidas, ke ankaŭ en la estraro cirkulas la ideo, ke BKC povus funkcii kiel la informada centro de UEA, kaj BKC havis ja gravajn atingojn. estus bedaŭrinde se ĝi nun ne povus plu funkcii almenaŭ ĝis la eŭropaj elektoj en junio 2004.
Komitatano Radojica Petrović opiniis, ke necesas pli da informoj antaŭ ol eblas fari seriozan decidon.
- Brusela Komunikad-Centro faris grandan progreson kaj fariĝis grava, sed mi insistas pri analize subtenataj decidoj. Oni devas scii kiom BKC kostas kompare kun aliaj prioritataj investoj kiujn UEA devas fari. Oni bezonas analizan raporton pri la investo kiun UEA faris en Bruselan Komunikad-Centron. Ĉi tio estas afero de UEA, ni ne lavu niajn manojn, sed ni bezonas pli da materialo por niaj decidoj.
Vicprezidanto Humphrey Tonkin grandparte konsentis kun Radojica Petrović.
- Jes, bona analizo estas bezonata. Brusela Komunikad-Centro iĝis ia pilko kiun ni puŝadas al aliaj, kaj ankaŭ mi povas tion bone fari. Funkciuloj de EEU venis al UEA por peti garantian monon, poste ili elspezis ĉion kaj eĉ pli. Ĉiuj nun volas ke aliaj pagu la fakturojn. La iniciato estas vere bona, sed ĉiuj devus kontribui. La esenca punkto estas, ke tio, kion EEU inventis senrespondece, montriĝis utila. La kontribuaĵoj devus veni de ĉiuj flankoj. Sed ni tro fiksiĝas en niaj rutinoj tiel ke ĉio nova iĝas io kroma, nenecesa.
Komitatano Edwige Tantin-Ackermann opiniis, ke riĉaj landaj asocioj devus helpi vivteni la komunikad-centron.
- Brusela Komunikad-Centro estas ege grava. Ne ĉiuj landaj asocioj donis la necesan subtenon. Mi petas ke la komitatanoj insistu ĉe siaj Landaj Asocioj, ke tiuj faru sian devon kaj pagu. Oni devas trovi solvon, ĉar UEA, kaj la Esperanto-movado ne povas neglekti la laboron farian dum du jaroj kaj konstati ke la mono estis forĵetita tra la fenestro.
Estrarano Andrej Grigorjevskij opiniis, ke la afero pri BKC devus esti pritraktita kiel parto de ia ĝenerala resanigo de la stato de UEA.
- La buĝeto de Brusela Komunikad-Centro preskaŭ egalas al la buĝeto de TEJO. Ni jes devas iel reteni tiun informan agadon kiu estas tre utila, sed momente ne ekzistas iuj financaj solvoj por tion fari. Laŭ mi oni nun unuavice resanigu la Centran Oficejon, kaj iom post iom havu tie ankaŭ oficistojn kiuj okupiĝas pri taskoj kiuj nun estas faraaj ekster la Centra Oficejo.
- Ni ne havas buĝeton, ni tute ne scias pri kio ni parolas. Kiom finfine kostis la Brusela Komunikada Centro, demandis komitatano Juan Bachrich.
Ans Bakker respondis, ke BKC kostis 50.000 eŭrojn dum du jaroj, kaj proponis transdoni la aferon al la estraro. La komitato post voĉdono akceptis rezolucion, laŭ kiu la estraro "intertraktu kun EEU cele al plua funkciado de informado", sen mencio de la Brusela Komunikada Centro. Ĉar estis neniu decido pri plia financado, tiu decido povas signi la finon de BKC.
Poste oni revenis al la aliĝpeto de nova Landa Asocio, Esperantista Asocio de Kongolando, kiu estis unuafoje prezentita jam en 2002. Brian Moon raportis, ke la statuto de la kongolanda asocio estas en ordo, kaj kvankam mankas lastatempaj komunikoj de tiu asicio, Moon rekomendis akcepti la novan Landan Asocion, ĉar ĝi plenumas la formalajn kondiĉojn. Moon ne informais la komitaton pri la membronombro de Esperantista Asocio de Kongolando. Nova landa asocio de UEA laŭstatute devas havi minimume 25 membrojn.
Poste okazis procedura eraro, kiun neniu rimarkis: prezidanto Renato Corsetti petis la komitatanojn voĉdoni pri la nova landa asocio levante la manojn, kvankam la reguloj postulas, ke pri akcepto de landaj asocioj okazu fermita voĉdonado. La plimulto de la komitatanoj subtenis la akcepton de Esperantista Asocio Kongolando, sed pro la manko de informo pri la membronombro kaj pro la kontraŭregula voĉdonado la decido supozeble devos esti refarita venontjare.
La raporton de la elektokomisiono la publiko atendis kun granda intereso, sed la skriba raporto ne pretis, kaj la komitatanoj rakontis pri sia laboro tre koncize.
- Ni kontaktis kun personoj kiuj povus esti kandidatoj aŭ kiuj povus doni proponojn, diris Takeuti Yosikazu.
- En publika kunveno ni parolis pri la bazaj kvalitoj kiujn devus havi estraranoj, kaj multaj nomoj estis proponataj, sed ni ne opinias oportuna publikigi la nomojn. Ĉiukaze ni volas, ke ĉi-foje estu vera elekto, konstatis Edwige Tantin-Ackermann.
(En la publika kunsido de la elektokomisiono la ĉeestintoj nomis kiel eblajn prezidantojn de UEA almenaŭ jenajn personojn: Ans Bakker, Osmo Buller, Mark Fettes, Stefan McGill, Flora Szabó-Felső, Humphrey Tonkin kaj Amri Wandel. Libera Folio esperas poste ricevi komentojn de tiuj kaj aliaj eventualaj kandidatoj.)
Komitatano Georgij Kokolija akcentis ke la komitato devas esti informita pri la laboro de la elektokomisiono.
- Laŭ la regularo ni trifoje devos raporti pri la progreso de nia laboro, respondis komisionano Takeuti.
- Ĉu ankaŭ pri la aktualaj nomoj, insistis Kokolija.
- Jes, promesis Takeuti.
Poste prezidanto Corsetti rimarkis, ke restas kvin minutoj por pritrakti preterlasitan tagorderon.
- Kiel atentigis Anna Ritamäki, ni preterlasis la 2-jaran raporton pri la laborplano de UEA.
- Por la venontaj raportoj, oni memoru ankaŭ raporti pri profesiiĝo, plijuniĝo kaj tutmondiĝo de UEA. Kaj oni ankaŭ devus raporti pri la demokratiigo de UEA, opiniis Anna Ritamäki.
- Jes, vi tute pravas. Sed mi preskaŭ ploras, ĉar mi faris ĉion por starigi diskuton pri la laborplano, kaj nun ni ne havas tempon, bedaŭris Corsetti.
Poste la estraro raportis pri eventualaj novaj kongresurboj. Laŭ Ivo Osibov por la jaro 2006 kandidatas Florenco (Italio) kaj Valencio (Hispanio). Florenco estas pli forta kandidato, ĉar ne pasis sufiĉe da tempo de la pasinta valencia kongreso. Venis ankaŭ invito al Barato,sed ĝi venis de privata persono, ne de la Landa Asocio.
Pri la UK en 2007 laŭ Osibov interesiĝas Kanado kaj Japanio, sed ankoraŭ ne venis formalaj invitoj.
Nur post la publikigo de nia raporto la prezidanto de la Kanada landa asocio de UEA eksciis, ke oni en la Komitato parolis pri eventuala Universala Kongreso en Kanado. Li tre miris, ĉar neniu en la estraro de la asocio antaŭe aŭdis pri la afero.
|