9.12.2003

Kion ni volas?

Nia aŭtoro Jardar Eggesbø Abrahamsen demandas al si, ĉu altrudi al homoj Esperanton estas esprimo de lingva libereco, kaj ĉu Esperanto restus neŭtrala, se ĝi iĝus oficiala lingvo de la Eŭropa Unio.

Lastatempe esperantistoj multe diskutis ĉu EU devus enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon. En la diskuto tamen mankas du demandoj, kiujn mi volas starigi ĉi tie:

  • Kio estas lingva libereco?
  • Ĉu ni volas ke Esperanto ĉesu esti neŭtrala?
Unue, kio estas lingva libereco? Ni esperantistoj kutimas emfazi ke estas malbone altrudi al homoj fremdan lingvon, ĉar tiu lingvo detruos la lokajn lingvon kaj kulturon.

Nu, se oni enkondukus Esperanton desupre laŭ decidoj en EU, ankaŭ Esperanto fariĝus tia altrudita lingvo, ĉu ne? Kaj oni suspektu ke ankaŭ Esperanto havus la saman detruan efikon al lokaj lingvoj kaj kulturoj: Ja en Esperantio evoluis propra kulturo, kaj esperantistoj jam prunteprenas Esperantajn vortojn en siajn gepatrajn lingvojn.

Ĉu lingva libereco estas altrudi al homoj Esperanton? Ĉu ni rajtas decidi ke tio estas libereco? Ĉu tiama Sovetio rajtis decidi ke libereco estas altrudi al tiama Ĉeĥoslovakio komunismon?

Nu, sed Esperanto ja ne apartenas pli al unu lando ol al alia. Ĝi ja estas neŭtrala, kaj tion oni ne povas diri pri aliaj altrudataj lingvoj.

Ĉu vere? Ĉu Esperanto restus neŭtrala se ĝi vere fariĝus oficiala lingvo de EU? Kompreneble ne. Instruisto pri Esperanto iam ricevis la konsilon ke li persvadu Sadam Husejn kaj Muamar Gadafi enkonduki Esperanton en siaj landoj. Tiam Esperanto fariĝus granda sukceso pro la prestiĝo de tiuj du ŝtatestroj.

Jes, ĝi certe fariĝus sukceso en tiuj landoj. En Eŭropo kaj Usono ĝi male fariĝus "la lingvo de Libio kaj Irako". Se Esperanto fariĝus oficiala lingvo de EU, ĝi iĝus eĉ pli malneŭtrala ol la angla. La anglan oni ja jam uzas en tre diversaj landoj ĉie en la mondo, dum Esperanton oni uzus ĉefe en EU.

Eble ni ne timu malneŭtralecon. Ĉar per "desupra revolucio" Esperanto tre efike fariĝus grava lingvo por ĉiuj en kaj ekster Eŭropo. Sed tio estus laŭ la maniero kiel hodiaŭ la angla estas tiom grava: per ekonomiaj altrudoj. En eksa Sovetio la desupre altrudata rusa lingvo nun estas tre malestimata.

Ĉu ni esperantistoj volas ke Esperanto fariĝu oficiala lingvo ie laŭ la proponita, efika maniero? Mi ne donos respondon, ĉar mi suspektas ke malsamaj personoj respondus malsame.

Jardar Eggesbø Abrahamsen

La teksto aperis pli frue en Norvega Esperantisto 5/2003


reen al la ĉefpaĝo