Lasta ĝisdatigo: 28.8.2003

VETO JE LA PLUVIVO DE BKC EN 2004

Estimataj gesinjoroj,

Ni, prezidantoj de EEU kaj UEA, kredas, ke la pluvivo de Brusela Komunikadcentro en 2004 estas necesa por la asistado al kaj vigligado de la Landaj Asocioj en sia informado pri egalrajteca traktado de la lingvoj en Europo kaj pri Esperanto.

D-ro Esperanto en 1887 petis la legantojn de la unua broŝuro promesi, ke ili eklernos la internacian lingvon, kiam 10 milionoj da aliaj personoj estos farintaj la saman promeson.

Same en 2003 Europa Esperanto-Unio petas vin promesi unufojan donacon de almenau 1/2 % de via jara enspezo por Brusela Komunikadcentro, kiam la totalo de tiuj donacoj ebligos la pluekzistadon de BKC en 2004. (Lau takskalkulo tiu pluekzistado de BKC estos garantiita, se 250 personoj faros tiun-ĉi promeson.) La promeso implicas, ke vi efektive pagos la sumon al la kasisto de via Landa Asocio aŭ al la konto 'Europo' de UEA antau la 31.10.2003. Jam dum la UK, dek unu gesamideanoj faris la promeson, kaj tagtage venas aliaj plenumitaj formularoj al EEU.

Tuj kiam - en malfavora kazo - oni konstatos antau la fino de venonta novembro ke la pluekzisto de la BKC ekde 1.1.2004 ne estas garantiigebla, ĉiuj kasistoj de Landaj Asocioj estos petataj repagi la sumojn donacitajn al vi.

Tuj kiam estos decido, ke BKC pluvivos dum 2004, la kasistoj estos petataj
1. transpagi la donacitajn sumojn al Europa Esperanto-Unio
2. informi vin pri tiu transpago (Se estas ia reduktebleco de impostoj en via lando, rilata al via donaco, li ankau informos vin pri tio)

Sean Ó Riain, prezidanto de Europa Esperanto-Unio
Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Plenigu, deŝiru kaj sendu ĝin al:
Johan Derks, Rietgors 40, 8271 GH IJsselmuiden, Nederlando, rete: derks.esp@tiscali.nl

Memoriga linio:
(sumon) antaŭ la 31.10.2003 al kasisto de landa asocio kun mencio VETO JE BKC

deŝiru -----------------------------------------------------------------------------------------------------------------

La subskribinto, (nomo) adreso: lando: (retadreso:) pagos antau la 31-a de oktobro 2003 la sumon de eŭroj/alia valuto: (sumo) al la kasisto de sia landa asocio (nomo de la asocio)

Tiu sumo estas egala al au pli ol 1/2 % de mia jara enspezo. Se BKC ne pluvivos dum 2004, tiu sumo estos repagita en 2003. Se ĝi ja pluvivos, mi ricevos en 2004 La ONDO-n DE ESPERANTO. (Se vi jam ricevas ĝin, ĉu vi volas abonon al alia esperanto-revuo? jes/ne Se jes, kiun ?

Dato:
Loko:
Subskribo:

reen al la ĉefpaĝo