1.3.2004

Portugalio

Peranto demisias pro fuŝoj en la CO

Post tridek jaroj kiel la peranto de UEA en Portugalio, António da Silva Almeida proteste kontraŭ misadministrado en la Centra Oficejo forlasas ĉiujn postenojn en UEA kaj eksiĝas kiel membro. Multaj aliaj portugaloj konsideras ne realiĝi por 2004, rakontas la vicprezidanto de Portugala Esperanto-Asocio.

Pli ol tridek jarojn António da Silva Almeida estis la peranto de UEA en Portugalio, sed la 8-an de februaro li demisiis proteste kontraŭ la misadministrado en la Centra Oficejo de UEA. S-ro Almeida decidis ankaŭ eksiĝi el UEA kaj sekve forlasi sian postenon kiel delegito.

S-ro Almeida estas esperantisto de kvardek jaroj, honora membro de Portugala Esperanto-Asocio kaj unu el la plej aktivaj esperantistoj de Portugalio. S-ro Almeida jam pli frue avertis la Centran Oficejon pri misoj, kiuj profunde konsternis lin kaj kaŭzis al li financajn perdojn.

Ĉar la problemoj ne estis solvitaj spite la plendojn, s-ro Almeida fine decidis publike demisii por atentigi la membrojn de UEA pri la problemoj.

"Malfacilas ne ligi tiun ĉi protestan demision al tiuj okazintaj de post la Zagreba Universala Kongreso, ironie kiam reposteniĝas la unua el tiuj forlasintoj. Tiu ĉi perdo estos eble tial la lasta - sed ne pro tio malpli noca", skribas la gazeto de Portugala Esperanto-Asocio Nia Bulteno.

- Kredinde, la perantecon transprenos kolektive Portugala Esperanto-Asocio, sed flanke de la (malmultaj) portugaliaj IM-oj senteblas solidara malemo reaniĝi en 2004. Tio signifas ke individuaj membroj en Portugalio reaperos nur en 2005, kaj tial delegitoj nur en 2006 aŭ 2007, kaj ĉefdelegito eĉ nur poste, komentas António Martins-Tuválkin, estrara vicprezidanto de Portugala Esperanto-Asocio al Libera Folio.

Pli da informoj pri la temo troveblas en la paĝaro de Portugala Esperanto-Asocio.


Reen al la ĉefpaĝo