16.3.2004

István Ertl:

Hezita jeso al ”prefer-reĝimo” en UEA

La analiza artikolo de Maria Sandelin, aperinta en la internacia tago de virinoj, vekis viglan diskuton. En sia reago István Ertl post iom da pripenso venas al la konkludo, ke ankaŭ en UEA necesus entrepreni decidajn paŝojn por forigi maljustajn konsekvencojn de diskriminaciado.

Ĉu Vi, kara leganto, memoras la satiran kanzonon de Ĝanfranko Mole el 1979, Tiuj kiuj? Ĉiun fojon kiam mi re- kaj re-renkontas en Esperantujo ties strangaĵojn, sektaĵojn kaj stultaĵojn jam hejmece konatajn, mi re-aŭdas la voĉon de Mole kaj amare ridetas…

Sed kian rideton skizi, kiel mieni, kiam Mole kantas: Tiuj kiuj virine agadas…? La artikolo de Maria Sandelin, aperinta en la internacia tago de virinoj en Libera Folio, helpas al ni decidi nian mienon, kaj severe-bonvene resendas nin al grava pensoŝuldo, al pensodevo nia.

Fidele al la tradicio de esperantista lingvemo, mi komencu per terminologia punkto, kiu povas ŝajni harfenda, sed mi opinias ke forigo de miskomprenoj estas tre grava ĉi-kampe. Nome, la esprimo pozitiva diskriminacio ŝajnas neeblaĵo, ĉar laŭ la PIVa difino “diskriminacio” estas nepre io negativa: “oficiala aŭ efektiva apliko de iu distingo inter la loĝantoj de iu teritorio, per kiu oni rifuzas al parto el ili unu aŭ kelkajn el la homaj rajtoj”. (Cetere, seksismo mankas en PIV.)

Mi mem ne uzis la vortojn pozitiva diskriminacio, sed parolis pri “ia prefer-reĝimo”. Kial tiu diferenco? Ĉar pozitiva diskriminacio, krom erara, povas esti miskomprenata kiel sistema preferado de anoj el iu homgrupo pro nenio alia ol ilia aparteno al tiu grupo: do, pura maljustaĵo. Male, paŝoj entreprenataj kadre de prefer-reĝimo – konfesite improviza traduko mia el la angla affirmative action – havas la celon forigi maljustajn konsekvencojn de pli frua diskriminaciado suferita de la koncerna homgrupo. (Eblus paroli ankaŭ pri, ekzemple, pozitiva paŝaro, memorante la onidiran heziton inter affirmative action kaj positive action de Hobart Taylor Jr., kiu patris la koncepton.)

Post formo, nun al la enhavo. La esencaj demandoj respondendaj ŝajnas al mi jenaj:

  • Ĉu en niaj socioj virinoj suferis, suferas diskriminacion pro ilia aparteno al la grupo “virinoj”?
  • Se jes, ĉu estas rekomendinde instali prefer-reĝimojn por ekripari la maljustaĵojn de tiu diskriminacio?
  • Ĉu oni devas same fari en Esperantujo, en UEA?
  • Se jes, kiel?
Mia respondo al la unuaj tri demandoj estas: jes. Senkondiĉa jeso al la unua demando, forteta jeso al la dua, kaj hezita al la tria. Mia vice kreskanta malfirmeco koncernas ne la principon, sed la praktikon laŭ kiu la principo fariĝu realo: jen la vere dura nukso, vortigita en la demando kvara.

Difinante la detalojn de ajna prefer-reĝimo, necesas atenti ke la avantaĝoj kiujn gajnos la ĝistiamaj diskriminaciitoj ne trafu maljuste homojn ne apartenantajn al ĉi tiu grupo. Krome, ne ĉiam evidentas kiuj profitu de la prefer-reĝimo, alivorte: kiuj estis “sufiĉe diskriminaciitaj” por nun rajti reparacion. (Devas esti diable malfacile ellabori la detalojn – sed simile estas pri la detaloj de la ŝtataj impostoj, aŭ pri la reguloj de parlamentaj balotoj, kaj tamen neniu volus pro tio nuligi impostojn aŭ demokration.)

Ekzemple, se oni decidus ke en iu estonta seskapa UEA-estraro tri lokoj estu rezervataj al virinoj, ĉu finna aŭ nederlanda aktivulino rajtu same profiti el tiu prefer-reĝimo kiel rusa aŭ hungara, malgraŭ la evidente malsamgrada penetro de feminismo en tiujn landojn? (Ŝajnas ke en la finna landa asocio de UEA oni malfacile trovas virojn por la estraro…)

Mi ne havas ĉiosolvajn respondojn al tiuj demandoj. Kiu havus? Sed mi scias ke tiuj demandoj ne foriros, ke ili eĉ pli frape revenados, ĝis ni trovos iajn respondojn al ili. La Komitato, kaj ne nur ĝi, devos teni la demandon de seksa egaleco sur sia tagordo.

István Ertl

P.S. Iom ĝene: la verkadon de ĉi tiu teksteto mi devis interrompi plurajn fojojn por zorgi pri mia sepmonata filo (laste ĉe la vorto “zorgi”). Mia edzino dirus ke tio estas afero tute normala. Dum restas inter ni tiu diferenco de percepto, feminismo ne estas atinginta sian finan venkon.


Reen al la ĉefpaĝo