Lasta ĝisdatigo: 15.9.2003

Internacia Esperanto-Muzeo translokiĝos

Spite gazetajn raportojn pri la malo, la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno fartas bone kaj kreskas. Ĉiujare la muzeo plenumas informpetojn de 2.000 personoj el la tuta mondo. Jam ĉiuj libroj de la muzeo estas enkomputiligitaj kaj troveblaj en la datenbanko Trovanto. Nun oni enkomputiligas la gazetojn.Post kelkaj jaroj la muzeo ankaŭ ricevos novan oportunan ejon.

- Nia pozicio en la Nacia Biblioteko estas forta. Internacia Esperanto-Muzeo neniam antaŭe tiom bone fartis. Ni plene povas plenumi ĉiujn niajn taskojn bibliotekajn, kaj krome pere de la Muzeo informas en unu jaro proksimume 2.000 personojn el la tuta mondo en tre detala maniero pri Esperanto, farante tiel grandan servon al la Esperanto-movado," diras la direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Herbert Mayer.

Li refutas raportojn aperintajn antaŭ la somero en la Esperanto- gazetaro ke la muzeo estus endanĝerigita. En la julia statistiko pri la specialaj interretaj serĉiloj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Trovanto estis je la unua fojo en la unua loko, konsultita 1078-foje. En junio Trovanto estis la malplej uzata de la kvar retserĉiloj. La kresko povas esti rezulto de alvoko lanĉita de la muzeo.

IEM havas plian bonan novaĵon:

- Estas nun definitive decidite, ke Internacia Esperanto-Muzeo translokiĝos. Tio okazos verŝajne en 2006 aŭ 2007, diras Mayer.

- Ni ne plu sidos en la kaŝita netrovebla grimpiga subtegmentejo, sed teretaĝe en Herrengasse, apud la Ministerio por Internaj Aferoj, do nur 200 metrojn for de la nuna loko.

Dank' al la translokiĝo la instituto baldaŭ staros sur pli firmaj piedoj. Post la gajno de tria laborposteno - ĝis 1995 laboris nur du en la Muzeo -, nun ankaŭ la eksteraj cirkonstancoj definitive pliboniĝas je nivelo de moderna muzea teknologio.

- La ejoj ne estos grandaj, sed ĝuste novaj rimedoj ebligos al ni transdoni nian mesaĝon al la publiko multe pli adekvate ol nun en la malnovaj ejoj. Kaj kompreneble ankaŭ estos tute nova muzeo-koncepto, ĝojas Mayer.

En sia pli ol 70-jara ekzisto la biblioteko de la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) en Vieno daŭre ampleksiĝis kaj estas hodiaŭ la plej granda kolektaĵo pri Esperanto kaj interlingvistiko. Ĝi ankaŭ travivis la plej teruran periodon por Esperanto - la hitlerismon. Fondita en 1927, de Hugo Steiner, la kolekto por planlingvoj fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko en 1929. Pro spacbezono la tuta muzeo denove translokiĝis en 1930 el ĉeval-stalo kaj monak-ĉelo en la imperia palaco rekte en grandan salonegon de la Hofburg.

La enmarŝo de Hitler en Aŭstrion havis terurajn konsekvencojn por IEM. Esperanto iĝis malpermesita lingvo. Post trimonata aresto IEM-fondinto Hugo Steiner liberiĝis kaj ĝustatempe sukcesis persvadi la koncernajn instancojn ne detrui la materialon de IEM, sed nur forpaki kaj meti ĝin en kelon. Speciale kruelan sorton suferis unu el la laborantoj en IEM: Gustav Weber estis mortturmentita en koncentrejo kelkajn tagojn antaŭ la liberigo de Aŭstrio en 1945.

Hodiaŭ la Internacia Esperanto-Muzeo posedas 25.000 volumojn, 2.000 muzeajn objektojn, 2.000 aŭtografojn kaj manuskriptojn, 13.000 fotojn, 1.100 afiŝojn kaj 40.000 flugfoliojn. Ili plejparte estas interrete troveblaj dank' al la programo Trovanto.

"Planlingvoj estas grava elemento kadre de la lingva kreivo de homoj. Ilin priskribas tiu sciencobranĉo, kiun ekde la unua duono de la 20-a jarcento oni nomas interlingvistiko. Post unuaj provoj mezepokaj nur ekde la 16-a jarcento aperas la unuaj ellaboritaj planlingvoj. Ilia celo estis roli kiel instrumento de logika kaj filozofia pensado. Multaj gravaj personoj de la Eŭropa intelektularo okupiĝis pri la temo, i.a. Francis Bacon, Komenio (Jan A. Komensky, alinome Comenius), Kartezio (Ren? Descartes) kaj Lejbnico (Gottfried W. Leibniz)."

"IEM rolas kiel muzeo, biblioteko, arkivejo, kaj estas la plej granda lingvistika libraro pri planlingvoj," klarigas la respondeculoj Christian Cimpa, Helga Farukuoye kaj Herbert Mayer. La instituto kolektas ankaŭ materialojn pri tute nekonvenciaj provoj solvi la lingvoproblemon, ekzemple per revivigo de klasikaj lingvoj. "La modernaj komunikaj teknologioj proponas ankaŭ al malgrandaj lingvokomunumoj novajn eblojn: la latina fariĝis en interreto denove tute vivoplena lingvo, same kiel ankaŭ la antikva greka, kiu neniam ĉesis roli kiel literatura lingvo tra la jarmiloj."

Ankaŭ sur la tereno de la biblioteko la laboro progresas. Post la enkomputiligo de ĉiuj libroj kaj broŝuroj nun sekvas la gazetoj. "Nia katalogo en interreto, Trovanto, daŭre kreskas kaj enhave kaj laŭ teknologio." Proksimume fine de la jaro Trovanto baziĝos sur nova biblioteka sistemo, kiu estas tiu de la Aŭstriaj sciencaj bibliotekoj. "Ni laborantoj en IEM speciale ĝojas pro la fakto, ke en tempo, kiun multaj nomas kriza, nia instituto sukcesas kreski kaj fariĝi pli forta. Ne estante movada, IEM pere de sia informa laboro tamen daŭre helpos kaj subtenos la movadon."

Dafydd ap Fergus

  • Legu pli pri la biblioteko jen
  • Konsultu la datenbankon Trovanto
  • Intervjuo de Herbert Mayer en Ĝangalo [17.12.2002]

reen al la ĉefpaĝo