13.1.2004
Ziko Sikosek komencis enorman laboron
Jam unu jaron Ziko M. Sikosek laboras en Biblioteko Hector Hodler en la Centra Oficejo de UEA. Lian laboron financas la fondaĵo Esperantic Studies Foundation. En nia intervjuo li rakontas pri siaj ĝisnunaj atingoj kaj la planoj por la evoluo de la biblioteko. Li ankaŭ rakontas pri du unikaj sondiskoj, kompilitaj el materialoj de la biblioteko.
Ziko M. Sikosek estas magistro pri historio kaj germana lingvo. Antaŭe li laboris interalie en
firmao pri interreta reklamo kaj por la universitato de Kolonjo.
Subteno de Esperantic Studies Foundation ebligis al UEA dungi lin por
Biblioteko Hector Hodler. Ekde februaro 2003 li okupiĝis pri raporto pri la
historio, nuna stato kaj ebla estonteco por tiu kolekto. Aldone cetere li helpis al
esplorantoj kaj ankaŭ komencis kelkajn organizajn laborojn en la biblioteko. Surbaze de lia laboro, UEA decidis serioze funkciigi la bibliotekon kaj arkivon de UEA kaj doni al ili taŭgan
lokon en alia ĉambro en la domo.
Publike videbla rezulto de la laboro de Ziko M. Sikosek estas du
kompaktdiskoj, kompilitaj el materialoj de la biblioteko, kaj historio de la biblioteko, baldaŭ
aperonta kiel aparta Esperanto-Dokumento.
Libera Folio:
Ziko, vi okupiĝas pri la "nuna stato kaj eblaj estontecoj" de la
UEA-biblioteko, kiel vi mem skribis. Ĉu vi nun fariĝis ankaŭ eldonisto?
Ziko: Nes (jes kaj ne). Al miaj taskoj apartenas uzebligi la arkivaĵojn kaj
atentigi pri la valoro de la kolekto. Eldoni estas paŝo laŭ tiuj taskoj.
Sed kompreneble eldonas ne mi persone, sed UEA. Valoraj konsiloj venas
interalie de Ionel Oneţ, nia merkate sperta libroservisto.
Kaj la kostoj?
La eldonkvanto estas malgranda, kaj ni faras multon en la domo mem. Nia
celo estas atingi nigran nulon, kiel oni diras en la germana, do ne havi
deficiton, sed iom enspezi laŭeble.
Pri la eldonaĵoj mem. En Gotenburgo vi prezentis kompaktdiskon pri
la kongreso en Rejkjaviko 1977. Ĉu sekvos pliaj kongresoj?
Temas pri tre speciala UK en 1977, ĉar oni havis ne nur konatajn
esperantistojn sur la inaŭgura podio, kiel ambasadoro Ralph Harry aŭ la
islandan Esperanto-verkiston Baldur Ragnarsson. Persona vizito de la
Ĝenerala Direktoro de Unesko, A. M. M'Bow, ja estas vere io eksterordinara.
Kiam mi aŭskultis la koncernan sonkasedon, preparitan de Rüdiger Eichholz,
mi tuj pensis: jen jam perfekta kompilo, unu ronda afero, el simpatia kaj
sukcesa kongreso.
Kiam oni unue legas la titolon "Rejkjaviko 1977", oni ne facile povas
imagi tion.
Mi konfesas ke el reklama vidpunkto la elekto estis eble ne la plej bona,
almenaŭ ne por la unua ero en planita serio. Sed ni estis sub tempopremo,
ĉar ni volis prezenti la diskon en la Gotenburga Universala kongreso 2003. Ŝajnas al
mi ke homoj aĉetis la diskon pro malsamaj kialoj: kelkaj mem estis en
Rejkjaviko, aliaj interesiĝas ĝuste pri kongreso kiun ili mem ne spertis.
Por lingvisto kiel Detlev Blanke la disko enhavas "bonegan materialon". Aŭ
ili volas aŭskulti hejme la inaŭguran paroladon de la tiama UEA-prezidanto
Humphrey Tonkin, kiu estis same entuziasma kiel solena. La sonregistroj de
Eichholz, por la Magnetofona Servo de UEA, konservis ankaŭ la etoson.
Do, sekve vi planas daŭrigi la eldonadon?
Jam komence ni pensis pri serio. "Tiel sonis..." kaj la titolo de la
unuopa numero. Post numero 1, "Tiel sonis... Rejkjaviko 1977", venis nun
numero 2, "Tiel sonis... Esperanto-literaturo". Ĝi prezentas la voĉojn de
Auld, Kalocsay kaj aliaj kaj estis unu el la grandaj sukcesoj dum la
Malferma Tago en novembro.
Kion vi faras cetere en la Centra Oficejo?
La eldonado de la diskoj estas ja nur tre kroma afero. Precipe gravas nun
prepari pli bonan bazon por la biblioteko, kiu estu en pli taŭga,
renovigita ĉambro. Venu nova servosistemo kun prezolisto, kaj ni havu pli
bonan superrigardon pri partoj de la kolekto, precipe la arkivo.
Kion oni devas kompreni sub "arkivo"?
Nu, ĉiu oficejo laboranta produktas dokumentojn, kaj ni havas en la CO
materialojn ne nur el la Roterdama epoko, sed ankaŭ el la svisa kaj brita.
Korespondado, raportoj de estraroj, protokoloj de komitatoj. Cetere enestas ankaŭ "fremda"
materialo, ekzemple iom da korespondado de la Akademio de Esperanto. Ĝis
nun ĉio ĉi estis apenaŭ alirebla, ĉar...eh... stokata iom nekonvene.
Estonte ni havos ordon kaj registradon almenaŭ supraĵan. Tio ebligos, ke
vizitanto povos vere uzi la Arkivon, aŭ, ke oni povos - sub certaj
kondiĉoj - mendi kopiojn.
Se vi rememoras vian ĝisnunan tempon en BHH, kio plej multe
surprizis vin?
Certe la amplekso de la materialo. Temas ne nur pri la tri ĉambroj
menciitaj en la Jarlibro, la aĵoj estas en pli ol dek ĉambroj de nia domo
en Nieuwe Binnenweg 176. Jen kelkaj skatoloj kun periodaĵoj, subtegmente
arkivaĵoj, jen nekonita (de mi) ŝranko malantaŭ murtapiŝo, aliloke
CED-arkivo... Vere interesaj kaj valoraj aferoj, multe pli ol nur libroj. Mi
provas montri tion en la Reta Muzeo sur la paĝaro de UEA.
|