Lasta ĝisdatigo: 8.5.2003
La bonvola diktatoro
La naiva bonvolemulo nun penas ne agi tiel kiel la kutimaj regantaj "fiuloj"
. Li agas tiel, kiel laŭ li la tuta mondo funkciu: rapide, senburokratie,
simple: progreseme.
Gvidi ne signifas ordoni, sed formuli celojn kaj trovi subtenon por la
realigo
Kiam nova homo estas metita al la pinto de organizo, lia komencperiodo
konsistas el lernado. Li devas rapide kompreni la laborproceson kaj la
zorgojn kaj daŭrajn defiojn, kun kiuj la kunlaborantoj umas. Dum sia
lernado la reganto konstatas kio laŭ lia impreso estas plibonigebla kaj
pliboniginda. Nova homo estas nova ŝanco, la kunlaborantoj emas prezenti
sian laboron kaj parolas pli libere ol al persono, kiun ili konas multajn
jarojn.
Ŝanĝojn la nova reganto enkondukos nur delikate. Li konscias ke la
diversaj partoj de la organizo influas unu la alian, kaj pro tio konstruas
ĝeneralan koncepton por la renovigo. Necesas enplekti la oficistojn en tiun
konstruon, demandi ilin foje kiel grupon, foje persone, kaj certigi ke ĉiu
havis la ŝancon prezenti sian opinion kaj pledi por siaj ideoj. Bona
reganto estas ankaŭ juĝisto, kiam li finpreparas la koncepton. Ne eblas
plenumi ĉiujn dezirojn de la kunlaborantoj, povas esti ke la reganto devas
decidi por unu ideo kaj kontraŭ alia. Krom tio, la bona reganto devas gardi
sin kontraŭ la tento atingi tro multe. La pli-bono estas la malamiko de la
bono, oni devas unue provi atingi la bonon, tio signifas funkciigi la
organizon kontentige.
Eĉ la plej bona reganto ne povos eviti ke daŭre restos aŭ estiĝos
malamikecoj kontraŭ lia regado entute, sed li provu forigi ĉiun eblecon
kritiki lin pro formalaj kaj proceduraj kialoj en plej vasta senco.
Homo kun malmulte da spertoj en administrado devas alkutimiĝi al reguleco
kaj kunlaboro. Kelkaj homoj, tamen, havas principan kontraŭon al ĉio kio
odoras kiel regulo. Laŭ ili ĉia ordo kaj laŭorda proceduro, organizoj kaj
ankaŭ la ŝtato, estas rimedoj de "fiuloj" por "subpremi" la popolon. Tia
naivulo kredas ke oni povas fari multe da bonaj aferoj, se oni ne devas obei
tiujn malhelpajn regulojn, kaj se oni ne devas konsultiĝi kun tiuj homoj
kiuj konservas la ordon. Naiva bonvolemulo metita al la pinto de organizo,
ĉar oni ne trovis aŭ ne akceptis pli taŭgan homon, ne komprenas ke
reguloj protektas homojn unu kontraŭ la alia, ke nur ili ebligas kunvivadon
kaj kunlaboron.
La naiva bonvolemulo nun penas ne agi tiel kiel la kutimaj regantaj "fiuloj"
. Li agas tiel, kiel laŭ li la tuta mondo funkciu: rapide, senburokratie,
simple: progreseme. Sed, tiaj agoj estas ofte fuŝaj kaj kaŭzas damaĝojn,
kaj eĉ li mem fine ne povas ignori tion. Cetere la koncernitoj de la fuŝoj
estas nekontentaj, kaj ankaŭ la kunlaborantoj ricevas malbonan impreson: la
venonta fuŝo povos trafi ilian propran laborkampon.
Je normala homo en tiu situacio devus nun eksoni la alarmsirenoj; la sekvo
de fuŝo devus esti sincera penado lerni. Sed la naiva bonvolemulo ne emas
lerni, ne emas konstati, ke foje ne la mondo sed oni mem devas ŝanĝiĝi.
Aliflanke, la naiva bonvolemo tamen komprenas ke la fuŝado estas danĝera
al li: La ĉefoj eble dum komenca fazo, sed ne ĉiam toleros tion.
Ĉar li
ne emas ŝanĝi sian laborstilon, li provas kaŝi la fuŝojn kaj ŝajnigi
sin sukcesa, aŭ almenaŭ taŭga por la ofico. Ĉu li havas la eblecon fari
tion? Jes - lia ofico ja disponigas al li potencon. Se iam la kaŝo ne tute
sukcesas, tiam la naiva bonvolemulo klarigas kial laŭ li la riproĉita
fuŝo ne estis fuŝo, aŭ nur bagatela fuŝteo, aŭ eĉ havas iun
avantaĝon. Krom li, foje nur la kunlaborantoj scias la veron - sed la
kunlaborantojn li devigas silenti. Kaj kiam kunlaboranto volas priparoli la
problemojn, tiam la ĉefo ludas la ofenditon.
Sentante premon, la naiva bonvolemulo ne volinta uzi sian potencon por
labori, nun misuzas sian potencon por kaŝi fuŝojn. Tiel li fariĝas naiva,
bonvolema diktatoro. Li fariĝas tia, kia li neniam volis esti, kiaj laŭ
liaj ĝeneralaj riproĉoj estas ĉiuj regantoj. La negativa bildo, kiun li
havas antaŭjuĝe pri regado, fine kaŭzas ke li pli kaj pli similiĝas al
tiu negativa bildo.
Naiva, bonvolema diktatoro povas longan tempon fuŝi kaj trompi, sed ĉu por
ĉiam? Venos iam la momento, kiam la mensoga konstruaĵo disfalas, kaj la
naiva, bonvolema diktatoro ĉesas kiel senvesta imperiestro....
Publius
|