Lasta ĝisdatigo: 3.8.2003

Centra Oficejo kaj Osmo Buller respondis

La salono estis plenplena, kiam oficistoj de UEA respondis al demandoj de kongresanoj en Gotenburgo marde la 29-an de julio. En la publiko ĉeestis ankaŭ la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller. Kiam venis demando pri la falanta membronombro de UEA la nuna direktoro Trevor Steele preferis ne respondi, anstataŭe li donis la vorton al Buller.

La jam tradicia kongresa programero "Centra Oficejo respondas" komenciĝis marde matene je la 9-a horo. Spite la fruan horon, la sidlokoj en la mezgranda salono ne sufiĉis. Interesitoj staris ĉe muroj kaj sidis en la koridoroj.

El la oficistoj de UEA ĉeestis la ĝenerala direktoro Trevor Steele, kongresa sekretario Clay Magalhães kaj kasisto Marvin Stanley. Ĉeestis ankaŭ la redaktoro de revuo Esperanto Stano Marĉek, kiu ne laboras en la Centra Oficejo.

Kiel kutime, multis demandoj pri kont-eltiroj kaj pri tio, kial iu ne ricevis revuon Esperanto aŭ kial venis multaj numeroj samtempe. Steele kaj Marĉek klarigadis la labordividon inter la perantoj, la Centra Oficejo kaj la redakcio, kiu nuntempe troviĝas en Slovakio.

Centraj demandoj, kiujn levis pluraj ĉeestantoj,estis kial tiom da homoj dum la lastaj du jaroj forlasis la Centran Oficejon, kaj kiaj estas la rilatoj inter la Centra Oficejo kaj la estraro de UEA.

- El mia vidpunkto ne estas problemoj en la rilatoj inter la Centra Oficejo kaj la estraro, diris Trevor Steele kurte.

La aliaj ĉeestintaj oficistoj ne komentis la demandon.

Pri la demisioj en la CO Steele komentis nur, ke en ĉiuj laborlokoj en la mondo estas iuj problemoj, kaj ke krome homoj kiuj longe laboris en la sama loko povas bezoni ŝanĝojn en la vivo.

Kiam ripetiĝis la demando pri la demisioj de oficistoj, Trevor Steele klare indikis ke li ne volas paroli pri tiu temo.

- Tio okazis antaŭ mia tempo, do mi ne scias la kialojn, nek volas scii ilin. Sekva demando.

Tiel spite la fakton ke la lasta demisio en la Centra Oficejo, tiu de Konstanta Kongresa Sekretario Nikola Rašić, okazis tute lastatempe. Kiel unu el la kialoj de sia demisio Rašić indikis malkontenton pri la maniero de Steele gvidi la laboron en la Centra Oficejo.

Ankaŭ la aliaj ĉeestintaj oficistoj ne volis publike komenti la demisiojn.

Al demando pri la falanta membronombro de UEA Trevor Steele ne respondis mem. Anstataŭe li petis, ke respondu la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, kiu troviĝis inter la publiko.

- Osmo konas la aferon pli bone, opiniis Steele.

Buller konstatis, ke la evoluo de la membronombro efektive estas katastrofa, ĉar en 2002 UEA havis malpli ol 6.000 individuajn membrojn, kio ne okazis dum jardekoj. Buller tamen akcentis, ke ne kulpas la Centra Oficejo.

- Mi volas uzi la okazon por deklari mian solidarecon kun la nuna stabo de la Centra Oficejo, diris Buller.

Laŭ Osmo Buller la Centra Oficejo nun ne havas sufiĉajn rimedojn kaj homfortojn por plenumi diversajn facilanimajn promesojn, kiujn faras estraranoj.

- Oni devas memori, ke la estraranoj estas politikistoj, kaj politikistoj tre ŝatas fari promesojn, precipe promesojn kiujn ili ne bezonas mem plenumi.

Buller ricevis fortajn aplaŭdojn de la publiko, kiam li finis sian improvizitan paroladon per la frazo "Vivu la Centra Oficejo".


reen al la ĉefpaĝo