Lasta ĝisdatigo: 4.9.2003

La novesperantismo forgesigas nian historion

La diskuto pri la rilato inter diversaj lingvodefendaj movadoj kaj la Esperanto-movado pluiras. Respondante al Renato Corsetti, nia aŭtoro Gary Mickle riproĉas UEA-n pro ”persista kamuflado de la politikaj implicoj de ĝia elekto de ekstermovadaj kunvojaĝantoj”.

Eblas moki pri la sennaciismo, enfakigante ĝin tie, kie oni metas aferojn kiel la aĉeton de insulo por fondi ŝtaton, sed ne estas la sennaciistoj, kiuj plej suferas pro tia frivolaĵo. La esperantistoj entute perdas per tio okazon por pli kompreni sian kolektivan ideohistorion. La riproĉa fingromontrado al Lanti, al la sennaciismo, ofte al SAT kiel tuto pro tio, ke la sennaciismo estas ĝia infano, estas formo de projekciado, per kiu iuj esperantistoj malŝarĝas sin je partoj de sia komuna historio, kiuj iĝis por ili neelteneblaj, ĉar ili malkongruas kun la verda etnoplurismo – la "novesperantismo". Tiun ili volas fari la hegemonia ideologio de la lingvo-komunumo. La epokŝanĝo inter la klasika esperantismo kaj la novesperantismo estas krude priskribebla kiel la transiro de la periodo, en kiu la movada gvidmotivo estis "paco" al nova periodo kun la gvidmotivo "kultura diverseco". La epokŝanĝo kuntrenis reinterpreton de la Esperanto-historio – aŭ laŭcelan forgesigon de tio, kio malakordas kun la renovigita memimago.

"Sennaciismaj" – universalismaj kaj kontraŭnaciismaj – ideoj aperis ĉe esperantistoj, kiam ankoraŭ nemultaj, se entute iu, parolis pri tio, ke Esperanto estas taskita "savi" etnajn lingvojn. Neniu alia ol Zamenhof (en ĉap. 2 de Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia, 1900) eldiris, ke "ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo." Zamenhof nomis tiujn, kiuj vidas en tia evoluo malfeliĉon, "naciaj ŝovinistoj".

Por Zamenhof la eblo de "kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon" estis, kvankam ne aktuala afero, almenaŭ legitime pripensinda estonta opcio por la homaro. El la kunteksto evidentas, ke li ne uzis la esprimon "ĉiuhoma popolo" metafore, sed parolis pri mondo sen nacioj kaj sen naciaj lingvoj. Li rilatigas tion al Esperanto, dirante, ke la lingvo internacia "faciligos al la homoj la atingon de tio" – ne nepre, sed se la homoj kolektive deziros ĝin. Eblas interpreti tion dumaniere: aŭ Esperanto fariĝus la sola (kultur-)lingvo en la mondo, tute kiel Lanti jardekojn poste viziis, aŭ ĝi servus kiel modelo de pli perfekta unika monda lingvo. Ankaŭ tiu ideo, ke Esperanto iĝus la modelo de estonta unika monda lingvo, jam debutis en unu esperantista medio: tuj antaŭ la fondokongreso de IPE (Internacio de Proletaj Esperantistoj) en 1932, la prezidanto de SEU, E. Drezen, deklaris, ke Esperanto "estonte ... servos kiel siaspeca ĝermo de la lingvo universala, ununura de la senklasa, komunisma socio". La Gvidrezolucio de la IPE-fondkongreso parolas pri la "paca kunfluo de ĉiuj nacioj je unu, dum la florado de socialismo", kvankam ĝi – diference de la lantia sennaciismo – premisis antaŭ tio periodon de "libera evoluo de la proletaj naciaj kulturoj". La Gvidrezolucio parolas pri la "lingvorevolucia signifo" de Esperanto, kiu konsistas en tio, ke ĝi "servos kiel fundamento por la internacia planlingvo de la socialisma periodo".

Mi volas diri, ke sennaciismo kaj parencaj ideoj ne estis tiel periferiaj en la historio de Esperanto kiel iuj ŝatus imagi. Ili ne limiĝas al la Sennaciisma Frakcio de SAT. Periferia ĝis antaŭ kelkaj jardekoj estis la ideo savi malgrandajn lingvojn per Esperanto aŭ la ideo preventi per ĝia enkonduko "damaĝon" pro leksika pruntado en etnaj lingvoj. Preskaŭ neniu, kiu hodiaŭ sin rilatigas pozitive al la sennaciismo, gluiĝas al la lantia ideo, ke Esperanto iĝu la "sola kulturlingvo" en la mondo. Kelkaj emas koncepti la sennaciismon kiel aferon, kiu ampleksas tion, kion oni nomas ankaŭ "universalismo", "kosmopolitismo" kaj "kontraŭnaciismo". Oni akceptas la objektivan konverĝadon de etnaj kaj naciaj kulturoj kiel fakton, sen voli trude akceli (aŭ malakceli) ĝin. Certe neniu proponas akcepti kulturan trudadon kaj subpremadon, kie ili okazas.

La novesperantismo elmarĝenigas el la Esperanto-historio tion, kio dubindigas la tradiciecon de ĝiaj ideoj. Ankaŭ ĝia rigardo al la nuntempo estas selektiva. Ĝi nekritike delektas sin je ĉiaj ajn lingvopolitikaj kaj etnopolitikaj ideoj, kiuj temigas "diversecon", sed ĝi evitas prilumi la politikajn mediojn, kiuj forĝas la ideojn kaj la eventualajn konsekvencojn de implikiĝo kun ili. Tio rilatas al la fakto, ke la sociaj portantoj de la novesperantismo estas "politike neŭtralaj" asocioj.

Renato Corsetti "havas la impreson, ke la defendo de la naciaj lingvoj en eŭropaj landoj estas fenomeno ne de dekstro/maldekstro sed de usonemo/malusonemo, merkatemo, malmerkatemo, elitemo/malelitemo". Ne utilas rezonadi longe pri la nocioj "dekstra" kaj "maldekstra" kun ilia ŝanĝiĝema enhavo. Eblas kaj ĉi-kaze necesas uzi ilin kiel konvenciajn politikajn etikedojn, ĉar gravas kontraŭagi la falsan impreson, ke la t.n. "lingvodefendado" estas afero de nepolitikaj kulturamantoj.

Multaj historiaj kaj aktualaj ekzemploj montras, ke la lingvopurismo estas plej ofte manifestiĝo de naciismo, kaj la opozicio kontraŭ ĝi de kontraŭnaciismo, kvankam ekzistas escepte ankaŭ sociale motivita lingvopurismo. Nocioj kiel "usonemo" kaj "malusonemo" ne vere helpas en la analizo. Publika debato ekflamis en Germanio antaŭ kelkaj jaroj, kiam la berlina kristandemokrata politikisto Werthebach iniciatis diskuton pri la liaopinie tromultiĝantaj anglismoj en la germana lingvo. Sed ĝuste lia partio montriĝis la plej lakee usonamika antaŭ monatoj, kiam okazis la milito kontraŭ Irako. Aliflanke, la plej rezoluta publika opozicio kontraŭ la lingvonaciisma elpaŝo de Werthebach venis de la samaj maldekstraj ĵurnaloj, kiuj ĉi-jare senkompromise atakis la usonan-britan militiron.

La kontrasto "elitemo/malelitemo" ŝajnas al mi same netrafa ĉi-koncerne. Elitemon oni vidas multloke en la socio, kiam kreskas la socia malegaleco. Anoj de "elito" imagas sin homoj, kiuj vantas per la eroj de la angla lingvo, kiun ili duonregas. Anoj de "elito" imagas sin tamen ankaŭ tiuj, kiuj kompilas listojn de "superfluaj anglismoj" kaj volas direktivi ĉiujn rilate la lingvouzadon.

Renato Corsetti demandas, "kial ĝuste nun ekestas ĉi tiuj lingvodefendaj movadoj". Necesas diri, ke la "defendado" de lingvoj kontraŭ perdo de uzterenoj kaj kontraŭ alidevenaj leksikaj elementoj ne estas nova fenomeno. Ĝiaj konjunkturoj estas ofte konjunkturoj de la naciismaj timobsedoj kaj internaciaj rivalecoj.

Ĝia nuna refortiĝo certe havas plurajn kaŭzojn. Jen unu el tiuj pluraj: konservativaj ĝis ekstremdekstraj politikaj fortoj malkovris ĝin kiel temon, kiu taŭgas por malfermi partojn de la inteligencio por ideoj pri etna "fremdiĝo" kaj altiri ilin al milda formo de novdekstra etnoplurismo aŭ diferencismo. Kleraj homoj enfalas en la kaptilon de teorio, kiu "valorigas" ilin en la rolo de lingvaj popolpedagogoj. Ili ne tuj iĝas per tio karikaturecaj "reakciuloj" – sed ili faras paŝon en la direkto de tiuj popolistoj, kiuj muelas temojn kiel "perdon de identeco" kaj "trofremdiĝon", spicitajn per iomete da "kontraŭimperiismo", kiam oportunas.

Riproĉinda en la nuna politiko ĉefe de la UEA-bazita movado ne estas laŭ mi la manko de (ĉiukaze iluzia) "neŭtraleco", sed la persista kamuflado de la politikaj implicoj de ĝia elekto de ekstermovadaj kunvojaĝantoj. Kontraŭe al la impreso, kiun la vuala termino "lingvodefendado" estigas, la koncernaj agadoj (precipe la etna purigado de lingvoj celanta forteni fremddevenajn leksikaĵojn el ili) ne estas ia nobla kultura agado, kiun plenumas amantoj de lingvoj kaj de "diverseco", sed tre tendenca politika afero, kiu celas konformigi – foje eĉ trude, per "lingvoleĝoj" – gravan elementon de la homa kulturo, la lingvon, kiel eble plej al tiu paradigmo de diferenciĝo, kiu laŭ naciistoj estas la plej grava: la etna, respektive nacia.

La kamuflado okazas ĉefe per la intenca malplenumo de baza devo: publikigi informojn pri la politikaj ligiĝoj de la "lingvodefendantoj" kaj pri la politika debato, kiu okazas en la unuopaj landoj ĉirkaŭ iliaj temoj – aferoj, pri kiuj scivolulo nun ofte ne povas informiĝi sen kono de la koncernaj naciaj lingvoj. La gvidanta rondo en UEA ne ekipas la membrojn per la minimumo de scioj, kiujn tiuj bezonus por racie taksi kaj demokratie pridecidi la politikan aferon, en kiun la gvidantoj volas mergi la tutan asocion.

Gary Mickle
gmickle@nexgo.de


reen al la ĉefpaĝo