Osmo Buller elektita kiel ĝenerala direktoro de UEA

La teksto de gazetara komuniko de UEA, diskonigita en la retpoŝta listo de la komitato la 23-an de decembro 2003

Hieraŭ, la 22-an de decembro, la estraro de UEA nomumis Ĝenerala Direktoro s-ron Osmo Buller. Al multaj legantoj la nomo estas konata. Temas pri la homo, kiu ĝis 2002 estis la Ĝenerala Direktoro de UEA.

Osmo Buller, kiu antaŭ du jaroj preferis alian laborlokon, nun estis inter la kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Direktoro. Li daŭre sentas sin kun-respondeca pri la bonfarto de la Esperanto-movado kaj tute aparte de Universala Esperanto-Asocio. Cetere li agnoskas, ke kun la nuna estraro ja li povas kunlabori.

Neniam estis veraj malkonsentoj pri la ĝenerala linio de la Asocio, kaj ĉiuj koncernatoj fakte harmonie kunlaboris pri la preparado kaj efektivigo de la antaŭa Kampanjo 2000 kaj de la nuna laborplano. Kaj la estraro kaj la nova Ĝenerala Direktoro agnoskas, ke la pasinteco estas konsiderinda fermita kaj la situacio de ĝenerala interkonsento en UEA povas esti konsiderata reakirita.

Kandidatiĝis por la funkcio de Ĝenerala Direktoro kelkaj personoj kaj estis kontaktoj kun potencialaj kandidatoj kaj el okcidenteŭropaj landoj kaj el landoj ekster Eŭropo. La estraro ekzamenis la kvalifikojn de ĉiuj kandidatoj kaj ankaŭ la personan situacion, tute aparte en la kazoj de bezonataj labor-permesoj en Nederlando.

La estraro agnoskas ke Osmo Buller havas plurjaran sperton pri la proceduroj de la Centra Oficejo. Kvankam en la lastaj du jaroj la procedo de modernigo de kelkaj fakoj en la oficejo kaj en la funkciado de la estraro mem kuntrenis modifojn kaj pliajn aŭtomatigojn, la novelektita Ĝenerala Direktoro povos facile daŭrigi tiun procedon.

La estraro fidas la promeson de Osmo Buller plene sin dediĉi al harmonia organiza laboro kaj al senkondiĉa antaŭenigo de UEA kaj la Esperanto-movado.

Por la estraro:

La estrarano pri financo kaj administrado
Ans Bakker ten-Hagen

La prezidanto
Renato Corsetti


reen al la ĉefpaĝo