Lasta ĝisdatigo: 30.4.2003

Malrekorda malferma tago

Dum la malferma tago en la Centra Oficejo de UEA sabate la 26-an de aprilo prelegis Georges Kersaudy pri eŭropaj lingvoj kaj Paul Gubbins pri la esperanta teatro. Laŭ la gastliro la oficejon vizitis 43 personoj.

La prelegon de s-ro Kersaudy ĉeestis sep personoj, inter kiuj la ĝenerala direktoro de UEA, Trevor Steele. Laŭ Steele, la prelego de la 82-jara Kersaudy estis pli diskuto ol prelego. "S-ro Kersaudy estas kvazaŭ enciklopedia fonto de scioj pri lingvoj: li diris, ke li scias legi kvindekon", rakontas Steele.

Paul Gubbins en sia prelego atentigis pri la mizera stato de la esperantlingva dramo kompare kun aliaj literaturaj ĝenroj, kaj nombre kaj laŭ prestiĝo. Dun Universalaj Kongresoj oni laŭ li preskaŭ ĉiam prezentas tradukon de nacilingva dramo, ne originalaĵon. Alia problemo estas, ke pro manko de lingvaj stilniveloj estas tre malfacile verki kredindan realisman dramon en Esperanto, diris Gubbins.

Laŭ s-ro Steele la vendado dum la malferma tago estis "desaponta", malpli ol 2.900 eŭroj. La gajno de la Libroservo apenaŭ povas kovri la vojaĝ- kaj loĝkostojn de la prelegintoj. Pozitiva sperto laŭ Steele kaj estrarano Ans Bakker estis la ĉeesto de proporcie pli da junuloj ol ĉe kelkaj aliaj malfermaj tagoj. Laŭ aliaj komentoj tamen ne la junuloj estis pli multaj ol kutime, sed la aliaj vizitantoj malpli multaj.

La oficialan gastliston kun 43 nomoj subskribis ankaŭ la prelegantoj kaj kelkaj oficistoj. La kvanto de eksteraj vizitantoj estis nekutime malalta, se kompari kun la statistiko de la lastaj jaroj. (Vidu tabelon ĉi-supre.) Aparte rimarkeblis, ke ĉeestis malmultaj nederlandaj kaj belgaj esperantistoj, kiuj kutime estas aparte invititaj al la Malferma tago. En ĉi tiu jaro invitiloj ne estis dissenditaj, kaj ankaŭ en la lasta numero de revuo Esperanto ne aperis informo pri la Malferma tago.

Trevor Steele komentas la malaltan kvanton de vizitantoj: "Ni ne paniku, la printempa ĉeestantaro estas ĉiam malplia ol la aŭtuna, kaj en novembro estis iom malpli ol 80."

La ĉi-supra tabelo montras la vizitojn dum la lastaj jaroj. En 1998 estis 120 vizitantoj printempe, 150 aŭtune, en 1999 85 printempe kaj 125 aŭtune, en 2000 85 printempe kaj 110 aŭtune, en 2001: 55 printempe. La malalta kvanto de vizitoj printempe 2001 ŝuldiĝas al la fakto, ke en la sama tago okazis du aliaj esperanto-aranĝoj en Nederlando.

La ciferoj por pli postaj malfermaj tagoj ne troveblas en la retejo de UEA, tamen laŭ la tiama ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, aŭtune 2001 estis "pli ol 100 vizitantoj, eble eĉ 150". Por printempo 2002 ni trovis neniun ciferon, kaj la cifero "iom malpli ol 80" donita de Trevor Steele pri novembro 2002 ankaŭ estas nepreciza takso. Atendante la oficialajn ciferojn, ni indikas la malcertajn per demandosigno.


reen al la ĉefpaĝo