Lasta ĝisdatigo: 28.10.2003

Andrej Grigorjevskij:

”Jam estas du tute taŭgaj kandidatoj”

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj la estrarano pri informado, Andrej Grigorjevskij, afable respondis al niaj demandoj pri la demisio de ĝenerala direktoro Trevor Steele.

Libera Folio: Kiam iĝis konata la intenco de Trevor demisii?

Renato Corsetti: - Lastatempe.

Andrej Grigorjevskij: - Trevor neoficiale sondis pri la varianto antaŭtempe ĉesigi la kontrakton ankoraŭ somere, en Gotenburgo, antaŭ sia ferio en Aŭstralio, kie li sekve de ricevita pozitiva reago ekesploris pri nova - pli trankvila kaj pli proksima al literaturo laborloko. Post la ferio li komencis trakti pri tio kun la estraro oficiale.

Libera Folio: Kiel Steele mem diras, li simple konstatis, ke li mem ”ne ŝatas administran laboron”. Ĉu la estraro eventuale ne konstatis tion pli frue? Andrej Grigorjevskij ja voĉdonis kontraŭ la elekto de Steele.

Renato Corsetti: - Ĉiu el ni estas malsama. Trevor havas monton da homaj kvalitoj, kaj tian personecon, kiuj igas la kunlaboron kun li ĝuinda. Tion ne nur diras mi, sed la komitatanoj, kiuj reagis en la komitata listo je la informo pri lia demisio. Mi persone bonege kunlaboris kun li.

Andrej Grigorjevskij: - Jes, mi voĉdonis kontraŭ, sed evidente tio estis mia eraro. Kompreneble, Trevor ne validas kiel profesia burokrato, sed de la personeca vidpunkto li estis verŝajne la sola ebla kandidato, kiu povus revenigi la Oficejon al normala laborstato. Ja la tiama problemaro de la CO kernis en la interpersonaj rilatoj.

- Nun la psikologia krizo estas trapasita, kaj venis la tempo, kiam plie bezonatas ĉiutaga profesia administrado. Trevor estis inter la unuaj, kiuj tion eksentis.

Libera Folio: Kion oni antaŭvidas por la sesmonata inter-periodo? Kiam aperos la anonco pri la posteno, kaj kiel oni intencas procedi pri dungado de posteulo? Ĉu oni klopodos iel garantii ke la sekva ĝenerala direktoro pli longe postenu? Ĉu ne necesos restarigi la Oficejan Komisionon, ŝajne iom tro frue malfonditan?

Renato Corsetti: - Ne vere devus esti problemoj, ĉar ni certe sukcesos trovi posteulon en la venontaj monatoj. Oni procedos laŭ la normala maniero. La estrarano pri financoj kolektos la kandidatiĝojn, kaj poste oni interparolos kun la kandidatoj. Tion povos fari kelkaj estraranoj aŭ pli larĝa komisiono. La fina decido, kompreneble, estos ĉe la estraro. Oni provos elekti direktoron, kiu havas ankaŭ la guston pri administra laboro, sed, laŭ la nuna praktiko, la kontrakto estos je tempolimo, eĉ longeta (3 aŭ 5 jaroj) sed tamen je tempolimo.

Libera Folio: Ĉu Trevor Steele aŭ/kaj estraranoj jam nun havas ideon pri kiuj povus esti eventualaj posteuloj?

Renato Corsetti: - Mi kredas, ke ne. Ie devas ankaŭ esti la kandidatiĝoj por la antaŭa fojo. Se ili ankoraŭ validas oni povas reekzameni ankaŭ ilin. Sed novaj kandidatiĝoj certe aperos.

Andrej Grigorjevskij: - Momente ekzistas du tute taŭgaj kandidatoj (cetere, proponitaj de Trevor) kaj la estraro facile povus nomumi unu el ili jam antaŭ la anonco pri la venonta maldungiĝo de Trevor. Tamen laŭregule tiaj demandoj estas decidataj surbaze de konkursoj.

Libera Folio: La kialoj de Trevor demisii estas, liadire, malsamaj ol tiuj de ekz. Nikola Raŝiĉ. Sed, kiaj ajn estu la kialoj, ĉu la estraron ne maltrankviligas ke daŭras la ĉeno de demisioj?

Renato Corsetti: - Oni povas vidi la aferon pozitive. Demisio donas eblecon por ŝanĝo kaj renoviĝo. Foje ankaŭ tro longa restado povas esti problema.

Andrej Grigorjevskij: - La demisioj, speciale militecaj, nepre kaŭzas grandajn financajn perdojn al la Asocio. Eĉ pli dolorigas homaj perdoj, kiuj ĉiam sekvas diversajn kverelojn en nia malgranda supotaso. Tio certege maltrankviligas la estraron, kies statuta tasko estas strategie zorgi pri la bonfarto de la Asocio.

- Sed ĝenerale maldungiĝoj - kiel kaze de Trevor, ĉar tute ne temas pri protesta ĉesigo de laboro - estas normala afero. Kaj, se sekve de tia vivoŝanĝo iu nia eksa oficisto iĝas pli feliĉa, solvas iujn familiajn problemojn, ricevas novajn personecajn evolueblecojn, tio estas pagebla prezo, konstatas Grigorjevskij.

Pozitive taksas la demision de Trevor Steele ankaŭ Cristopher Culver, ĵusa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo, kiu skribas pri siaj pensoj en la ret-grupo soc.culture.esperanto:

- Mi povas esti nur iuspece feliĉa. La labora etoso en la oficejo tre malboniĝis post la alveno de Trevor, kaj tio estis aparte granda instigo por mia frua forlaso de la posteno de TEJO-volontulo. En perfekta mondo, Osmo Buller revenus al la posteno, kune kun Pasquale Zapelli, kaj riparos la domaĝon al antaŭe sufiĉe produktiva kaj bonetosa laborejo. Tamen, tio verŝajne ne okazos.

- Estus bone ke la venonta ĜD estu pli juna ol Trevor. Eble eĉ en siaj 30-aj jaroj. Tio estus ideala aĝo ĉar li aŭ ŝi povus iomete pli bone rilati kun TEJO, sed tamen estus sufiĉe malproksima de la nuna TEJO-generacio por ne simpatii kun ĝia lastatempe stulta agado, opinias Christopher Culver.


reen al la ĉefpaĝo