Lasta ĝisdatigo: 26.10.2003

Nikola Rašić:

”Mi atendis lian demision ĝuste nun”

Ni petis la antaŭan Konstantan Kongresan Sekretarion de UEA, Nikola Rašić, komenti la demision de Trevor Steele. Pri la motivoj de la printempa demisio de Nikola Rašić vi povas legi en lia demisia letero kaj en intervjuo kiun li donis al nia bulteno en aprilo. Ĉi-sube sekvas la komentoj de Nikola Rašić al la nuna demisio.

Kiam Libera Folio petis min komenti la plej novan demision en la CO mi sentis min disigita de du kontraŭaj emoj: diri absolutute nenion, ĉar mi jam laciĝis de tiu bizara temo kaj aliflanke diri absolute ĉion, por foje ĝin fini, almenaŭ por mi. Tamen, almenaŭ nun, mi ne diros ĉion kion mi foje volus diri, sed nur kelkaj ĉefajn akcentojn.

Trevor diras ke li demisias "pro personaj kialoj". Ni devas ĉiuj plene kredi ke tio estas vero. Nome, li ankaŭ venis pro pure personaj kialoj. Li neniam montris, almenaŭ ne tiel ke mi aŭ aliaj kolegoj en la CO tion rimarkus, ke li havas ankaŭ ian alian vizion, perspektivon aŭ ion ajn kio similus al starpunkto aŭ strategio aŭ io simila kio rilatus la Asocion, Centran Oficejon, UEA, Estraron. La sola klara sento kiun li disradiis estis ke li ne vere interesiĝas. Pri la estraro li certe ne estis malkontenta, pri la kolegoj: kial li estu ? Kaj nun li foriras. Trankvila ĉar li faris kion li volis fari kaj ne ĝenita ke li ne faris kion oni volis ke li faru.

Tute tipe, li parolas pri personaj sentoj de frivola verkisto: li subite malkovris ke li ne ŝatas administradon. La vera demando estas, ĉu la Estraro kaj la kolegoj estas kontentaj pri lia laboro kaj rezultoj, ne ĉu li estas kontenta. Li ja plenumis publikan funkcion kiu subkomprenas certajn respondecojn. La kerna temo estas kiel li respondis al tiuj respondecoj kaj kio estas la rezultoj de lia deĵoro.

Miaopinie estas bone ke li foriras ĉar li ne funkciis bone kaj nur kontribuis ke la krizo ne estis solvita sed eĉ pligrandiĝis. Lia demisio ne venis kiel suprizo. Mi atendis ĝin kaj mi atendis ĝin ĝuste en la nuna periodo de la jaro. La aprila kunsido de la Estraro kun la oficistoj estis tre klara en tiu senco. Tiu kunsido estis kunvokita antaŭ mia demisio kaj temis pri la ĝenerala funkciado de la Oficejo. Pro tio mi ne kredas ke la demisio estas tute spontana afero. La Estraro antaŭnelonge plilongigis lian kontrakton je pliaj kvin jaroj. La Estraro havas antaŭ si du alternativojn: recenzi lian estradon bona kaj respondi kial ili opinias ĝin bona, aŭ serĉi alian direktoron. Tiu ĉi demisio donas al la Estraro ŝancon serĉi novan direktoron ankoraŭ dum la nuna mandatperiodo. La dua solvo estas pli logika kaj pli facile argumentebla, kaj certe pli taŭga por la Estraro.

Ni memoru ankoraŭfoje: post la absurda konflikto kaj forigo de la antaŭa Ĝenerala Direktoro (cetere modele funkciinta) la Estraro promesis pli bonajn tempojn kaj serĉis novan kandidaton. Poste montriĝis ke apenaŭ estis taŭgaj kandidatoj. Forta personeco certe ne estis profilo kiun oni tiam serĉis. Fine troviĝis ideala kandidato kiu ne ĝenos la ambicion de la Estraro fakte mem regi la Centran Oficejon. Anstataŭ du direktoroj nun regis la Oficeja Komisiono, kies rezultoj estis tiaj ke oni fine devis malfondi ĝin. Fakte la Asocio funkciis sen la Ĝenerala Direktoro.

Kaj kio nun? La Estraro reagas mute, kvazaŭ plia demisio de pinta persono nenion havas por fari kun la Estraro kiel gvida organo. Oni ja tuj hastis ripeti la saman tekston de la vakpostena anonco Kiun oni uzis por postenigi Trevor, kvankam ĝuste en lia kazo la teksto ja estis pura formalaĵo.

La Direktoron laŭ mi oni devus aktive serĉi kaj ne atendi kiu respondos al la anonco. Mi ne povas ne memori la anektodon pri la unua reaginto al tia anonco. Reagis homo kiu hazarde havis saman familian nomon kiel movada famulo. Oni fakte kredis ke li estas iu alia. Kiam la homo alvenis montriĝis du afero: ke la persono estis iu tute tria kaj anononima kaj ke la koncernanto ne komprenis ke temas pri fiksa posteno en Roterdamo sed kredis ke la laboro estas farebla de hejme. La amuziĝo ĉe la oficistoj estis enorma. Mi esperas ke nun la estraro taksos la aferon iom pli funde. Tamen, se juĝi laŭ la spertoj...

Ni ja bezonas nun bonegan Ĝeneralan Direktoron kiel la ĉefan administranton sed ne nur la Ĝeneralan Direktoron. Ni bezonas vere freŝan venton kaj rapidan resaniĝon.


reen al la ĉefpaĝo