9.12.2003

UEA forgesis la elekton de B-komitatanoj

2004 estos elekta jaro en UEA. Tial en la novembra numero de revuo Esperanto devus aperi alvoko por komenci la kampanjon por elekti novajn B-komitatanojn, kiujn ja elektas la individuaj membroj de UEA. Tamen en la revuo aperis neniu mencio pri la elekto de B-komitatanoj. Ni turnis nin al la prezidanto kaj la ĝenerala direktoro por ricevi klarigojn.

Al nia demando Renato Corsetti respondis jene:

- La kampanjo [por elekti B-komitatanojn] jam komenciĝis. Se vi volas detalojn, bonvolu kontakti la ĝeneralan direktoron pri ĉi tio.

Ni sekvis la konsilon de la prezidanto de UEA kaj petis ke Trevor Steele klarigu, kiel komenciĝis la kampanjo por elekti novajn B-komitatanojn. Li respondis jene:

- Estas elekta komisiono, kies plej aktiva membro estas probable Edvige Tantin Ackermann. Ĝi aktive varbas, miasupoze antaŭ ĉio rete, ke membroj proponu sin. Tre malmultaj nomoj de interesatoj ĝis nun. Nu, la elektosezono ankoraŭ ne vere ekis.

Tamen efektive la elekta komisiono neniel videble varbas kandidatojn por B-komitataneco, kaj tio estas tre komprenebla, ĉar tia varbado ne vere apartenas al la taskoj de la komisiono. La elektokomisiono ekzistas precipe por trovi kandidatojn por la nova estraro de UEA, ne por la B-komitataneco.

Ankaŭ en la reta diskutlisto de la komitato de UEA leviĝis la demando pri la elekto de B-komitatanoj. Aleksandr Korĵenkov demandis:

- Kial en la novembra kajero de Esperanto, kiu ĵus atingis min, mankas la informo pri la kandidatigo de komitatanoj B, kiu kutime aperis en novembro.

Al tio Edvige Tantin Ackermann respondis:

- Ne demandu al mi... Mi ja ne okupiĝas pri la revuo, sed NUR pri Elektoj 2004.

Ŝajnas do, ke la redaktoro de revuo Esperanto, la estraro kaj la ĝenerala direktoro de UEA simple forgesis pri la elekto de komitatanoj B. Ja ĝuste ili devus zorgi, ke en la novembra numero de revuo Esperanto aperu alvoko pri la baldaŭaj elektoj, kiel ĉiam ĝis nun okazis en la antaŭelekta jaro.

Cetere, en la novembra numero de la revuo ankaŭ ne aperis la promesita nova kotiztabelo, do daŭre validas nur la erara tabelo aperinta en la oktobra numero de la oficiala organo. La aparta slipeto sendita kun la novembra revuo ja ne havas iun oficialan statuson, kaj estas ankaŭ malpraktika, ĉar ĝi povas facile perdiĝi. Sekve rapidaj aliĝantoj plu povos pagi sian membrecon por la venonta jaro laŭ la favora kotizo de la jaro 2003, kaj tio efektive okazas. Pro tiu misadministrado UEA perdos milojn da eŭroj.

Kvankam la oficiala organo de la asocio forgesis, ke baldaŭ devus okazi demokratia elekto de komitatanoj B, ne ĉiuj membroj tion forgesis. Dum la ĵusa Malferma Tago en la Centra Oficejo aktivuloj kolektis subskribojn por subteni almenaŭ unu kandidaton por B-komitataneco, s-ron Philippe Chavignon.

Tamen, eĉ se aperus cent kandidatoj, tio ne sufiĉas, ĉar nepre devas aperi oficiala anonco en la oficiala organo. Alie la tuta elektado estos jure malvalida. Post la apero de la anonco devas esti minimume 60 tagoj por kandidatigoj. Poste la ĝenerala direktoro preparas balotilon kun la sinprezentoj de la kandidatoj. Post ĝia dissendo devas esti minimume 45 tagoj por la balotado.

La proceduron de la B-elektoj difinas la Ĝenerala Regularo, kaj laŭ ĝi la tuta elekta proceduro do postulas minimume 105 tagojn. Teorie ja eblus aperigi la anoncon nur en la februara numero (se ĝi efektive aperos en februaro), sed oni ĉiam rezervis por la du stadioj pli longan tempon ol la minimumo por ne riski malfruiĝojn en poŝto, incendion en la presejo aŭ similajn neatenditajn okazaĵojn.

Plia kialo ke oni komencu la elektan proceduron kiel eble plej frue, kaj sekve ankaŭ finu ĝin pli frue, estas ke tio povus helpi ankaŭ la elektan komisionon. Ja prepare por la elekto de la nova estraro povus esti tre utile scii, kiuj kandidatoj ricevis la subtenon de la individuaj membroj en la elekto de komitatanoj B.

Intertempe devis jam esti presita la decembra numero de la revuo. Se ankaŭ en ĝi ne troviĝas la oficiala anonco pri la elekto de komitatanoj B, la tempo jam tre premos.

Ĉi-sube ni republikigas la anoncon aperintan en revuo Esperanto en novembro 2001. Tamen, por eviti miskomprenojn, ni atentigas, ke la datoj por jaro 2004 devos esti rekalkulitaj laŭ la efektiva apero de la anonco en la oficiala organo de UEA. Krome, pro la malaltiĝo de la membronombro, ĉi-foje estos elektitaj malpli multaj komitatanoj B.


Revuo Esperanto, novembro 2000, paĝo 199:

Elekto de komitatanoj B de UEA

En 2001 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA.

Parto de tiu procezo, kiu kulminos en la UK en Zagrebo, estos elekto de komitatanoj B kiel reprezentantoj de la individuaj membroj (IM) en la Komi­ tato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidebla nombro da IM je 31 decembro 2000 oni elektos sep komitatanojn B por la periodo 2001-2004.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas: "Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn."

Kompletaj proponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo ĝis la 28-a de februaro 2001. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesagoj).

Ĉiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaŭ la elektiĝo (t.e. 1999-2000) kaj kompreneble kotizi ankaŭ por 2001. Salajrata UEA-oficisto ne rajtas esti komitatano. Jama komitatano estas reelektebla kondiĉe ke en la periodo 1995-2000 li/ŝi ĉeestis almenaŭ unu komitatkunsidon. Oni tamen memoru ke la elektoj estas ŝanco alporti freŝajn fortojn kaj ideojn al la gvidado de la Asocio.

Se ne estos pli ol sep validaj kandidatoj, oni konsideros ĉujn elektitaj. Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos en aprilo voĉdonilon por elekti siajn reprezentantojn per baloto.

Uzu vian demokratian rajton reprezentiĝi en la supera gvidorgano de UEA!

Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro


reen al la ĉefpaĝo