Lasta ĝisdatigo 24.4.2003

Tri estraranoj pretis demisii

La estraro de UEA kunsidis en la Centra Oficejo de la 11-a ĝis la 14 de aprilo 2003. Unu el la ĉefaj decidoj faritaj en la kunsido estis la malfondo de la Oficeja komisiono, kiu ĝis nun prilaboris la planojn pri la estonteco de la Centra Oficejo. La taskoj de la komisiono estis redonitaj al la estraro, la komitato kaj la Financa komisiono.

La kunsido ne estis simpla, konstatas estrarano Andrej Grigorjevskij: "Jam dum la estrara kunsido estis konstantite kiom komplikas la situacio. Ne pro Nikola, cetere, kiu ĉiam principe okupis 'ne-enmiksiĝan pozicion'. Tri estraranoj anoncis pri sia preteco demisii, tamen ĉar estis konstantite, ke neniuj urĝaj problemoj per tio solviĝas, sed nur kreiĝas multegaj pliaj, oni plu laboris por trovi solvojn."

Ne estas konate, kiuj estis la tri demisiemuloj, nek kial ili pretis forlasi la estraron.

Laŭ Grigorjevskij, unu kialo por la malfondo de la Oficeja komisiono estis, ke la oficistoj ne fidis je ĝiaj bonaj intencoj.

Dum la estrarkunsido ankaŭ okazis renkontiĝo de la oficistoj kun la estraranoj, laŭ la vortoj de Grigorjevskij la unuan fojon dum pluraj jaroj. En la kunsido estis diskutitaj la lastatempaj problemoj. La estraro dementis la onidirojn, ke ekzistis planoj tre rapide transloki la oficejon al alia lando, kaj deklaris, ke ne okazos iuj drastaj ŝanĝoj sen konsidero de la oficistoj kaj ilia socia sekureco.

Estis traktita ankaŭ la plano de TEJO, laŭ kiu la asocio devus preni el la asocia kapitalo 105.000 eŭrojn por dungi plentempan oficiston kiu okupiĝu pri havigado de subvencioj al TEJO kaj teknike administru la agadon de la junulara asocio. En la nunaj kondiĉoj la estraro tamen ne opiniis ebla eĉ principe akcepti la prononon.

La estraranoj Ivo Osibov kaj Huphrey Tonkin deziris pro troa okupiteco malpezigi siajn taskarojn. Tonkin transdonis la respondecon pri strategio al Renato Corsetti kaj anstataŭe prenis de Gbeglo Koffi la respondecon pri kulturo. Ivo Osibov transdonis la respondecon pri TEJO al Andrej Grigorjevskij.

Legu la raporton de Andrej Grigorjevskij al la komitato de UEA ĉi tie.

Legu la komentojn de Humphrey Tonkin ĉi tie.


reen