Lasta ĝisdatigo: 11.11.2003

Claude Piron:

”Mi ne kandidatos”

Proksimiĝas la elekta periodo en UEA, kaj komencas aperi kandidatoj. Pluraj membroj de la retpoŝta listo "uea-membroj" menciis kiel eblan prezidanton de UEA la konatan aŭtoron kaj psikologon Claude Piron. Tamen neniu ĝis nun demandis lian opinion. Libera Folio faris tion.

En la retpoŝta listo uea-membroj dum la lastaj tagoj estis lanĉita nomkolekta kandidato por kandidatigi Claude Piron por la posteno de prezidanto de UEA. Pluraj listanoj konstatis, ke Piron efektive estus tre taŭga kiel prezidanto de UEA. Tion opiniis ankaŭ Probal Daŝgupto, kiu tamen samtempe dubis, ĉu efektive Claude Piron konsentus kandidati. Li rakontis en la listo, ke oni jam antaŭ kelkaj jaroj sondis ĉe Piron, ĉu li interesiĝus pri la posteno:

- Mi absolute konsentas kun vi, ke Klaŭdjo Piron estus ege taŭga prezidanto por UEA. Same pensis pluraj el ni antaŭ multaj jaroj, dum alia serĉo, en malpli kriza momento. Iuj el ni estis tiusence skribintaj al li, petante lian konsenton. li tiam skribis, ke pro la profesiaj devoj li devas trakti multajn homojn kaj labori en la sfero de interhomaj rilatoj sufiĉe intense dum preskaŭ la tuta jaro, kaj ke esti prezidanto de UEA signifos tute ne povi ripozi de tia laboro la tutan jaron. Li do ne sentis certecon, ke li povos bone plenumi la devojn, kiuj estos liaj, se li akceptos la kandidatiĝon kaj se li vere elektiĝos, skribis Probal Daŝgupto.

Probal Daŝgupto alvokis la listanojn ne trudi gvidajn taskojn al personoj, kiuj ne deziras akcepti ilin.

- Certe ŝanĝiĝas la cirkonstancoj kaj la preferoj; sed mi estus unue demandinta lin pri kandidatiĝemo kaj nur poste varbinta surretan apogon de aliaj. Mi konservas mian tiufojan opinion, ke li estus plej ideala prezidanto por ni, sed ke ni tamen ne trudu tian ŝarĝon per ia eldevigo de konsento, des malpli en kriza tempo. Diri nun "jen krizo kaj nur vi povos nin savi" al tia homo, kia efektive havas la kapablon sed eventuale ne la emon, estas eble preskaŭ ĉantaĝe. Mi ĉi-pere signas mian volontegecon subskribi tian kolektivan kandidatigon tuj kiam mi aŭdos ke la volata kandidato mem volontas kandidatiĝi!

Ni turnis nin al Claude Piron mem por ekscii, kian prezidanton laŭ li nun bezonus UEA, kaj kion li atendas de la novaj estraro kaj komitato.

- Mi atendas nenion, ĉar mi scias, kiel malfacile estas gvidi internacian asocion. Mi esperas, ke ili havos bonajn ideojn kaj laboros diligente, honeste kaj strebante al harmonio inter si.

- UEA bezonus prezidanton, kiu estu pagata kiel Bill Gates aŭ almenaŭ kiel le prezidanto kaj ĝenerala direktoro de granda multnacia kompanio, por ke li povu dediĉi sian tutan energion al la antaŭenigo de Eo, dungi armeon da kompetentuloj kaj ellabori efikan strategion. Ĉar tio ne eblas, mi esperas, ke UEA trovos prezidanton, kiu amas Esperanton kaj kredas je ĝi, estas normale inteligenta, saĝa kaj tolerema, havas multe da disponeblaj tempo kaj energio, kapablas organizi kaj disdoni la taskojn al tiuj, kiuj reale povas ilin plenumi, kaj scias kiel harmonie rilati.

La respondoj de Claude Piron al niaj demandoj pri lia eventuala preteco kandidati por gvidantaj postenoj en UEA estis tre klaraj.

Libera Folio: Baldaŭ komenciĝos la elekto-kampanjo por komitatanoj B. Se grupo de membroj dezirus kandidatigi vin, ĉu vi akceptus tian kandidatigon?

- Ne.

Ĉu en iuj kondiĉoj vi povus kandidati por iuj aliaj gvidantaj postenoj en UEA?

- Ne.

Eĉ antaŭ la elekto de nova prezidanto UEA devos trovi novan ĝeneralan direktoron, ĉar demisias Trevor Steele, la nuna direktoro. Oni multe diskutis la dividon de la taskoj inter la dungita direktoro kaj la prezidanto kiu prezidas en sia libera tempo. Laŭ Claude Piron la prezidanto devus, akorde kun la aliaj estraranoj kaj kun la komitato, difini la ĝeneralan orientiĝon, havigi ideojn, helpi solvi konfliktojn kaj precizigi la celojn de la asocio. La ĝenerala direktoro laŭ Piron devus elekti kaj apliki la rimedojn por tion plenumi.

Se temas pli konkrete pri la serĉo de nova ĝenerala direktoro por UEA, Claude Piron opinias ke la direktoro estu honesta, klarvida kaj ne memcentra, kapabla organizi, realisme inciati, disdoni la taskojn al kompetentuloj, administri.

- Sed mi tute ne kompetentas pri tiaj aferoj. Mi ne scias, kiel eblus difini objektivajn kriteriojn. Mi scias nur, ke, ekster la Esperanto-mondo, ekzistas libroj kaj artikoloj, kie tiaj kriterioj, kaj la maniero ilin kontroli, estas priskribitaj, diras Piron.

Piron bonvenigus la revenon de Osmo Buller al la posteno de ĝenerala direktoro.

- Ŝajnas al mi, ke Osmo Buller estis bona ĝenerala direktoro. Se li pretas reveni, kial ne? Li ja scias, al kio li iras.

- Jes ja, li iĝis kaptita en strangan kirlon kun akraj interhomaj konfliktoj kaj reciproka perdo de fido, sed, ĉar la eĥoj, kiuj atingis min, kontraŭdiras unu la alian, kaj mi ne konas la realajn faktojn, mi ne povas objektive juĝi, kio efektive okazis, kaj, ĉefe, kiu , se iu, plej kulpas en tiu afero. Se Osmo Buller diras, ke li pretas reveni, tio signifas, ke li transpasis la periodon de amareco, frustro, elreviĝo, ktp, tra kiu li nepre devis pasi mergiĝinte en tian etoson en la laborloko. Tio estas signo de bona psika sano, diras Piron.


reen al la ĉefpaĝo