Lasta ĝisdatigo: 26.10.2003

La Centra Oficejo denove senkapa

Steele demisias

Buller, Zapelli, Ertl, Rašić, preskaŭ la tuta estraro de TEJO, kaj nun ankaŭ Trevor Steele, la Direktoro de la Centra Oficejo... Multaj jam perdis la kalkulon pri la adaj demisioj en Universala Esperanto-Asocio. La demisio de la nuna direktoro okazas pro ”personaj kialoj”, sed ankaŭ ĝi estas evidente indiko pri la malfacila situacio en kiu la Centra Oficejo kaj la tuta asocio trovas sin.

”La estraro de UEA ricevis peton de la Ĝenerala Direktoro forlasi sian postenon pli frue ol la antaŭe interkonsentita momento pro personaj kialoj” - surprizis Esperantujon UEA-prezidanto Renato Corsetti, anoncante la 22-an de oktobro - unue en la reta listo de la Komitato, kaj du minutojn poste en la listo por ordinaraj ”uea-membroj” - la baldaŭan foriron de Trevor Steele el Roterdamo. ”La estraro, kun bedaŭro, akceptis lian peton kaj dankas lin pro la laboro farita por la Asocio en malfacilaj kondiĉoj. Lia personeco multe kontribuis al restarigo de bonaj homaj rilatoj inter la kunlaborantoj kaj inter la estraro kaj la Centra Oficejo” - asertas plue la komuniko, elsendita nome de la tuta Estraro de UEA.

”Dum lia deĵoro komenciĝis rekonceptado de la funkciado de la Asocio en la modernaj kondiĉoj, adaptado de ĝia ĉiutaga agado al la nova epoko de reta komunikado, kaj restabiligo de aperigo de la revuo, kaj estis alfrontitaj novaj taskoj, kiel la kompreno pri la plej bona procedo por reordigo de la Biblioteko Hodler, la decido renovigi kaj modernigi la Centran Oficejon, kaj aliaj. Ankaŭ okazis du sukcesaj Universalaj Kongresoj kaj bone antaŭeniras la preparlaboro por du pliaj” - resumas Corsetti la rezultojn de la proksimume 21-monata laborado de Steele.

”Pro ĉio ĉi la estraro ree dankas lin kaj bondeziras al li feliĉon en la nova vivo” ” adiaŭas sian ĉeffunkciulon la UEA-estro, kies lastaj du frazoj invitas al kelkaj kalkuloj: ”La estraro estas aparte danka, ke Trevor donis al ĝi sesmonatan averton por trovi kaj enpostenigi posteulon. Ĝi anoncos ene de la venontaj semajnoj sian planon por plenigi la postenon.”

Fakte, anstataŭ post la anoncitaj semajnoj, Corsetti dissendis jam du tagojn poste - do laŭdinde rapide - anoncon pri la posteno, vaka ekde la 1-a de aprilo 2004. (Posta komentanto emfazis ke, malgraŭ la dato, ne temas pri ŝerco, sed efektive pri serĉo.) La esprimo ”sesmonata averto” pensigas ke la estraro de UEA jam de pluraj semajnoj konsciis pri la forir-intenco de la Ĝenerala Direktoro. Efektive, Libera Folio ricevis tiusencan informon jam la 4-an de oktobro, tamen kun la peto ne diskonigi. Kontraŭe, alia bone informita fonto asertas ke Steele estis ”afable petita” demisii jam post la estrarkunsido en aprilo 2003.

Kiel ajn, la deklaroj de Trevor Steele estas tre simpatiaj kaj rektaj. Demandite de Libera Folio, li deklaris:

- Mi volas diri simple, ke mi ”kulpigas” neniun pro mia decido foriri. Mi venis naive nepreparita al la malfacila posteno, kaj mi trovis, ke administra laboro ne estas mia fortaĵo. Krome, mi kredas, ke mi povos atingi pli por Esperanto en tute alia rolo.

En la listo de la komitato, Steele nuancis sian pozicion jene:

- La esprimo de Renato, ke mi forlasos la postenon de Ĝenerala Direktoro ”pro personaj kialoj”, estas ĝusta. Ne temas pri malkontento pri la estraro, pri la kolegaro, pri iu ajn. Mi simple konstatis, ke mi mem ne ŝatas administran laboron, kion mi ne suspektis en 2001, kiam mi kandidatis. Kelkrilate la tempo en Roterdamo pliriĉigas min, kaj pro tio mi dankas. Sed mi sentas la ŝarĝon de oficialeco fremda al mia frivola verkista memo...

Steele do ”ne suspektis en 2001” ke li ”ne ŝatas administran laboron”. Tamen, atentindas ke siatempe la estraro detale listigis la kvalifikojn atendatajn de Ĝenerala Direktoro en la tutpaĝa anonco (en la revuo Esperanto) pri la posteno. Intervjuate, Steele supozeble diris, same rekte kaj honeste kiel li esprimas sin nun, ke li havas neniun direktoran kaj administran sperton. La estraro tiam tamen preferis lin al aliaj kandidatoj, kelkaj pli junaj, verŝajne pro manko de kandidatoj pli kapablaj.

La nuna situacio estas malsama: la estraro disponas iom (sed ne multe) pli longan tempon por decidi ol ĝi havis en 2001. Samtempe ĝin premas tre granda respondeco, ĉar ĉi tiu persona elekto estos probable ĝia lasta grava decido: ĝi ”heredigos” la novan Ĝeneralan Direktoron al la nova estraro, elektota en la Pekina UK kvar monatojn post ĉi ties ekoficado. Sed ĝia precipa respondeco koncernas la neceson ke UEA eliru el sia nuna krizo: por tio ĝi nepre bezonas stabilecon en la Centra Oficejo, post jaroj da ŝanĝoj kaj malcerto.

István Ertl

Legu intervjuon kun Renato Corsetti pri la demisio de Trevor Steele.

Legu komenton de Nikola Rašić pri la demisio de Trevor Steele.


reen al la ĉefpaĝo