Lasta ĝisdatigo: 7.9.2003
Renato Corsetti pri Brusela Komunikad-Centro
”Ni finvenkos en Bruselo nun aŭ neniam poste ie ajn”
La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, afable konsentis respondi al demandoj de Libera Folio pri la monkolekta kampanjo, kiu celas pluvivigi la Bruselan Komunikad-Centron. Laŭ Corsetti la helpo de individuoj kaj landaj asocioj estos esenca, se la Brusela Komunikad-Centro pluvivu. Tiu helpo laŭ li estos bezonata ne nur en 2004, sed ankaŭ en postaj jaroj.”Ni provas laŭeble gvidi la donacantojn al la prioritatoj informado kaj instruado”, diras Corsetti.
Renato Corsetti:
Mi respondas la demandojn pri BKC, ĉar mia politiko estas ĉiam respondi demandojn por ne doni al ĵurnalistoj la kaŭzon pensi, ke en UEA estas io por kaŝi, sed vere la demandoj estas ĉefe por Sean Ó Riain, la prezidanto de EEU, kiu estas la instanco, kiu starigis la centron.
[Atentigo de la redakcio: Sean Ó Riain ne volis respondi al niaj detalaj demandoj.]
Libera Folio Kial, laŭ vi, bezonatas aparta informa centro en Bruselo?
Laŭ mi bezonatas informa centro, ĉar la komitato de UEA aprobis labor-planon, en kiu unu el la prioritatoj estas informado. Se la informa centro ne povas esti en Vaŝingtono, aŭ Nov-jorko, ĉefurboj de la mondo, certe Bruselo estas la tuj posta elekto.
Ĉu vi konsideras, ke la pluvivo de BKC estas la prioritata celo, por kiu esperantistoj unuavice donacu sian monon, se ili pretas donaci? Ĉu ne ekzistas risko, ke pro la nuna kampanjo suferos la diversaj fondaĵoj de UEA mem, kiuj ja ankaŭ estas dependaj de la samaj donacantoj?
Ĝi certe estas unu el la prioritataj celoj. Sufiĉas rigardi sen antaŭjuĝoj al la laboro, kiun ili faris dum la pasinta jaro por kompreni tion. Neniam dum mia esperantista vivo estis tiom da artikoloj en gazetoj pri Esperanto. Neniam esperantistoj sukcesis ricevi respondojn de la Eŭropa Komisiono de la speco, de tiuj, kiujn UEA ricevis. Certe ne nur BKC meritas la laŭdojn sed ankaŭ aliaj, sed estas fakto, ke BKC atingis multon. Ni provas laŭeble gvidi la donacantojn al la prioritatoj informado kaj instruado (Utiligado ofte okazas de si mem kaj ĝi bezonas homojn pli ol ĝi bezonas monon).
La iniciato pri la fondo de BKC siatempe venis de EEU, sed kiam precize aperis la ideo, kaj kiam ĝi estis prezentita al UEA?
La ideo pri BKC estas unu el la dekjaraj (se ne miljaraj) revoj de eŭropismaj esperantistoj. Vi certe memoras ke iam antaŭ jardekoj ekzistis oficejo en Bruselo, kaj ke ĝi funkciis dum kelkaj jaroj kaj faris multon siatempe. Antaŭ kelkaj jaroj ĝi reaperis. Ĝi estas konkretiĝo de la ideo: Eŭropo estas multlingva, ĝi bezonas komunan lingvon kaj ni havas ion por oferti. Ni finvenkos en Bruselo nun aŭ neniam poste ie ajn en la mondo.
Kiun rolon devis havi EEU, kaj kian UEA, laŭ la originala plano? Kial tiu plano ne realiĝis?
La ĉefa porparolanto de la kreo de BKC lastatempe estis Gregoire Maertens. Lau lia originala plano, kiun pli malpli aprobis la Komitato de UEA en Zagrebo, EEU starigu BKC (kunlabore kun belgaj Esperanto-organizaĵoj pri la burokrataj flankoj), UEA garantiu ĝis difinita sumo, se EEU ne sukcesos kolekti inter la landaj asocioj kaj la eŭropaj esperantistoj la necesan monon. Laŭ mia memoro tiam oni pensis pri 25 000 eŭroj por unu jaro.
La plano ne realiĝis en la antaŭvidata maniero, ĉar unuflanke la elspezoj estis pli grandaj ol la antaŭviditaj elspezoj kaj aliflanke la eŭropaj esperantistoj kaj eŭropaj landaj asocioj jes dankinde respondis al la alvokoj, sed entute multe malpli malavare ol la starigintoj de la oficejo opiniis. Praktike la sumo nur teorie garantiata de UEA iĝis nepre necesa por la pluvivo de BKC en la nuna formo.
Aliflanke mi devas agnoski, ke en la praktika laboro BKC laboris kaj por EEU kaj por UEA, tiel ke la pagita sumo estas pravigebla ankaŭ el tiu vidpunkto.
Kia estas la formala rilato inter UEA kaj EEU?
Ĝis la fino de decembro funkcias, kiel supera kontrolanto de BKC, instanco en kiu estas reprezentantoj de EEU, UEA kaj la belgaj organizaĵoj.
Konkrete la rilatoj inter UEA kaj EEU neniam estis pli bonaj ol nun. Mi mem premas por ke EEU iĝu ankaŭ la Eŭropa Komisiono de UEA, simile al la Amerika, Afrika, ktp. Komisionoj. EEU ĉiam pli rilatas kun la eŭropaj landaj asocioj de UEA. Fakte neniu problemo tiurilate.
Laŭ via kalkulo, la pluekzistado de BKC estos garantiita, se 250 personoj faros tiun ĉi promeson. Kia estos la monsumo entute, lau via kalkulo, kaj kiel ĝi estos uzata?
Pri tio prefere vi demandu la kasiston de EEU, kiu fakte staras malantaŭ ĉi tiu kampanjo. Mi kredas, ke se ni havos 30 000 eŭrojn por unu jaro, ni povos facile vivteni BKC-n.
Kiom da tiaj promesoj ĝis nun venis?
Mi ne havas ideon. Anakaŭ tio estas demando por la kasisto de EEU. Mi nur aŭdis ke venis kelkaj.
[Atentigo de la redakcio: la kasisto de EEU ĝis nun ne volis respondi al niaj demandoj.]
Se vi ja sukcesos kolekti sufiĉan monon por plua funkciado de BKC en 2004, kio okazos en 2005? Ĉu vi supozas, ke la samaj aŭ aliaj homoj denove donacos sufiĉe da mono?
La respondo estas: jes, laŭ mi. Certe en la buĝeto de UEA devos esti ĉiam pli da pezo por informado, sed la helpo de individuoj kaj landaj asocioj restos esenca.
|