Lasta ĝisdatigo 1.5.2003
Mark Fettes, antaŭa estrarano, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto:
”Ni vidas la fruktojn de multjara neglektado”
La demisio de Nikola ne ege surprizis min, kaj oni devus ne interpreti ĝin nur kiel rezulton de "persona konflikto". Labori en la Centra Oficejo estas kelkrilate tre kontentiga kaj interesa okupo, sed ĝi havas ankaŭ neevitablajn malavantaĝojn: oni ne povas aspiri al postenaltiĝo, oni ne vidas signojn de sia laboro en la ĉiutaga socio, oni vivas esence aparte de la nederlandanoj, kaj oni ade luktas kontraŭ la inercio de grandparte volontula kaj ege diverseca movado. Mi mem sentis bezonon de ŝanĝo post nur kvin jaroj tie; Nikola restis preskaŭ trioble pli longe. Kvankam lian decidon sendube kolorigas la perdo de ŝatataj kolegoj kaj la kutima (do neniel nur lastatempa) manko de reciproka kompreno inter estraro kaj oficejo, ĝi estas komprenebla ankaŭ ekster tiu kunteksto.
Pri "ripetaj demisioj" ne vere temas, laŭ mia opinio. La demision de Osmo, Pasquale kaj Istvan kaŭzis aparta kaj malfacile eltenebla situacio kiu turniĝis ĉirkaŭ specifaj personoj kaj okazaĵoj. La aludita manko de kompreno inter estraro kaj oficejo certe ludis gravan rolon, sed en si mem ne estus sufiĉa por provoki la demisiojn. Tamen, la tuta epizodo sendube lasis malbonajn sentojn ĉe la restantaj oficistoj, kiujn la nova estraro ne sukcesis tute forigi.
Kiel Osmo, mi ja estas tre maltrankvila pri la nuna situacio en UEA. En 1974 tuta skipo staris preta por transpreni la gvidrimenojn, kaj la duopo Tonkin / Szabo-Felső pruvis sin tre energia kaj kompetenta kerno de la nova Estraro. Multrilate la "krizo" de 1974 liberigis novan energion kiu pelis la Asocion antaŭen dum pluraj jaroj. Nun mi ankoraŭ ne vidas signojn de tia nova energio, ene de la organiza "kerno" de UEA. Ekstere, en la movado kaj la mondo, mi vidas grandegan potencialon kaj esperigajn evoluojn - mi do ne aliĝas al tiuj, kiuj parolas pri krizo por Esperanto ĝenerale. Sed tro da talentaj homoj turnis sin for de la temporaba kaj ofte konflikta organiza laboro je monda skalo, por kiu UEA restas nia sola funkcianta kadro.
Laŭ mi, ni vidas nun la fruktojn de multjara neglektado de niaj organizaj kaj edukaj strukturoj. La "generacio de Tireso" tro facilanime supozis, ke aperos posteuloj por transpreni la torĉon. Mi opinias, ke TEJO devus ludi multe pli centran rolon en la strategiaj planoj de UEA; ke oni devus krei organon inter la pli-ol-80-membra Komitato kaj la 7-ĝis-9-kapa Estraro, en kiu novaj aktivuloj povus aktive kontribui al la stirado de la Asocio kaj tiel trejniĝi por estraranaj roloj; ke oni devus uzi la Universalajn Kongresojn kaj aliajn eventojn por aktivula trejnado (mi aŭdis, ke tion ĉi oni efektive planas por Gotenburgo); ke oni devus elserĉi la plej talentajn estontajn gvidantojn kaj varti ilin, venigi ilin al movadaj kaj ekstermovadaj aranĝoj en diversaj mondopartoj; ke oni devus restrukturi la rilaton inter la Estraro kaj la Oficejo. Pli-malpli ĉion ĉi, cetere, jam faras TEJO, ne senmanke, tamen kun rimarkinda sukceso, se oni konsideras la relativan malstabilecon de la vivcirkonstancoj en tiuj jaroj de la vivo.
La Komitato povus postuli tian renovigan strategion de la Estraro - ĉu la nuna, ĉu la elektota. Bedaŭrinde la plimulto de la komitatanoj ne sentas sin rajtigitaj fari tiajn postulojn. Ili ne estas bone informitaj, ili ne interkontaktiĝas sufiĉe intense por elformi propran starpunkton, kaj ili kutimas - kiel ĝenerale en volontulaj asocioj - konfidi ĉiujn strategiajn decidojn al la Estraro. Kaj la maniero en kiu oni kunflikas Estrarojn ne kondukemas al strategie koheraj teamoj.
Mi ne vidas esencan diferencon inter tiu ĉi Estraro kaj la antaŭaj. En ĉiuj sidis tre inteligentaj kaj kapablaj homoj (kun kelkaj aliaj), kiujn kunligas nur unu afero -- pasio pri Esperanto. La ambicio de UEA, esti universala - flegi nian kulturon, elpaŝi lingvopolitike, funkcii demokratie, subteni etajn movadojn kaj aktivulojn ĉi en la mondo - allogas aktivulojn kun tute disaj vizioj kaj prioritatoj. Do oni produktas strategiojn mikspotajn, kies ĉefa celo estas eviti malfacilajn elektojn. La enhavo de la revuo Esperanto ĝenerale spegulas tiun vidpunkton, kaj sekve - almenaŭ laŭ mia impreso - kontentigas malmultajn pensemajn legantojn.
La sola solvo al politika krizo estas politiko. Por unuigi la Asocion kaj antaŭeniri, oni bezonas homojn kiuj havas la tempon kaj talenton por politika laboro -- formulado kaj komunikado de vizio, varbado de subteno, planado, efektivigo, komunikado de rezultoj, kaj tiel plu. Tiaj homoj estas malmultaj. Hodler, Privat, Lapenna, Tonkin - UEA estis relative bonŝanca dum sia relative mallonga historio. Sed ĉu ni povos trovi tiajn por la 21a jarcento?
Mark Fettes
|